Samstag, 17. Januar 2015

Scrivener - La skribisto

Scrivener (angle: skribisto) estas teksto-prilabora programo desegnita por aŭtoroj. La uzanto organizas per ĝi dokumentojn, ideojn, konceptojn, rezultojn de serĉado kaj esplorado, eĉ tutajn dokumentojn por facila aliro kaj referencado. Enmetitaj dokumentoj estas tekstoj, bildoj, retpaĝoj, PDF-, aŭd- kaj vide-dosieroj kaj tiel plu. Post la verkado la uzanto havas la eblecon eksporti la tekston al kutim-norma tekstoprogramo por plia aranĝado.

Sur korktabulo oni vidas tekstopartojn (scenojn aŭ tutajn ĉapitrojn), kiujn oni rearanĝas per ŝovado kaj demeto de dosieroj helpe de virtualaj indikiloj.

Korktabulo:



Pliaj organiziloj kaj helpiloj estas virtuala ringoaktujo (binder), arboforma resumo (outline), fenestrodivida kaj tutekrana reĝimoj. Antaŭ gravaj ŝanĝoj oni povas fari tujŝuton (snapshot), do savas kopion de la dokumento. En kazo de fuŝa ŝanĝo oni rerulas la projekton, ŝargante la tujŝuton kaj tiel malfarante ĉiujn ŝanĝojn.

Pro la amplekso de interfacoj al aliaj programoj, ĝi sin lokas ne nur kiel tekstoprilaborilo, sed ankaŭ kiel literatura projekt-mastrumilo.

Kvankam ĝi estas ankaŭ tekstoprilaborilo, oni ne povas kompari ĝi tiurilate kun la grandaj konkurantoj (Word, Textmaker kaj aliaj). Tio ne estas manko. Scrivener celas ĉefe aŭtorojn kaj verkantojn, krome blogantojn, studentojn kaj scienc-nivele laborantajn specialistojn kunmeti tekstojn, sed ĝi ne estas anstataŭilo por kalkulfolia aŭ prezentada programoj. Ĝia celo estas la presita aŭ elektronika libro.

Verki scenon:


Scrivener estas treege ampleksa kaj povuma kaj uzas kelkloke sian propran faklingvon, en kiun eniras esprimoj de komputiloj, verkado kaj rakontoteorio. Cetere ankaŭ la germana traduko de la hom-interfaco (GUI) ne estas tute unueca kaj komprenebla. Mi tial uzas la anglajn menuojn, ne devante "transkompreni" fakvortojn de la angla helpoteksto (ne ekzistas germanlingva) al la germanaj menueroj.

Kompreneble oni povas vivi kaj verki sen Scrivener. Ĉu vi verkas serion da rakontoj kaj ne scias, ĉu tiu fripono, kiun vi aludas ĉiam per familia nomo, iam estas menciita per persona nomo? Bone, faru tabelon per kalkulfolia programo, kaj tenu tie ĉiujn rolantojn de la rakontoj. Aŭ vi kreas slipon en Evernote por ĉiu persono. Aŭ plej simple aldonu plian personon per donita ŝablono en Scrivener.

Aŭtoroj, la ĉefaj uzantoj de la programo, kolektas en unusola loko sia(j)n verko(j)n, notojn, rezultojn de (interreta) serĉado kaj esplorado, skizojn pri rolantaj aŭ rolontaj personoj. Retpaĝojn oni ne memoras per neniam retrovotaj legosignoj, sed oni kaptas ilin en Scrivener-on. Oni ne plu devas administri kvin retpaĝojn, kvar dosierujojn, plurajn Word-dokumentojn kaj ie savitajn bildojn, sed havas ilin en unu laborspaco.

Uzante fenestrodividan reĝimon, oni vidas en unu fenestro la verkatan tekston, en alia duan tekston, priskribon de persono aŭ la arbon de ĉapitroj. El tio rezultas tempoŝparo. La finitan verkon oni eksportas en HTML-, PDF-, RTF- aŭ alian dosieron aŭ en formo de elektronika libro. Mankas sole tempoakso.

Tabela prezentaĵo:


Scrivener estas elŝutebla ĉe https://www.literatureandlatte.com/

La prezo estas 40 usonaj dolaroj aŭ ĉ. 38 eŭroj. Vi provas elprovi ĝin dum 30 nesinsekvaj tagoj. Laŭ la permesilo vi rajtas instali la programon sur 5 komputiloj de via mastrumaĵo.

Ekzistas diversaj alternativoj. Iuj programoj funkcias en interreto, aliaj en komputilo, tiuj estas ekzemple yWriter, Liquid Story Binder kaj jutoh.