Samstag, 3. August 2013

Mia nova smartfono: Vindozfono 8 anstataŭ androido

Post dek ok monatoj mi devis havigi al mi novan smartfonon. Mia ĝisnuna Huawei ne plu estis uzebla. La kaŭzoj:
  • La sendrata komputilreta konekto estas tro malforta.
  • La fiksado de la satelitoj de la tuttera pozicitrova sistemo (GPS) daŭras longe kaj tute ne funkcias sub malfacilaj kondiĉoj en urbo.
  • La manko de mem-enfokusiga kamerao pruviĝis grava por la legado de strikodoj kaj QR-kodoj.

Ankaŭ la androida mastruma sistemo de Google montris malfortaĵojn. Mia smartfono havis la version 2.3, kio estas sufiĉe aktuala fine de 2011. Nun, meze de 2013, la versioj 4.x estas aktualaj. Guglo alŝutis diversajn kompletigojn kaj aktualigojn al mia aparato, kiuj foruzis grandan parton de la interna memorilo. Mi devis viŝi plurajn el miaj aplikaĵetoj, tamen la smartfono agas kaj reagas tre malrapide.

Do mi devis anstataŭigi la smartfonon. Mia favorataĵoj: Samsung Galaxy SIII, Sony Xperia J (ambaŭ funkcias per androido 4), Nokia Lumia 520. Mi decidiĝis por Lumia 520, kiu estas la plej malmultekosta el la tri. La decidon por la vindozfona aparato subtenis mia nova komputilo, kiu laboras per Vindozo 8. Do mi konis la »vivantajn kahelojn« de Microsoft kaj ties uzadon.

 (porgazetara foto de Nokia)


Post kvar semajnoj mi estas kontenta pro mia decido. Male al androido vindozfono ne permesas enrigardon en ĉiujn partojn, dosierujojn kaj dosierojn. Ĝi estas pli fermita ol androido, kie oni povas adapti, modifi kaj ŝanĝi preskaŭ ĉion ajn. Ligante la komputilon al la smartfono, mi atingas ĝuste kaj nur la dosierujojn de la mikro-sd-karto. Neniu manipulado estas ebla. Evidente la mastruma sistemo kaj / aŭ la aplikaĵetoj mem zorgas ekzemple pri la viŝado de portempaj dosieroj. La kvalito de la enkorpigita retumilo, la programoj kaj mapoj de la tuttera pozicitrova sistemo, la kamerao kaj kelkaj aliaj partoj kaj aplikaĵetoj bone plenumas siajn taskojn. 
Por esti sincera mi devas diri, ke la androida smartfono Sony Xperia J, kiun posedas mia filino, estas same bona kiel mia Lumia. La reagoj je tuŝoj, la rapideco, per kiu startas aplikaĵetoj, la telefono (jes, oni povas telefoni per tiuj aparatoj) kaj la aliaj instalaĵoj estas pli malpli egalaj al mia smartfono.

Kunmetaĵoj:
aktual·ig·o | al·ŝut·i | anstataŭ·ig·i | aplik·aĵ·et·o | decid·iĝ·i | dosier·uj·o | en·fokus·ig·a | en·korp·ig·it·a | en·rigard·o | favor·at·aĵ·o | ferm·it·a | fiks·ad·o | fil·in·o | for·uz·i | ĝis·nun·a | hav·ig·i | instal·aĵ·o | komplet·ig·o | komput·il·o | komput·il·ret·a | leg·ad·o | lig·ant·e | mal·facil·a | mal·fort·a | mal·fort·aĵ·o | mal·mult·e·kost·a | mal·pli | mal·rapid·a | manipul·ad·o | mastr·um·a | memor·il·o | plen·um·i | por·gazet·ar·a | por·temp·a | pozici·trov·a | pruv·iĝ·i | rapid·ec·o | re·ag·o | ret·um·il·o | sen·drat·a | stri·kod·o | sub·ten·i | tut·ter·a | uz·ad·o | viŝ·ad·o | viv·ant·a