Samstag, 30. August 2014

Revivigo de retkomputilo.

Antaŭ multaj jaroj mi aĉetis retkomputilon Asus Eee PC 901. Estis ĝia tasko servi al mi kiel videospektilo kaj skribmaŝino dum duhoraj veturado per pramo. Ĝi bone plenumis tiun taskon, ĝis mi anstataŭigis ĝin per androida pletkomputilo. Ekde tiu tempo la retkomputilo pasigis povran estadon en tirkesto. Iam kaj tiam mi ŝaltis la komputilon por provi, ĉu ĝi ankoraŭ funkcias. Lasttempe mi instalis Abyss-retservilon kun MySQL-datumbazo. Tio funkciis, kvankam malrapide.

Androido estas bona afero, sed apenaŭ netaŭga por produktiga laboro. Ekokupiĝante pri la aŭtora programo Scrivener kaj optimumigante mian skriblaboradon, mi rememoriĝis je mia retkomputilo. Tiu tamen estas tiucele tro malrapida. Kion fari?

Onklino Guglo helpas. Vindozo sin prezentas kiel “ĉio-en-unu”-sistemo kaj startigas multajn procezojn, kiuj forkonsumas ĉefmemoron kaj komputad-tempon, sed ne estas necesaj por ordinara laboro. Kun enda prudento mi malŝaltis kelkajn procezojn (unuavice la aktualigilojn de Guglo kaj Adobe), kaj jen: Vindozo videble plirapidiĝis. Kontraŭ pluraj eŭroj mi duoblogis la ĉefmemoron al 2 GB kaj optimumigis per speciala ilprogramo la atingon al la du fiksdiskoj. Nun la Asus-komputilo, kiu havas nur du pratempajn kaj malrapidajn solidstatajn diskojn (SSD) kun 4 kaj 8 GB, iras kun agrabla rapideco.

Resumo: Oni ne devas enrubigi malnovan komputilon kun Vindozo XP. Malŝalto de kelkaj sistemservoj kaj nova memorilo por 25 eŭroj mirakle rapidigas ĝin. Microsoft ne plu disponigas aktualigojn, sed tio ne signifas, ke oni ne povas plu uzi bone funkciantajn komputilojn. Se mi donacus novan akumulilon al la Eee PC, tiam mi povus preni ĝin kun mi sur pramon.

Kunmetaĵoj:

aktual·ig·o | aktual·ig·il·o | akumul·il·o | anstataŭ·ig·i | ĉef·memor·o | dat·um·baz·o | du·hor·a | du·obl·ig·i | ek·de | est·ad·o | ek·okup·iĝ·ant·e | fiks·disk·o | for·konsum·i | funkci·ant·a | il·program·o | komput·ad·temp·o | komput·il·o | last·temp·e | mal·nov·a | mal·rapid·e | mal·ŝalt·i | ne·taŭg·a | onkl·in·o | optimum·ig·ant·e | pas·ig·i | plen·um·i | plet·komput·il·o | pli·rapid·iĝ·i | pra·temp·a | produkt·ig·a | rapid·ec·o | rapid·ig·i | re·memor·iĝ·i | ret·komput·il·o | ret·serv·il·o | re·viv·ig·o | sistem·serv·o skrib·labor·ad·o | skrib·maŝin·o | solid·stat·a | start·ig·i | tir·kest·o | tiu·cel·e | unu·a·vic·e | vid·ebl·e | video·spekt·il·o

Written with StackEdit.