Samstag, 26. April 2014

La aŭtoro Walther Kabel (1878 - 1935)

Walther August Gottfried Kabel (* 8. Aŭgusto 1878 en Danzig; † 6. Majo 1935 en Kleinmachnow ĉe Berlin) estis germana verkisto de distraj romanoj. Oni opinias lin unu el la plej ofte legitaj germanaj popol-verkistoj de la 1920aj jaroj, kiu publikigis dum pli ol dek kvin jaroj ĉiusemajne novan rakonton. Li verkis sub ĉirkaŭ dudek plumnomoj, inter aliaj Walter Kabel, Max Schraut, Olaf Karl Abelsen, W. Belka …

La patro de Walter Kabel estis profesia soldato. Li sendis sian filon al gimnazio. Post la abiturienta ekzameno Kabel studis juron kaj estiĝis referendario.

Supozeble en sia tempo kiel rekruto Kabel ekhavis ekde 1906 kontakton al la eldonisto Max Lehmann, kiu tiam gvidis firmaon de presado kaj eldonado en Berlin (Berliner Druck- und Verlagsgesellschaft). En 1909 Lehmann alinomis sian firmaon al »Eldonejo de modernaj legaĵoj« (Verlag moderner Lektüre) kaj estigis ĝin unu el la plej gravaj eldonejoj de populara literaturo.

Kabel partoprenis la unuan mondmiliton kiel oficiro.

Post la »Nacia Revolucio« de la nazioj en Germanio en 1933 oni deklaris lin aŭtoro de filiteraturo, kvankam li estis membro de NSDAP, la nazia partio. Li eksiĝis el la partio kaj mortis en Majo 1935 pro pafovundo, kiu konjekteble estis sinmortigo.

Pri liaj verkoj:
Por la etforma kajeraro »Männe kaj Max« (Männe kaj Max) de Verlag moderner Lektüre Kabel skribis sub la plumnomo Walther Neuschub pli ol kvindek titolojn. Dum la unua mondmilito li verkis kiel W. Belka dek unu rakontojn por la serio »Das Eiserne Kreuz« (La Fera Kruco). Erotikajn literaturaĵojn li publikigis por la serio »Intime Geschichten« (intimaj historioj) de la eldonejo. Por tiuj li elektis la plumnomon M. E. Schugge (germanlingve por »frenezeta«).

Lia unua krimromano »Das Haus am Mühlengraben« (La domo ĉe la muelila fosaĵo) estis tia sukceso, ke la eldonisto Lehmann proponis, ke li verku kiel ĉefa aŭtoro serion de posemajnaj romankajeroj. La nomo de la serio estis »Der Detektiv« (la detektivo). En 1921 oni ŝanĝis la titolon de la serio al »Harald Harst - Aus meinem Leben« (Harald Harst - El mia vivo). Kabel uzis kiel plumnomon Max Schraut, kiu same estis la mi-rakontanto de la kajeroj. Ĝis 1933 aperis tricent naŭdek ses kajeroj de ĉi tiu serio. En la volumo tricent kvardek ses (»Der Kongreß der Stummen« - La kongreso de la gemutuloj) detektivo Harald Harst parolas Esperanton kun sia amiko Max Schraut.

Plia ampleksa kajeraro estis »Olaf K. Abelsens Abenteuer abseits vom Alltagsweg« (La aventuroj de Olaf K. Abelsen flanke de kutimaj vojoj). Tiuj aventuroj de senkulpa persekutito ĉirkaŭ la terglobo aperis en kvindek poŝlibroj kun cent sesdek ĝis cent naŭdek paĝoj.

Jam en 1908/1909 Kabel verkis artikolon pri Esperanto: Das Esperanto, eine internationale Hilfssprache aperis en la numero Sommersemester 1908 – Wintersemester 1908/09 de la revuo
Akademische Turnerzeitung (akademia gimnastika gazeto de Verband der Turnerschaften auf deutschen Hochschulen [asocio de gimnastikaj grupoj de germanaj altlernejoj], eldonita de D-ro. Joseph Vaders Druck und Verlag von August Hoffmann; Leipzig; 25a jaro).


Kunmetaĵoj:

ali·nom·i | ĉiu·semajn·e | ek·hav·i | eks·iĝ·i | el·don·ad·o | el·don·ej·o | el·don·ist·o | est·ig·i | est·iĝ·i | et·form·a | fos·aĵ·o | fi·literatur·o | german·lingv·e | kajer·ar·o | konjekt·ebl·e | krim·roman·o | leg·aĵ·o | leg·it·a | literatur·aĵ·o | mond·milit·o | muel·il·a | paf·o·vund·o | part·o·pren·i | persekut·it·o | plum·nom·o | po·semajn·a | poŝ·libr·o | pres·ad·o | publik·ig·i | rakont·ant·o | roman·kajer·o | sen·kulp·a | sin·mort·ig·o | supoz·ebl·e | ter·glob·o | verk·ist·o