Samstag, 5. Oktober 2019

La unua parolado de Boris Johnson kiel brita ĉefministro

Jen la unua parolado de Boris Johnson kiel brita ĉefministro, farita je la 24a julio 2019. Kvankam mi estas germano kaj tute ne asertas, ke mi regas la anglan lingvon sufiĉe bone por tiu entrepreno, mi tamen tradukis la paroladon, ĉar mi opinias ĝin grava. Se iu trovas erarojn, tiam oni skribu al mi. Mi volonte korektos la tekston. Mian retadreson vi facile trovos per guglo.

La traduko ne estas ekzakta en la strikta senco de la vorto, sed iel beletra, do ĝi estas la parolado, se Boris Johnson parolus originale en Esperanto. Kelkloke mi aldonis klarigan atributon, ĉar Esperanto estas fremdlingvo, kaj ĝiaj vortoj ne enhavas ĉiujn delikatajn nuancojn kaj sub- kaj kromsignifojn de la originalo.

Mi lasis en iliaj originalaj formon la vortojn Brexit (briteliro) kaj backstop (en la senco de neniigo de la rezulto de la referendumo).



Bonan tagon,

mi ĵus renkontis la Reĝinan Moŝton, kiu invitis min formi registaron, kaj mi akceptis.

Mi aprezas la forton kaj paciencon de mia antaŭulino kaj ŝian profundan senton de servado al la popolo. Spite al ŝia fortostreĉo estiĝis klare, ke estas pesimistoj hejme kaj eksterlande, kiuj pensas, ke post tri jaroj de nedecidemo ĉi tiu lando estiĝis malliberulo de la malnovaj argumentoj de 2016, kaj ke en ĉi tiu hejmo de demokratio ni estas nekapablaj plenumi bazan demokratian mandaton. 

Kaj tiel mi staras antaŭ vi hodiaŭ por diri al vi, la brita popolo, ke tiuj kritikantoj estas malpravaj. La dubantoj, la fiaŭgurantoj, la profetoj de pereo – ili denove malpravos. La homoj vetintaj kontraŭ Britio perdos siajn ĉemizojn, ĉar ni restarigos la fidon al nia demokratio, kaj ni plenumos la promeson de la parlamento al la popolo kaj eliros el EU je la 31a oktobro. Estos nek se nek sed.

Ni faros novan kontrakton, pli bonan kontrakton, kiu maksimumigos la oportunojn de la brita eliro, permesante al ni evolui novan kaj ekscitan partnerecon kun la resto de Eŭropo sur la fundamento de libera komercado kaj reciproka subtenado.

Mi havas konfidon, ke ni sukcesos en tio en tempo de naŭdek naŭ tagoj. Sed vi sciu – ni ne atendos naŭdek naŭ tagojn, ĉar la brita popolo postlasis malantaŭ si la atendadon. Venis la tempo de agado, de decidado, de forta gvidado kaj por plibonige ŝanĝi ĉi tiun landon.

Kvankam la reĝino ĵus honoris min per ĉi tiu eksterordinara ŝtatofico, estas mia tasko servi al vi, la popolo. Jen estas tiu punkto, kiun ni politikistoj ne forgesu: Ke la civitanoj estas niaj ĉefoj. Estas mia tasko plisekurigi niajn stratojn, kaj ni tuj komencos rekrutigadon de pliaj 20 000 stratopatrolaj policanoj. 

Estas mia labortasko certigi, ke vi ne devas atendi tri semajnojn por vidi vian regulan kuraciston, kaj ni komencas tiun laboron per novaj ampleksigoj de dudek malsanulejoj kaj certigante, ke tiu mono por NHS (la brita Nacia Servo de Sano – ML) vere atingas la frontolinion.

Estas mia labortasko protekti vin aŭ viajn gepatrojn aŭ viajn pragepatrojn kontraŭ la timo, ke vi devas vendi vian domon por pagi la kostojn de vartado, kaj tiel mi anoncas nun – sur la ŝtupoj de Downing Street – ke ni solvos la krizon de sociala zorgado unu fojon por ĉiam per klara plano, kiun ni preparis, por doni al ĉiu pliaĝulo la dignon kaj sekurecon, kiun ĝi meritas.

Estas mia labortasko certigi, ke viaj infanoj ricevas bonegan edukadon, kie ajn en la lando ili vivas, kaj tial ni jam anoncis, ke ni plialtigos la ŝtatan elspezon por ĉiu gelernanto en la bazaj kaj mezgradaj lernejoj. Tiu estas la laboro, kiu komenciĝos senpere malantaŭ ĉi tiu nigra pordo. Kvankam mi hodiaŭ formos grandiozan teamon de geviroj, mi persone transprenos la respondecon por la ŝanĝo, kiun mi volas vidi.

Forgesu la backstop-on. Nun ĉio estas nia propra respondeco.

Kaj mi plu rakontos al vi pri mia laboro.

Esti la ĉefministro de la tuta Unuiĝinta Reĝlando signifas unuigi nian landon kaj finfine respondi la pledojn de la forgesitaj homoj kaj la postlasitaj urboj per fizika kaj laŭlitera renovigado de la ligiloj kunigantaj nin.

Per pli sekuraj stratoj kaj pli bona edukado kaj elstara nova infrastrukturo de stratoj, fervojoj kaj fibra larĝbenda interreta linearo ni plivalorigos tutan Brition. Per pli altaj salajroj, pli alta minimuma salajro kaj pli alta produktiveco ni donos al milionoj da junaj homoj samajn oportunojn  por posedi propran domon kaj al entreprenoj la konfidon por investadi tra tuta Unuiĝinta Reĝlando, ĉar estas tempo, ke ni senkatenigas la produktivan povon ne nur de Londono kaj kaj la sud-orienta parto de la lando, sed de ĉiu angulo de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Norda Irlando, ĉi tiu grandioza kvaropo, kiu estas korpigita en tiu ruĝa kaj blua flago. Tiu estas multe pli ol la sumo de ĝiaj partoj, kaj ĝiaj marko (brand) kaj politika personeco estas admirataj kaj eĉ amataj tra la tuta mondo pro niaj inventemo, humoro, universitatoj, sciencistoj, armitaj fortoj, diplomatio, pro la egaleco, pri kiu ni insistas, ĉu de rasoj aŭ seksoj aŭ la aroj de gesamseksemuloj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj (LGBT) aŭ por la rajto de ĉiu knabino en la mondo je 12 jaroj de altkvalita edukado, kaj por la valoroj, pro kiuj ni staras en la mondo.

Ĉiu konas la valorojn, por kiuj staras nia flago. Ĝi staras por libereco kaj libera parolado kaj homaj rajtoj (Habeas corpus) kaj la regado de leĝoj (rule of law), kaj super ĉio ĝi staras por demokratio, kaj jen la kaŭzo, kial ni eliros el EU je la 31a de oktobro. Finfine la Brexit estis fundamenta decido de la brita popolo, kiu volas, ke ĝiaj leĝoj estas farataj de homoj, kiujn ili povas elekti kaj eloficigi. Tiun decidon ni devas respekti.

Ni devas krei novan partnerecon kun niaj eŭropaj amikoj – tiel varme kaj proksime kaj korinkline kiel eble. Kaj la unua paŝo estas ripeti nemiskompreneble nian garantion al la 3,2 milionoj da EU-civitanoj nun vivantaj kaj laborantaj inter ni. Mi diras rekte al vi – dankon por via kontribuado al nia societo, dankon por pacienco. Mi certigas vin, ke sub ĉi tiu registaro vi ricevos la sekurecon de la rajto por vivi kaj resti.

Per la sekvantaj vortoj mi turnas min al niaj amikoj en Irlando, en Bruselo kaj EU. Mi estas konvinkita, ke ni povos fari kontrakton (deal). Sen kontroloj je la irlanda limo, ĉar ni ĉiel rifuzas fari tiajn kontrolojn, eĉ sen tiu kontraŭdemokratia backstop.

Kompreneble estas samtempe vivnecese, ke ni prepariĝas por la malproksima ebleco, ke Bruselo rifuzas pluan intertraktadon kaj ni estos devigataj eliri sen interkonsento. Ni ne volas tian eliron, kompreneble ne, sed estas prudento kaj ĝenerala saĝo (common sense) prepari sin por tio.

Mi emfazas, ke tiuj prepariĝoj vivnecese ne estu prodigo. Ĉial ni devas pretiĝi, je certa punkto en proksima estonteco eliĝi el la EU-doganunuîgo kaj el la reguliga regado, kaj devas esti firme decidintaj finfine uzi la avantaĝon de Brexit.

Tio estas la direkto, laŭ kiu la lando nun iros. Kun bravaj koroj kaj kreskanta konfido ni nun plirapidigos la preparadon. Niaj havenoj estos pretaj kaj la bankoj estos pretaj kaj la fabrikoj estos pretaj kaj la entreprenoj estos pretaj kaj la malsanulejoj estos pretaj, kaj nia bonega sektoro de nutraĵoj kaj agrikulturo estos preta por vendadi pli da varoj ne nur ĉi-lande, sed ĉie tra la mondo.

Ne forgesu, ke en kazo de seninterkonsenta eliro ni havos ekstran lubrikaĵon de 39 miliardojn (39 billion) da pundoj. Egale, kian interkonsenton ni faros, ni preparos ĉi-aŭtune ekonomian pakon por plivigligi la britan negocadon kaj fortigi la gvidan rolon de la lando kiel ĉefa celo en tiu kontinento por transmaraj investoj.

Al tiuj, kiuj daŭrigas profeti katastrofon, mi diras: Jes, estos malfacilaĵoj, kvankam mi kredas, ke pro niaj energio kaj laboremo ili estos malpli seriozaj ol iuj pretendas. Se estas unu afero, kiu malfortigis la konfidon de la entreprenoj en la lastaj tri jaroj, tiam tio ne estas la decidoj faritaj de ni, sed nia rifuzo fari decidojn.

Al tiuj, kiuj diras, ke ni tamen ne estas pretaj, mi diras: Ne subtaksu tiun landon. Ne subtaksu niajn povon de organizado kaj findecidemon, ĉar ni konas la grandegajn fortojn de nia ekonomio en la vivosciencoj (aŭ biologiaj sciencoj – ML), en tekniko, en la akademia ĉirkaŭaĵo, en muziko, en la artoj kaj kulturo, en financaj servoj.

Ĉi tie en Britio ni kiel unuaj en la mondo uzas gen-terapion por trakti la plej oftan formon de blindeco.

Estas ĉi tie en Britio, ke ni estas gvidantaj en la mondo pri bateri-teknologio helponta malpliigi la eligon de CO2, batali kontraŭ la ŝanĝo de la klimato kaj fari verdajn laborlokojn por la sekva generacio.

Prepariĝante por la estonteco post la Brexit, ni ne rigardu al la riskoj, sed al la oportunoj troviĝantaj antaŭ ni. Do ni establu dogan-liberajn havenojn, kiuj progresigos la ekonomian kreskadon kaj la kreadon de miloj da alt-kvalifikaj laborlokoj en postlasitaj regioj. Do ni komencu liberigi la eksterordinaran biosciencan sektoron de reguloj kontraŭ la aplikado de gentekniko. Ni evoluu plantojn, kiuj rezistas kontraŭ malsanigaj mikroboj kaj nutros la mondon.

Ni havu niajn proprajn satelitajn sistemojn de pozici-navigado kaj tempomezurado kaj de terobservado – britajn altvalorajn produktojn orbitantajn en kosmo kun ĉiuj tiuj longtempaj strategiaj kaj komercaj bonfaroj por ĉi tiu lando.

Ni ŝanĝu la reglamentojn pri impostoj por stimuli investadon en kapitalo kaj esplorado. Kaj ni pliigu la bonfarton de la bestoj, kiu ĉiam estis proksime al la koro de la britoj. Kaj jes, ni nun ekfaru liber-komercajn kontraktojn, ĉar libera komercado pli ol ĉio alia helpis liberigi miliardojn da homoj el povreco.

Ĉi ĉion kaj eĉ pli ni povos fari nun kaj nur nun je ĉi tiu eksterordinara momento de nia historio. Post tri jaroj de senkaŭzaj memduboj estas tempo por ŝanĝi la sondiskon por repreni nian naturan kaj historian rolon kiel entreprenema, antaŭenvidanta kaj vere tutmonda Britio malavara laŭ temperamento kaj engaĝita en la mondo.

En la lastaj jarcentoj neniu sukcese betis kontraŭ la kuraĝo, strebado kaj ambicio de ĉi tiu lando. Oni malsukcesos ankaŭ ĉi-foje. Ni en ĉi tiu registaro laboros per ĉia forto por doni al ĉi tiu lando la gvidadon, kiun ĝi meritas. Kaj tiu laboro komenciĝas nun.

Mi tre dankas vin.

Fonto: https://www.gov.uk/government/speeches/boris-johnsons-first-speech-as-prime-minister-24-july-2019