Sonntag, 3. November 2019

La marbanejo Wyk festas jubileon

Nia amiko Rainer Haupt el Hamburg verkis ĉi tiun artikolon pri la marbanejo en Wyk sur la insulo Föhr (Norda Frislando).



Ekde ducent jaroj estas bansezono en la ĉefa urbo Wyk de la la nordfrisa insulo Föhr. De la jaro 1819 ĝis hodiaŭ la marbanejo allogas ĉiujare multe da homoj, kiuj venas pro la milda klimato kaj la daŭra sunbrilo en la regiono de la nordfrisaj insuloj. Tial la insulo estas nomata ankaŭ Frisa Karibio.

Mi esploris la demandon, kial ĝuste en Wyk multaj homoj sentas pliboniĝon de la bonfarto. Suno estas ĉie, sed eble kutime neatentataj fenomenoj kaŭzas tiun senton. Jen estas diversaj argumentoj kaj perceptoj, sed neniu respondas la demandon, kial oni havas ĉi tiun senton speciale en Wyk.

Mi observis, ke la irado de la suno dum la tago donas klarigon por tio. Matene en la oriento la suno leviĝas super Wattenmeer tie, kien montras la maldekstra mano, kaj speguliĝas en la maro dum la tuta tago ĝis la tagfino, kiam ĝi enakviĝas en okcidento laŭ la direkto de la dekstra mano .

La vizitantoj videble ŝatas la specialan situon, la trankvilon kaj kvieton de la loko. Ili ripozas en iu kafejo sur la promenejo Sandwall aŭ ĉe la tuj apuda strando, ĝuas ĉiaman rigardon al sudo, al Wattenmeer kaj al la silueto de la dek sep termontetoj de la Hallig-insulo Langeneß.

Tiel la homoj spertas konscian vivon en harmonio kun la naturo, kion priskribas ankaŭ la malnovaj scioj de geomancio kaj ĉinaj fengŝuo-instruoj. Tial mi kaj multaj aliaj homoj bonfartas en la loko kaj portas la observojn en koro hejmen.



(La haveno de Wyk /Föhr)

Klarigoj:
  • geomancio: (origine =) aŭgura arto; (hodiaŭ ankaŭ =) instruo, kiu provas kompreni la identecon de vivospaco, loko aŭ pejzaĝo kaj tiel trovi la fundamentojn de harmoniaj kaj sanaj loĝado kaj vivado. 
  • Hallig-insuloj: En la Norda Maro estas malgrandaj insuloj, kiuj subakviĝas plurfoje en la jaro dum tajdaj altakvoj. Tamen homoj loĝas tie kun siaj bestoj. Ili surŝutis loĝteraĵojn, kaj konstruis siajn domojn sur tiuj malgrandaj, homfaritaj montetoj. Dum tajdaj altakvoj la homoj savis sin sur tiujn montetojn. Tia insulo nomiĝas en germana lingvo Hallig, kaj la loĝteraĵo aŭ termonteto estas germane Warft.
  • Langeneß: prononcu Langeness
  • termonteto: (alia traduko: loĝteraĵo) = Warft / Warf.
  • Wattenmeer (germane, proksimuma senco: travadejo; travadebla regiono de la maro, ankaŭ simple Watt): ĉeborda regiono de la nederlanda, germana kaj dana bordo, kiu troviĝas sub forta influo de la tajdoj. En tempo de alta tajdo la grundo estas sub la nivelo de la maro (do estas inundo), en tempo de malalta tajdo la maro retiriĝas kaj la grundo senakviĝas. En Esperanto ankaŭ Vad(o)maro.