Samstag, 4. Mai 2019

»Amerikaner«-kuketoj

Jen recepto de klasikaj germanaj »Amerikaner«-kuketoj.

Ingrediencoj:

  • 500 g da faruno
  • 150 g da butero
  • 150 g da sukero
  • 200 ml da lakto
  • 1 ovo
  • 2 kuleretoj da bakita amoniako
  • pinĉpreno da salo
  • saketo da vanila sukero (en Germanio: 8 gramoj)

Preparado:

Dissolvu la bakistan amoniakon en la lakto.

Turnmovu (varmigitan) buteron kaj sukeron en pelvo, ĝis la amasaĵo ŝaŭmiĝas.

Kunigu ĉiujn ingrediencojn en la pelvon kaj knedu la paston.

Metu bakpaperon sur bakpleton aŭ ŝmiru maldikan tavolon de butero sur la pleton.

Metu amasetojn de pasto dise sur la pleton, lasu distancon de pli malpli 5 cm inter ili. Kiel helpilojn vi povas uzi pastosakon kun pastubeto aŭ malsekan kuleron. Per la kulero vi prenas paston el la pelvo, metas ĝin sur la pleton kaj formas malgrandan kuketon. Malsekigu en taso da akvo la kuleron laŭbezone.

Malsekigu en taso da akvo la kuleron laŭbezone.

Baku la kuketojn je 170 gradoj dum 15 minutoj.

Ĝuu la bakaĵon!

Noto: Bakista amoniako (amonia bikarbonato, amonia hidrogena karbonato, NH₄HCO₃, E 503; germane: Hirschhornsalz) estas ŝveligilo por pastoj. Dum la bakado amoniako eliĝas el la pasto, kion vi povas tre bone flari. Oni povas uzi ordinaran bakpulvoron, sed bakista amoniako donas al la bakaĵo specialan guston.