Samstag, 4. April 2015

Apusoj vizitas nian urbon ĉiujare

Rainer Haupt el Hamburg verkis ĉi tiun  kontribuaĵon:

La konata proverbo diras, ke unu hirundo sur ĉielo ne alportas la someron, sed grupo da ili anoncas ĝin eble jes, kiam la birdoj kovas sube de tegmentoj de la kamparanaj domaroj. Tie ili konstruas nestojn al la muro aŭ uzas malnovajn el la pasinta jaro.

Krome alia specio de migrantaj birdoj anoncas someron samtempe al la urbanoj. Ĉiam komence de majo venas en nian urbon apusoj kaj restas ĝis fino de aŭgusto. La birdoj elektas altajn domojn en la urbo situante apud kanaloj kaj aleoj, ĉar tie insektoj allogas la birdojn kaj, flugante solaj tra la ĉirkaŭaĵo, ili kaptas senpene insektojn aŭ per alia strategio ĉasas per forta kriado. Tiam la apusoj formas grupojn kaj samtempe flugas per alta rapideco supre de akvosurfaco. Tie ili mem ĝuas la nutraĵojn aŭ donas ĝin al siaj idoj. La rigardo estas impona spektaklo.

Ekde jardekoj mi observas apusojn el mia loĝejo kaj konstatis, ke ĉiujare alvenas proksimume kvindek birdoj ĉiam en la unua semajno de majo kaj restas ĝis mezo de aŭgusto. Unu paro el ili ĉiam okupas la saman lokon de fendo inter defluilo kaj tegmento. Do, ŝajnas, ke ili estas ĉiam la samaj birdoj aŭ ties idoj. Certe la birdoj transdonas sian scion rilate al la ŝatata vivloko al siaj idoj ekde generacioj.

Iun somertagon mi aŭdis strangan sonon sub la tegmento. Kaŭzo estis flugprovoj de apusido. La ido uzis truon en la fendo al la subtegmentejo, kiun ĝi trairis. Ĝi estis nutrita, sed ne povis iri reen pro forta surkreskaĵo kaj estiĝis malibera. Bonŝance la subtegmenta pordo estis malfermita, kaj mi ekkaptis la bonŝancon. Mi prenis la apusidon permane, transportis ĝin tra mia loĝĉambro al la balkono, kaj liberigis ĝin. Tie la patrino atendis, kaj ili tuj flugis for.