Sonntag, 29. April 2018

Asisto por aŭtoroj (4)

(Daŭrigo kaj fino)

La libropriskribo

La libropriskribo (blurb) estas la dorsflanka teksto de libro aŭ la koncerna priskribo ĉe Amazon. Oni povas bone evoluigi ĝin el la premiso.

  • Kiu estas la ĉefa persono?
  • Kion li volas?
  • Kio malhelpas lin?
  • Kio okazos, se li ne sukcesos? Kio estas la defio?

Ĝenro

Ne miksu ĝenrojn. Krimromano estas krimromano, romantikaĵo estas romantikaĵo, scienc-fikcio estas scienc-fikcio. Leganto kutime atendas krim- aŭ am- aŭ porjunulan romanon. Ekzistas pliaj ĝenroj preskaŭ nekonataj inter esperantistoj: junaj adoltoj / plenkreskuloj (young adult, ĵus plenkreskintaj personoj), urbanaj adoltoj (urban adult, (junaj) plenkreskintoj en urbo), samseksemuloj, duseksuloj, transseksuloj (LGBT, LBGT, Lesbian, Gay, Bisexual und Transgender) kaj multaj aliaj. Se vi volas verki romanon en du ĝenroj, tiam vi devas esti tre bona aŭtoro. Prefere ne faru tion.

Ekzemplo: Urboromano estas The Casual Vacancy de J. K. Rowling.

Ideoj

  • Pluraj personoj ĉasas la saman objekton.
  • La heroo ne volas enmiksiĝi, sed estas devigata de alia persono aŭ la cirkonstancoj.
  • Priskribu streĉan okazaĵon post po kvar paĝoj.
  • Komencu per enigmo. Ju pli da ĝi estas malkovrita, des pli granda ĝi estiĝas.

Konsiloj

  • Se afero iras, lasu ĝin iri!
  • Neniam finu libron per la vorto »Fino«.
  • Neniam substreku vortojn aŭ tekstopartojn. Ĉu vi iam vidis substrekadon en gazeto?.
  • Ne ŝanĝu la tiparon aŭ la tipar-grandecon en la teksto.
  • La maksimuma amplekso de alineo estu 250 vortoj (do iom malpli ol kindlo-paĝo). Pli longaj alineoj enuigas la leganton.
  • Verku ĉiutage! Eĉ se vi skribas nur kvin vortojn, tiam vi kutimiĝas, ke vi sidiĝas je difinita tempo kaj trejnas vian menson eniri la kreivan modon, per kiu vi verkos la libron.
  • Mi ĉiutage notas la progreson de la laboro kiel entuton da vorton de la libro. Tio motivas min.

Literaturo

Weiland, K. M.: Structuring Your Novel: Essential Keys for Writing an Outstanding Story (Helping Writers Become Authors Book 3) (English Edition) kaj aliaj libroj de la aŭtoro.


Postfina noto. Vi vidas, ke mi devis traduki multajn fakajn esprimojn, por kiuj apenaŭ ekzistas germana traduko, des malpli Esperant-lingva. Tial mi jen kaj jen aldonis en krampoj la anglajn nociojn.

Post-postfina noto: Estante verkisto, vi devas scipovi Esperanton en elstara grado kaj scii, kiam oni faras novan alineon kaj metas komojn kaj citilojn. Tio estas gramatikaj fundamentaĵoj, kiujn multaj verkistoj tamen ne scipovas. Lernu la lingvon, antaŭ ol vi verkas!

Knal Majsner