Samstag, 29. November 2014

Nudlosupo kun viandobuletoj

Inter la unuaj artikoloj, kiujn mi verkis por ĉi tiu blogo, estis pluraj, kiu okupiĝis pri manĝaĵoj. Bedaŭrinde tiu temo poste okupis nur malmultan spacon, kaj mi ĝojas, ke mi nun prezentos plian, tre simplan manĝaĵon: Ĝis hodiaŭ la sabata nudlosupo estas tradicia en mia familio.

En Germanio ekzistas "suplegomoj" kiel bazo de ĉiu tradicia supo, tio estas poreo, celerio kaj karotoj. Oni povas aĉeti ilin kune en unu fasko. Ofte la suplegomoj en ĉiovendejo ne estas freŝaj nek belaspektaj. Tiam oni aĉetu ilin unuope aŭ, kaj tio estas mia favorita elekto, frostigita. Notu, ke oni ne fostigu celerion, ĝi estiĝas amara.

Ĉar mi kuiros nudlosupon, ni bezonas nudlojn. Ili estas aĉeteblaj en diversaj formoj. Por mia supo mi uzas konkoformajn, spiralajn aŭ bendonudlojn. Alternativo estas tubetoj (mallongaj makaronioj).

Kompreneble mi aldonos spicojn laŭ ĉi-suba listo.

Nudloj kaj legomoj ne sufiĉas por satigi nin. Viando donas forton kaj senton de sato. Mi prezentos ĉi tie buletojn el hakita viando, alternative uzu virkokaĵon aŭ porsupan bovaĵon.

Mia listo de farotaj aĉetoj enhavas por 3 ĝis 4 personoj:


  • 200-500 gramojn da nudloj (bendo-, konkoformajn, spiralajn aŭ tubetojn)
  • suplegomojn (stangon da poreo, kvaronon aŭ okonon da celerio, po unu karoto por ĉiu persono)
  • spicojn (cepon, salon, pipron, paprikon, muskaton)
  • hakitan viandon miksitan je duonoj el bovaĵo kaj porkaĵo

Post la aĉetado mi dispecetigas la legomojn kaj metas ilin kun la spicoj en poton kun bolanta akvo.

La haketitan viandon mi diserigas kaj spicas per salo, pipro, papriko kaj muskato. La muskato forigas la mucidan kromguston de la kuirota haketaĵo. Tiam mi formas malgrandajn globojn kun diametro de unu ĝis du centimetroj.

La legomojn kaj la viandobuletojn mi metas en bolantan akvon kaj kuiras (=bolkuiras) ĉion por tridek minutoj aŭ pli.

La nudlojn mi preparas aparte kaj miksas ilin kun la supo nur mallonge antaŭ la manĝado.



Bonan apetiton!

Kunmetaĵoj:
  • aĉet·ebl·a | al·don·i
  • bedaŭr·ind·e | bel·aspekt·a | bend·o·nudl·o | bol·ant·a | bol·kuir·i | bul·et·o
  • ĉio·vend·ej·o
  • dis·er·ig·i
  • est·iĝ·i
  • for·ig·i | frost·ig·i | frost·ig·it·a
  • hak·et·aĵ·o | hak·it·a
  • kompren·ebl·e | konk·o·form·a | krom·gust·o | kuir·ot·a
  • mal·grand·a | mal·long·a | mal·mult·a | manĝ·ad·o | manĝ·aĵ·o
  • nudl·o·sup·o 
  • okup·iĝ·i 
  • por·sup·a
  • sup·legom·o
  • tri·dek | tub·et·o
  • unu·op·e
  • viand·o·bul·et·o