Samstag, 30. März 2013

Dezerta veturilo: La »Wüstenschiff«

La »Wüstenschiff« (dezerta ŝipo) estis projekto de la germana inĝeniero Johann Christoph Bischoff el Kiel. Ĝi ne estis besto nek ŝipo, sed granda aŭtomobilo.

Kiam mi vidis la veturilon en libro, mi tuj ŝatis ĝin. Kiel junulo mi legis multajn scienc-fikciajn rakontojn. La mondo de la estonteco estis mia ŝatokupo kaj vekis en mi la intereson pri inĝeniera tekniko. La raporto pri la »Wüstenschiff« rememoris min pri tiuj junulaj revoj.

La aŭtomobilego aŭ eble hotela aŭtobusego havis longon de sesdek metroj, alton de dek ok metroj kaj kvar etaĝojn. Ĝi moviĝis sur grandegaj, senpneŭmatikaj radoj el fero kun diametro de dek kvin metroj kaj larĝo de du metroj kaj duona. Ĝi povis venki plej malfacilajn terenojn. Simile al ŝipo sur maro, ĝi transportis tricent pasaĝerojn tra dezerta, senhomaj regionoj kiel dezertoj, havante kun si akvon, nutraĵojn kaj funkciigajn rimedojn. La pasaĝeroj ĝuis ĉian lukson.
La »Wüstenschiff«-aŭtomobilego renkontas beduenojn.
La retejo »http://kamelopedia.mormo.org/index.php/Wüstenschiff« asertas, ke ĝi sinkis en sablon je la unuataga veturo. Mi ne kredas tion, ĉar ne ekzistas iu pruvo, ke la aŭtomobilego estis pli ol projekto kaj impresaj bildoj. Neniu vere konstruis aŭ eĉ veturigis ĝin.

La skanaĵojn mi faris el la volumo 34/1913 de la libroserio »Das Neue Universum«.


Kunmetaĵoj:
aŭtobus·eg·o | aŭtomobil·eg·o | est·ont·ec·o | funkci·ig·a | grand·eg·a | jun·ul·o | lig·il·o | libr·o·seri·o | mal·facil·a | mov·iĝ·i | nutr·aĵ·o | re·memor·i | ret·ej·o | sen·hom·a | sen·pneŭmatik·a | skan·aĵ·o | ŝat·okup·o | trans·port·i | unu·a·tag·a | vetur·ig·i | vetur·il·o

Samstag, 16. März 2013

La releviĝo de la legado


Antaŭ preskaŭ 20 jaroj mi estis en malsanulejo dum pluraj semajnoj, la semajnoj adiciiĝis al monatoj. Tio estis la tempo, kiam mi ĝojis, ke mi havis kompleton da »Sherlock Holmes«-libroj kaj milpaĝan eldonon de »La mastro de la ringoj« (la dika ruĝa libro sur la bildo). Estis kelkaj kilogramoj da libroj, kiujn mi portis unue al malsanulejo kaj poste reen hejmen. 

Antaŭ eble unu jaro unu el miaj amikoj antaŭvidis kelksemajnan restadon en malsanulejo. Lia edzino petis min, ke mi konsilu al ŝi aĉeti elektronikan legilon. Jes, mia amiko ne plu devis porti kilogramon da libroj. Ĉar mi kolektas e-librojn ekde ĉirkaŭ dek jaroj, mi povis ŝuti grandan nombron da libroj al la nova legilo.

Sekva sceno. Veturante per pramo de la ĉeftero al nia insulo, mia filino renkontis negociston, kiun ni ambaŭ konas. Li legis per sia iPad. Ŝi rakontis tion al mi, kaj poste mi interparolis kun li. Ne, li ne bezonis miajn librojn, ĉar lia librostoko jam estis pli granda ol mia. Alifoje kolego de mia edzino demandis min pri libroj, ĉar li aĉetis pletkomputilon kiel kristnaskan donacon por sia edzino. 

Ekde kvar semajnoj mi posedas kindlon kaj mi devas konfesi, ke neniam antaŭe mi legis tiom multe. Blogo ĉiumatene informas min pri senpagaj ofertoj de Amazon, krom tio mi vizitas la retejon www.beam-ebooks.de por elŝuti librojn de nekonataj aŭtoroj. Ofte mi digestas nur unu aŭ du paĝojn kaj tiam konstatas, ke la stilo aŭ la aŭtoraj kapabloj ne kontentigas min. Tamen mi volonte uzas tiun eblecon konatiĝi kun novaj aŭtoroj.

Do la diskutoj, kiuj ekde jaroj okazas almenaŭ en la germana gazetaro, ĉu la komputiloj neniigas la legadon, kaj ĉu elektronikaj legiloj kaj sonlibroj ekstermas paperajn librojn, fine estas sensencaj kaj senfundamentaj. Mi konstatas la malon. Oni parolas ne nur pri elektronikaj libroj kaj legiloj, ne, la homoj parolas ankaŭ pri libroj kaj legado entute. Estas ne nur la legantoj de e-libroj, sed ankaŭ la legantoj de paperaj libroj, kiuj partoprenas diskutadojn kaj malkaŝas siajn favoratajn aŭtorojn. La elektroniko efikis releviĝon kaj regraviĝon de la legado. La homoj volas legi, kaj ili volas librojn. Egale, ĉu paperajn aŭ elektronikajn. 

Kunmetaĵo:
adici·iĝ·i | ali·kaz·e | antaŭ·e | antaŭ·vid·i | ĉef·ter·o | ĉiu·maten·e | diskut·ad·o | ebl·ec·o | edz·in·o | ek·de | el·don·o | el·ŝut·i | en·tut·e | favor·at·a | fi·babil·ad·o | fil·in·o | gazet·ar·o | hejm·e·n | inter·parol·i | kelk·semajn·a | kilo·gram·o | komput·il·o | kon·at·iĝ·i | kontent·ig·i | krist·nask·o | mal·kaŝ·i | mal·san·ul·ej·o | mil·paĝ·a | negoc·ist·o | ne·kon·at·a | neni·ig·i | leg·ad·o | leg·ant·o | leg·il·o | libr·o·stok·o | plet·komput·il·o | post·e | pruv·it·a | re·e·n | re·grav·iĝ·o | re·lev·iĝ·o | rest·ad·o | ret·ej·o | sen·fundament·a | sen·pag·a | sen·senc·a | son·libr·o | unu·e | vetur·ant·e

Samstag, 2. März 2013

Renovigado kaj rekonstruado

Antaŭ unu jaro mi jam verkis blogeron pri tiu vidindaĵo de la insulo. La amikoj de la muelilo intertempe kolektis monon por komenci la renovigon. En Septembro 2012 oni demetis la muelil-ĉapon. Nun konstruaĵo havas iom malgajan aspekton.

La ĉapo sen aloj kuŝas apud la muelilo. 

Sed la somero venos, kaj mi esperas, ke tiam la muelilo denove povos akcepti gastojn.

En la lastaj semajnoj de aŭtuno, en vintro kaj en la unuaj semajnoj de printempo ankaŭ aliloke okazas renovigaj kaj rekonstruaj laboroj. Tegmentoj ricevas novajn tegaĵojn kaj varmizolaĵon. Boatoj kaj jaĥtoj estas nove farbitaj. 

Multaj homoj venas al Amrum por ĝui la proksimecon de la naturo. La marbordo , vojoj inter la dunoj kaj arbaretoj logas la vizitantojn. Sur la okidenta flanko de la insulo pasas tabula vojo inter la dunoj de la urbeto Wittdün preter dolĉakva "Wriakhörn"-lago ĝis tendarejo. 
De la lago deiras flanka vojo al bonfartigejo kaj subtegmenta banejo.
La lignaj tabuloj estis en malbona stato, tial oni forigis la ruiniĝontan vojon.
La novaj tabuloj jam atendas.

Kunmetaĵoj
ali·lok·e | arb·ar·et·o | ban·ej·o | blog·er·o | bon·fart·ig·ej·o | de·ir·i | de·met·i | de·nov·e | dolĉ·akv·a | farb·it·a | for·ig·i | inter·temp·e | konstru·aĵ·o | mal·bon·a | mal·gaj·a | mar·bord·o | muel·il·o | proksim·ec·o | re·konstru·o | re·nov·ig·o | ruin··ont·a | sub·tegment·a | teg··o | tend·ar·ej·o | urb·et·o | varm·izol··o | vid·ind·aĵ·o | vizit·ant·o