Samstag, 21. September 2019

La elektra aŭtomobilo

De kiam elektro estas uzata por generado de (mekanika) forto, oni ankaŭ provas uzi ĝin por peladi aŭtomobilojn. Unuflanke la elektra aŭtomobilo havas grandajn avantaĝojn: Forigo de fuelo, forigo de peza brulmotoro kun sparkilo, karburilo kaj ceteraj aparatoj, kiuj povas kaŭzi paneojn kaj estas ekflamiĝemaj. Aliflanke estas grandaj malavantaĝoj, ĉefe tiu, ke oni ĝis nun ne sukcesis teni grandan kvanton da elektra energio en malgranda spaco. La uzataj akumulatoroj aktuale okupas grandan spacon kaj tial estas neekonomiaj. La entenata forto ne sufiĉas por longa veturado kaj necesigas oftan reŝargon, tiel ke la atingodistancco de elektromobilo estas ankoraŭ konsiderinde malgranda. Tamen sur la merkato jam estas bone uzeblaj elektromobiloj por etdistanca, speciale enurba, trafikado kaj por transportado de varoj sur foirejo. La bildo montras la aranĝon de la maŝinoj de tiu veturilo.


Fonto: Das elektrische Automobil. (nenomitaj aŭtoro kaj fotografo). En: Das Neue Universum. 47a jarkolekto. Union Deutsche Verlagsgesellschaft: Stuttgart, Berlin, Leipzig 1927. pĝ. 87 ks.