Freitag, 13. Juni 2025

Apud la vojo

Mi loĝas ĉe la rando de malgranda urbo. Kiam la homoj en mia ĉirkauaĵo volas iri en la centron de la urbo, tiam ili diras: "Mi iros en la vilaĝon." Tio memorigas pri la tempo, kiam tio vere estis vilaĝo. La vojo al la "vilaĝo" pasas tra malgranda arbaro preter sekiĝanta rojo kaj arbustejo. 

Foje mi retmesaĝe babilis kun amiko pri artefarita inteligenteco, nuntempa lernado, smartfonoj kaj Google Lens, la bildorekona teknologio de Google. Estiĝis ideo, kiel oni povas kunigi aplikon de smartfonoj fare de lernantoj, Google Lens kaj instruado ekzemple pri botaniko. Oni metas taskon: "Irante hejmen, fotu la plantojn starantajn ĉe la vojo kaj rekonu ilin per Google Lens, se vi ne konas ilin." 

Oni povas ampleksigi la taskon: traduku la nomojn de la plantoj en iun fremdan lingvon, skribu blogeron pri la plantoj, faru komputeran prezentaĵon. 

Kiam mi iris tra tiu "Birkenweg" al la centro de la urbo, mi demandis min: Kial mi ne mem plenumas tiun taskon? Jes, jen miaj fotoj.

urtiko


flava irido



falarido

floronta rubuso

ranunkolo

driopterido

betulo

egopodio

velkiĝinta rododendro

acero kampa

Birkenweg-vojo