Sonntag, 13. Januar 2019

Planado per trello-tabulo

Ekde kelkaj semajnoj mi uzas trello-tabulon por la planado de miaj tagoj. Eble vi neniam aŭdis pri tiu speco de helpilo, do mi ĉi-artikole klarigos, kio ĝi estas, kiel mi uzas ĝin kaj kiujn avantaĝojn ĝi donas al mi.

Kio estas trello-tabulo?


Trello-tabulo (trello-board) estas helpilo por la planado de farendaĵoj kaj projektoj.

La japana kanban-metodo donis la bazan ideon por la programo. Oni havas tabulon, sur kiu oni fiksas listojn. Ĉiu listo konsistas el kartoj. La kartojn oni ŝovas de unu listo al alia laŭ la progreso de labortasko.

La tabulo estas la projekto. La listo estas subdividaĵo de la projekto: paŝo en la projekto (farata, farota, haltigita, finita), teamo (kiu havas kiun taskon), menuoj (matenmanĝo, tagmanĝo, posttagmeza kafo, verspermanĝo), labortaskoj kaj tiel plu. Tabuloj kaj kartoj estas esence kategorioj (titolo kaj subtitolo). La kartoj enhavas detalajn informojn: priskribon, komenton, sublistojn, limdatojn kaj diversspecajn aldonaĵojn. Oni povas marki karton per kolora etikedo.

Trello estas ret-aplikaĵo. Ĝi vivas en mia retumilo kaj en apoj (aplikaĵetoj) por iOS kaj androido. La datumoj troviĝas en nub-storo en interreto.

Oni povas krei teamon, kiu komune laboras super la tabulo. Tuja, aŭtomata sinkronigado de la datumoj certigas, ke ĉiu membro de trello-tabulo kaj ĉiu aparato ĉiam havas la saman staton – ja mi povas uzi mian tabulon samtempe per komputero kaj per smartfono.

Kiel mi uzas trello-tabulojn?

Projekto: Vojaĝo


Por miaj simplaj vicoj da taskoj komence mi uzis simplan programon de farendaĵoj. Baldaŭ ĝi estis tro limigita. Mi spektis en Youtube videon pri la uzo de trello de metia entreprenisto, kaj mi pensis: Jen tion mi devas provi.

Preparante forvojaĝon, mi kreis mian unuan trello-tabulon. Ĝi konsistas el la listoj

  • alsendejo
  • farendaĵoj
  • dokumentoj
  • finitaĵoj
La alsendejo estas unu el la plej plaĉaj listoj. Mi povas sendi retmesaĝojn al la tabulo, kaj tiuj eniras en difinitan liston, ĉi tie en la alsendejon. De ĉi tie mi ŝovas la karton kun la retmesaĝo tien, kie mi bezonas ĝin.

Mi devas mendi flugbiletojn kaj hotel-ĉambrojn. Do je mia unua paŝo mi kreas la kartojn Mendi flugojn kaj Mendi hotelĉambrojn en la listo de farendaĵoj.

Mi mendis per interreto hotel-ĉambrojn kaj flugojn. La koncernaj firmaoj sendis la dokumentojn per retmesaĝoj. Mi plusendis la mesaĝojn el la retpoŝta konto al la trello-tabulo. Tie el retmesaĝo memfare estiĝis karto. Tiun karton mi ŝovis el la listo alsendejo en la liston dokumentoj. Tiel la dokumentoj-listo ricevis ĉiujn vojaĝdokumentojn por la flugoj kaj la hotelo. Ili nun troviĝis en unusola loko en diversaj kartoj kadre de listo.

Fine mi ŝovas la kartojn pri la flugoj kaj la hotel-ĉambroj el la listo de farendaĵoj en tiun de finitaĵoj. Tiel mi ĉiam havas superrigardon, kiuj taskoj estas respektive farendaj kaj finitaj.

Kiam neniuj kartoj restis en la listo de farendaĵoj, tiam mi povas ekvojaĝi.

Projekto: Tagoplanado


Mia dua projekto estas la organizado de mia ĉiutagaj taskoj. Tiucele mi kreis novan tabulon kun la listoj

  • alsendejo
  • atendejo
  • hodiaŭ
  • morgaŭ
  • Esperanto-kunveno
  • finita
La alsendejon mi jam klarigis. Ĝi estas simpla kaj por mi nepra parto de ĉiu tabulo.

La listo hodiaŭ matene ricevas ĉiujn taskojn por la tago, la morgaŭ-listo tiujn de la sekva tago. Ankaŭ taskoj en la morgaŭ-listo iras matene de la sekva tago en la hodiaŭ-liston.

Vespere mi kontrolas, kiuj taskoj estas finitaj – ilin mi ŝovas en la koncernan liston –, la aliajn mi ŝovas en la listo por morgaŭ.

La atendejo enhavas taskojn por la estonteco. Estas tiuj kun limdato (trello povas ordigi ilin laŭ la dato) kaj tiun sen dato.

La listo Esperanto-kunveno kolektas la taskojn por la ĉi-jara kunveno: pririgardi la retmesagô-adresojn, enketi pri kunvenejo, fiksi daton, forsendi informilojn, plani tagordon. La kartoj por la kunveno ricevas (verdan) etikedon. Ili markas la konveno-kartojn en la listo de finitaĵoj.





Por la organizado de granda konveno aŭ kongreso mi kompreneble kreus propran (aŭ plurajn) kongreso-tabulon kaj kunlaborigus teamon.

Kiujn avantaĝojn trello-tabuloj donas al mi?

  • Trello estas fremiumaĵo, do mi povas uzi ĝin senkoste. Nur por aldonaj funkcioj mi devas pagi.
  • Ĝi estas reta aplikaĵo. Mi povas uzi ĝin kun iu ajn ret-aparato, kiu havas retumilon. Mi povas fari teamojn, kaj tiam ĉiu teamano ĉiam havas superrigardon pri la projekto kaj siaj taskoj. Ĝi estas rapida, ŝanĝo en tabulo estas preskaŭ senprokraste videbla sur ĉiuj tabuloj de teamanoj.
  • Ĝia uzado estas simpla.