Samstag, 5. November 2016

Adiaŭo de cikonio

Nia amiko Rainer Haupt el Hamburg tradukis la jenan poemon:

Sur la nestorando staras cikonio
dirante al sia ido: »Aŭskultu,
baldaŭ mi flugos al Afriko,
lastjare mi jam estis tie.

Lernu flugadon, se vi volas akompani min,
alikaze la vintro turmentos vin
jam baldaŭ per neĝo kaj glacio,
pri tio vi scias ankoraŭ nenio.

Ekiru sur la vojon, ne restu
tro longe en la nesto.
La somero baldaŭ estos for.
Ni denove revenos en majo.

Do skuu la plumaron!
Mi revidos vin en Afriko,
ĉar mi nun ekflugos
kaj serĉos belloĝejon.«

Al la homoj klakas Adebar:
»Ĝis revido venontjare.
Volonte mi revenos,
nun deziras multe da feliĉo!«

(Adebar estas la personiga nomo de cikonio en germanaj fabloj.)

Samstag, 29. Oktober 2016

Hesto - pejzaĝa formo en norda Germanio

En norda Germanio, Nederlando, Danlando kaj Flandrio ni trovas formon de surfaco de la pejzaĝo, kiu nomiĝas "hesto". En naciaj lingvoj oni diras "Geest" aŭ "Gest".

Hesto estiĝis dum la pasinta glaciepoko, kiam sedimentiĝis tavoloj de sablo. Hesta pejzaĝo estas pli alta ol la ĉirkaŭaĵo. Ĝenerale la grundo estas sabloplena, seka kaj malfekunda, sur ĝi ofte kreskas pinoj aŭ erikoj. Homoj vivas sur hesto jam delonge, ĉar ĝi ŝirmas ilin kontraŭ ŝtormondegoj. Kamparanoj kultivas ĉi tie terpomojn.

Hesta pejzaĝo kun dunoj (prilaborita foto)
 
Kontrasta pejzaĝo estas marsko, kiu estas plata sen naturaj altaĵoj. La homoj uzas marskojn por agrikulturo, ĉar ĝi estas tre fekunda.

Samstag, 1. Oktober 2016

Impresoj de Amrum (1)


Mi tre ŝatas la nubojn super Norda maro. Jen bonŝanca foto kun granda nubo kaj pramo.




En decembro 2015 sin anoncis malbona vetero.




Pluvo en malproksimeco
 


Laboroj je la hidraŭlikaj instalaĵoj de la albordiĝejo de Wittdün sur Amrum. La ponto, sur kiu la pasaĝeroj en- kaj eliras, hidraŭlike leviĝas kaj malleviĝas depende de la akvonivelo.




Ĝis revido sur Amrum!, deziras la surskribo.


Elrigardejo meze de la dunoj:



Inter la dunoj estas malgrandaj lagoj kaj marĉejoj:



Samstag, 17. September 2016

Ekskurso al Mønsted (DK)

Feriado en Limfjord, regiono en la norda parto de Jutlando (Danlando). 

Ekskurso kondukis min kaj mian edzinon en la kalkfosaĵojn de Mønsted. Tio estis nia dua tiucela vizito, ĉi-foje ni kunhavis gumbotojn kaj fortan poŝlampon.

Antaŭ pli ol mil jaroj la danoj akceptis kristanecon. Parto de la nova religio estis kirkoj, la kristanaj preĝejoj. La kirkojn oni konstruis el ŝtono.

La materialo, per kiu oni kungluis la ŝtonojn, estis mortero, tiam tute nova konstru-materialo en Danlando. Por fari morteron oni bezonis kalkon, kiun oni bruligis (estiĝas neestingita aŭ bruligita kalko) kaj poste estingis per akvo (estiĝas estingita kalko). Per aldono de sablo estiĝas (kalk-)mortero, kaj kombinaĵo de kalko, sablo kaj cemento estas kalkcementa mortero.

La urbo Mønsted troviĝas dek ok kilometrojn de Viborg, kiu estis en mezepoko kvazaŭa ĉefurbo de Jutlando. Sub Mønsted oni trovis monton de kalko. Ĝis tiam ĝi estis senutila ŝtono, sed nun estiĝis fonto de enspezoj por la kamparanoj. La laboro en la kalkejo kaj la bruligado de kalko estis ilia dua profesio. La teknikojn por bruligado de kalko alportis al Danlando la monakoj venantaj kun la kristaneco.

Malsupren!

Konstruema episkopo kaj riĉa urbanaro en Viborg estis la kaŭzo, ke Mønsted ĉiam havis klientojn. Viborg havas nuntempe dek du kirkojn, ĉefkirkon, monakejojn kaj multajn domojn.

Akvo en la galerioj

En la dek-sesa jarcento, en tempo de malprospera konjunkturo de Viborg, oni liveris al tute alia merkato. Nun la neestingita kalko iris al tuta Jutlando. Dum ducent jaroj oni konstruis en Jutlando pli ol du mil kirkojn.

Akvofluo

La laboro en la kalkejoj okazis tutjare. En vintro oni laboris en kalkminejoj, en somero subĉiele (surface). En 1872 la kamparanoj vendis siajn privilegiojn al industria entrepreno. La kalkon oni nun uzis ne nur por produktado de mortero. La metalprodukta kaj la kemia industrioj aĉetis kalkon, kaj la agrikulturistoj aplikis ĝin al siaj agroj. La plej malbon-kvalita kalko estiĝis valora varo.

Detalo de fosaĵo

La grandskala produktado per kampotrajnoj kaj vartransportaj baskul-vagonetoj postulis pli grandajn galeriojn, sed la kalkon la laboristoj tamen dehakis per pikpioĉoj.

En 1953 ĉesis la laborado mineja, post du pliaj jaroj ankaŭ la surfaca. Ĝis 1978 la fornoj brulis kalkon el Djursland, tiam la produktado de kalko en Mønsted ĉesis.

La violinisto Anker Buch posedis la kalkfosaĵojn ekde 1981. Li aranĝis en la fabriko kaj en la galerioj koncertojn. Tiu tradicio daŭras.

En 1997 la dana ŝtato aĉetis la kalkfosaĵojn, la konstruaĵojn de la kalkfabriko kaj la ĉirkaŭan areon kaj protektis la tuton kiel monumenton.

Estas sesdek kilometroj da galerioj en la fosaĵoj. Iuj estas tute malaltaj, tiel ke viro ne povas stari en ĝi. Aliaj estas grandaj kiel domegoj. Du kilometroj estas lumigitaj.

En la kalkminoj travintras pli ol dek mil vespertoj. En printempo kaj somero ili manĝas insektojn en tuta Jutlando, sed jam en aŭgusto la vespertoj revenas al Mønsted. Ili pariĝas kaj flugas al vintrodormado. En vintro ili sin kaŝas en fendoj aŭ kalkkavaĵetoj.

En la kalkfosaĵoj oni stokas ducent kvindek tunojn da fromaĝo. Konata melkejo produktas kaj veturigas ĝin ĉi tien. Dum kvar semajnoj la fromaĝo maturiĝas en la fosaĵoj, ĉiusemajne oni turnas ĝin. La aerhumido de 98 % kaj la konstanta temperaturo de 8 gradoj (kiuj cetere portempe malfunkciigis mian fotilon!) estas bonegaj kondiĉoj por la stokado. La fromaĝo estas vendata ĉefe en Germanio kiel Höhlenkäse (kavernofromaĝo), sed oni povas preni hejmen specimenon da ĝi kiel suveniron.

Al la fromaĝejo: fermita pordo

(Laŭ informoj de flugfolio de Mønsted Kalkgruber)

Samstag, 10. September 2016

Ekskurso al Aars (DK)


Feriado en Limfjordo, regiono en la norda parto de Jutlando (Danlando). Antaŭ kelkaj tagoj ni faris mallongan ekskurson.

Aars estas tipa dana urbeto kun belaj, diverskolore farbitaj domoj, vendejoj kaj riĉa kultura vivo. Oni aktuale preparas la feston de la cimbroj.




La cimbroj estis ĝermana popolo, kiu iam konjekteble loĝis en norda Jutlando, do ĝuste ĉi tie sur la duoninsulo Himerlando, de kie ili foriris suden ĉ. la jaro 120 a. K. kune kun teŭtonoj kaj ambronoj. Oni supozas, ke ŝanĝoj de la klimato kaj ŝtormondego kaŭzis la foriron. Plurfoje ili batalis kontraŭ rom-imperiaj armeoj, atingis Gaŭlujon kaj la Iberan duoninsulon. Fine la romanoj venkis ilin ĉe la hodiaŭa Aix-en-Provence. La irado de la cimbroj estis la unua el longa vico da konfrontaĵoj inter ĝermanoj kaj romanoj.

Sed mi kaj mia edzino nun iras tra la stratoj de Aars. Estas tempo de tagmanĝo, kaj ni aĉetas en »Kimbrer Grill« fiskefilet-on. Estas granda telero kun impresa porcio da fiŝfileo kun terpomfingroj, saŭco kaj salato. Estas tre bongusta manĝo!




Eĉ ĉi tie, en manĝobudo sur placo en malgranda dana urbo, mi povas pagi senkontakte per kreditkarto. En Germanio senkontakta pagado estas preskaŭ nekonata. Germanoj ĉiam kaj ĉie supozas spionadon kaj laŭleĝan aŭ kontraŭlegan kopiadon, registradon kaj misuzadon de personaj informoj kiel nomo, adreso, vestaĵ-grando, dato de lasta aĉeto de pantalono kaj ties prezo, konto-numeroj, …

Estas tre simpla afero. Mi ne metas la karton en fendon de la kartoaparato (perkarta pagilo), sed tenas ĝin super ties malgrandan ekranon. La elektronikaj cirkvitoj de la karto kaj de la pagilo interparolas per NFC, tio estas mallongdistanca komunikado (eble 2 cm). Ili interŝanĝas la samajn informojn, kvazaŭ mi metus la karton en la pagilon. Por malgrandaj sumoj tio sufiĉas. Se mi volas pagi grandajn sumojn (super 20 aŭ 25 eŭroj) la pagilo petas entajpadon de mia PIN. Tiel oni povas rapide kaj simple pagi kafon, glaciaĵon aŭ … tagmanĝon por du personoj. Ankla nacia dana debitkarto Dankort havas tiun funkcion.

La vendistino ne havas ordinaran pagilon, sed smartfonon kaj ekstran leg-aparaton, evidente la sistemo estas simila al tiu de Square Inc. en Usono.

Mia filino iam vojaĝis al Londono kaj forgesis preni siajn PIN kun si. Bonŝance ŝi havis kreditkarton taŭgan por senkontakta pagado kaj per ties uzado povis vivteni sin kaj veturi per metroo dum tuta semajno.

Ni leviĝu kaj daŭrigu nian promenon tra Aars. Kaj jen mi vidis aŭton kun okulvitroj! (400 vortoj)