Samstag, 2. November 2013

La nova Kindlo: Kindle Paperwhite 2013

Fine de Septembro aperis la nova kindlo kun lumanta ekrano: Kindle Paperwhite 2013 (KPW 2013, nomita ankaŭ Kindle PW2). Kion fari, ĉu aĉeti la novan aparaton aŭ fidi je daŭra uzo de mia ankoraŭ sufiĉe utila kindlo 4?

La kindlo en sia kindlujo


Mi kutime legas en la lito antaŭ ekdormo, kaj uzis malgrandan kroman lampon por lumigi la ekranon. Tiu solvo estis sufiĉe bona kaj komforta, sed … iel nekontentiga. Nun estas aŭtuno, baldaŭ venis vintro, la malhela sezono de la jaro. Tiel mi konstruis motivon por aĉeti la novan kindlon.

Nun mi uzas ĝin kvar semajnojn. Vere, mankas al mi la kvar flankaj klavoj por foliumi antaŭen kaj reen. Estas mirige, kiel facile mi kutimiĝis je tiu speco de foliumado, kiun mi uzis je la kindlo 4. La kindlo »Paperwhite« tamen estiĝis mia preferata legilo. La lumanta ekrano, teknike tute nova speco de lum- kaj tuŝekrano kun tre unutona, senombra lumado, ebligas legadon, kiu estas tute sendependa de la ĉirkaŭa lumo. En hela, dumtaga, suna lumo la aldona elektra lumado ne estas perceptebla (tamen ekzistanta), vespere kaj nokte ĝi radiadas agrable. Oni povas agordi la lumon laŭ personaj preferoj, sed oni ne ŝaltas aŭ malŝaltas ĝin, ĝi estas ĉiam ŝaltita. Plia agrabla eco estas la trafoliumado. Mi glitigas la fingon de malsupre supren, tiam malfermiĝas navigila pleto. Ĝi indikas la aktualan legopozicion. Per movebla cirklosimbolo mi povas trafoliumi la libron en malgranda kromfenestro, tamen tenante la aktualan paĝon. Kompreneble ankaŭ la agordoj kaj eblecoj de mia Kindlo 4 estas plu disponeblaj.

Kunmetaĵoj:

al·don·a | cirkl·o·simbol·o | dispon·ebl·a | dum·tag·a | ebl·ec·o | ebl·ig·i | ek·dorm·o | ekzist·ant·a | est·iĝ·i | foli·um·i | foli·um·ad·o | glit·ig·i | kompren·ebl·e | krom·fenestr·o | kutim·iĝ·i | leg·il·o | lum·ad·o | lum·ant·a | lum·ig·i | mal·ferm·iĝ·i | mal·grand·a | mal·supr·e | mal·ŝalt·i | mir·ig·e | mov·ebl·a | navig·il·a | ne·kontent·ig·a | nom·it·a | percept·ebl·a | leg·o·pozici·o | prefer·at·a | radi·ad·i | sen·depend·a | sen·ombr·a | ŝalt·it·a | ten·ant·e | tra·foli·um·ad·o | tra·foli·um·i | tuŝ·ekran·o | unu·ton·a