Montag, 11. Februar 2013

Mi aĉetis kindlon (Amazon Kindle)

Elektronikajn librojn mi legas jam ekde pli ol dek jaroj. Komence mi uzis komputileton »HP 200LX«, kiu vidigis teksto-dosierojn. Poste mi posedis ciferecan asistilon »Palm IIIc«, kiu havis koloran ekranon de 160x160 punktoj. Sur tiu komputileto mi uzis mobipoketajn programon kaj dosierojn. La mobipoketa dosierformo akompanis min sur la postaj komputiletoj »Palm Treo 650« kaj »Fujitsu-Siemens Pocket Loox C550«.

Mi mem faris elektronikajn librojn, skanis kaj tajpis tekstojn, korektis ilin, verkis programeton por krei laŭregulajn teksto-fontojn, kiujn mi kompilis per Mobipocket Creator al mobipoketaj libroj. Tiujn mi ŝangis per la konata helpoprogramo »calibre« al epub-a formo.
 
Nur fine de 2011 ni aĉetis androidajn smartfonojn »Huawei IDEOS X3« por la tuta familio. Tiam mi mem ekuzis elektronikajn libron de la dosierformo »epub«, kiu estas alternativo al la mobipoketa dosierformo.

Intertempe la firmao Mobipocket estis aĉetita de Amazon, kaj Amazon pluevoluigis sian novan dosierformaton. Ĝi inventis kaj vendadis sian propran aparaton por legi elektronikajn librojn, kaj tiu nomiĝis »Kindle« (kindlo).
Vido al teksto

La kindlo ne interesis min. Krom smartfono mi havas pletkomputilon, kaj per ambaŭ aparatoj mi povas legi e-librojn en ambaŭ (mobipoketa, epub-a) dosierformoj. La simpla kindlo ricevis fratojn, kiuj havas papere blankan ekranon (Kindle Paperwhite) aŭ promociiĝis al pletkomputilo (Kindle Fire).

Subite Amazon ofertis sian plej simplan kaj malmultekostan legilon je reduktita prezo. Dum dudek kvar horoj ĝi kostis »nur« 59 eŭrojn. Mi ne povis rezisti.
Vido al titolbildo
Nun do mi havas ĝin, kaj mi devis konfesi, ke la unuaj impresoj estas tre bonaj. La kindlo estas malpeza. Ĝi ne havas tuŝekranon, sed estas regata per butonoj. Tiu kindlo jam estas nov-generacia, ĝi havas pli bonan enkorpigitan programon. La sescola ekrano estas pli bone legebla, ĉar la fono estas pli hela, kaj la foliumado okazas tre rapide. Tio estis mia plej granda timo, ĉar antaŭ kelka tempo unu el miaj amikoj havis legilon de alia firmao, kiu foliumis tre malrapide.
Pligrandigita vido al la ekrano
Ĝi utiligas elektronikan inkon, kiu forkonsumas elektron nur dum foliumado. Tial ŝargo de pilo sufiĉas por tuta monato da uzo, eble eĉ pli. Tekstoj estas bone legeblaj, kaj la okuloj ne laciĝas tro rapide. Kompreneble oni povas aranĝi la altecon de la literoj kaj la interspacon de la linioj.

La aparato estas konektebla al interreto per sendrata loka reto. USB-konektilo servas por ŝargi la pilon kaj konekti la legilon al komputilo por transŝuti dosierojn.
 
Estas konate, ke oni devas esti kliento de Amazon, volante serioze uzi la legilon.
 
Amazon aŭtomate sendas aĉetitajn elektronikajn librojn al miaj legiloj kaj legoprogramoj de komputiloj kaj smartfonoj. Samtempe la libroj restas parto de mia persona libraro ĉe Amazon, de kie mi povas ĉiam denove elŝuti ilin. Ĉiu kindlo (kaj ankaŭ miaj kindlo-programoj sur komputiloj) havas retmesaĝan adreson. Ĉiu elektronika libro sendita al tiu adreso estas transsendata de Amazon al mia koncerna aparato, kaj - se necese - Amazon eĉ konvertas la tekston al sia dosierformo.

Kunmetaĵoj:

aĉet·it·a | alt·ec·o | asist·il·o | cifer·ec·a | de·nov·e | dosier·form·o | ek·de | ek·uz·i | el·ŝut·i | en·korp·ig·it·a | foli·um·i | foli·um·ad·o | for·konsum·i | help·o·program·o | inter·ret·o | inter·spac·o | inter·temp·e | kompren·ebl·e | komput·il·o | komput·il·et·o | kon·at·a | konekt·ebl·a | konekt·il·o | lac·iĝ·i | laŭ·regul·a | leg·ebl·a | leg·il·o | leg·o·program·o | libr·ar·o | mal·mult·e·kost·a | mal·pez·a | mal·rapid·e | nom·iĝ·i | plet·komput·il·o | plu·evolu·ig·i | program·et·o | promoci·iĝ·i | redukt·it·a | reg·at·a | ret·mesaĝ·o | sam·temp·e | send·it·a | sen·drat·a | ses·col·a | tekst·o·dosier·o | trans·send·at·a | trans·ŝut·i | tuŝ·ekran·o | util·ig·i | vend·ad·i | vid·ig·i | vol·ant·e