Samstag, 2. März 2019

La diĝita nomado (digital nomad)

La mondo ŝanĝiĝas. Unu el tiuj ŝanĝoj estas la eniro de komputeroj en ĉiujn sferojn de la vivo. Ili ŝanĝis la laborejan ĉirkaŭaĵon kaj iom post iom enpenetris en la privatan, familian kaj socian sferojn.

Estiĝis diĝita vivmaniero. Multajn ĉiutagajn aferojn oni plenumas per komputero kaj sen papero.


La diĝita vivo estas sufiĉe simpla kaj facila por iuj el ni, sed por aliaj 
ĝi estas plago. Mi estas iaspeca diĝita civitano, kiu preferas plenumi ĉiutagajn taskojn per interreto. Mi ne iras al banko aŭ bankomato, ĉar konteltiroj alvenas en elektronika poŝtfako, kaj pagas senkontakte per kreditkarto. Raportojn pri en- kaj elspezoj al la impostejo mi anoncas per retumilo. Mia san-asekura asocio (En Germanio ni havas pli ol cent san-asekurajn asociojn, al kiuj ni pagas monate parton de la salajro, kaj kiuj pagas elspezojn por kuracistoj, restado en malsanulejo kaj medikamentojn.) havas elektronikan poŝtfakon, tra kiu ni komunikadas.

Mi povus sendigi miajn paperajn poŝtaĵojn al firmao, kiu ilin malfermas, skanas kaj disponigas al mi kiel datum-dosierojn, kaj simile mi povus sendi sendendajn leterojn kiel PDF-dosierojn al alia firmao, kiu presas kaj enpoŝtigas ilin. Mi povas transloĝiĝi sen komuniki al deko da institucioj mian novan adreson. Tamen certaj ŝtataj institucioj (la oficejo pri financoj kaj impostoj) uzas nur mian rezidejan adreson.


Aliaj homoj estas pli konsekvencaj. Speco de »modernaj« aŭ »novaj« mondcivitanoj estas la diĝita nomado = digital nomad, kelkfoje ankaŭ urbo-nomado = urban nomad.


Diĝitaj nomadoj kutime laboras vojaĝante, ili estas sol-entreprenistoj aŭ memstaraj negocistoj. Nepra kondiĉo por ilia negocado estas interreta aliro, ĉar ili perlaboras monon kiel blogistoj, artistoj, aŭtoroj, grafikistoj, fotografoj, per mastrumado de retpaĝejoj, per vendado de diĝitaj varoj en interreto aŭ per varbado.


Tial ili ne bezonas pordaŭran rezidejon, sed mallongtempe loĝas dum kelkaj semajnoj aŭ monatoj jen en unu lando aŭ urbo, jen en alia.


Iliaj ĉiutagaj laboriloj estas smartfonoj, komputeroj kaj sendrata retaliro. Ilia sendependeco finiĝas tie, kie finiĝas konstanta kaj fidinda aliro al interreto.


Se oni legas ĉi-temajn blogojn kaj raportojn en interreton (mi ne fidas ilin), tiam diĝitaj nomadoj laboras sidante en kafejo – aŭ almenaŭ ili laborus tie. Mi ne kredas, ke vere kreema laboro estas realigebla en tiuj ĉirkaŭejoj.


Diĝitaj nomadoj povas sidi en kunlaborantejo (coworking space =samloka laborado laŭ vikipedio, kunhavigita, por-okaza kontoro, kontorspaco), kie oni kuniĝas kun (ofte samprofesiaj, sed divers-firmaaj) kolegoj por pli malpli komuna laboro.


La vivo de diĝitaj nomadoj estas kelkfoja temo en gazetoj kaj en televido kaj ofte temo de blogeroj de la nomadoj mem – do memspegulado. Multaj tiaj blogoj estas plenaj de varbado, per kiu la diĝitaj nomadoj provas vivteni sin.


Al mi ŝajnas, ke multaj raportoj konsistas ĉefe el deziroj, imagoj kaj mesogoj.


Se diĝita nomado volas vivi aŭ vivas en kadro de leĝoj, tiam li bezonas permesilon pri negocado. Ne tro gravas, el kiu lando tiu permesilo estas, sed sen tiu li estas eksterleĝa laboristo. Same li devas pagi impostojn kaj – sekve – li devas havi rezidejan fikspunkton. Tiu estas la lando, kiu donis al li la labor- aŭ negoc-permesilon kaj al kiu li pagas impostojn. Kaj, ni ne forgesu tion, tiu estas la lando, kiu donas al li medicinan prizorgadon, eble pension kaj, se li estas plenrajta civitano, juran protekton. Junaj diĝitaj nomadoj ofte ne pensas pri maljuneco kaj malsanoj.


La vivadon kaj laboradon ekster la limoj de tradicio kaj konvencioj ili rigardas kiel liberecon. Mi pensas, ke ili pagas altan prezon por sia kompreno pri libereco. Financa necerteco nun kaj en maljuneco estas nur unu risko. Alia estas la manko de familio, kolegoj kaj geamikoj. Tiujn ili ja havas nur portempe kaj laŭloke.


La solentreprenista laborado ne havas nur avantaĝojn. Homo, kiu en sia tuta vivo neniam apartenis al firmao aŭ teamo, ne sentas mankon. Sed mi mem spertis, kiom amikoj, kunlaborantoj kaj familianoj kompletigas kaj ĝojigas la vivon. Mi ĝuis la komunan ĉiuvendredan kaftrinkadon kaj familiaran babiladon en la firmaa taĉmento. Ideoj por kreema, kreiva laboro estiĝis kaj estiĝas en mia kapo ne nur (fakte neniam) dum rigardado de malleviĝo de suno ĉe maro, sed ĉefe kaj plej ofte en interparoloj kaj disputoj.


Kaj jen – kiu kunlaboras en firmao nur el distanco, kiu estas videbla per smartfono aŭ skajpo nur je antaŭfiksitaj tempoj, kiu ne konas personajn trajtojn, scias nenion pri familio, malsanoj, aĉeto de nova domo aŭ eĉ nur de nova libro, kiu ne havas odoron – tiu estas nur duona kolego.


Por iuj diĝitaj nomadoj tiu vivo ne estas speco de alternativa laborado, sed de alternativa ekzistado. Ili ne volas sidi ok horojn tage, kvin tagojn semajne en kontoro kaj plenumi ordonitajn laborojn, sed realigi sin mem. Ili pensas, ke monotona ĉiutageco estas io malbona, fia, abomeninda, sed preferas decidi pri si mem kaj opinias, ke ili estas vere sendependaj. Ili ne volas stari ĉe muntoĉeno kaj kunŝraŭbi aŭtomobilojn.


Bone, se ili tiel povas perlabori sian vivon, ili faru tion, sed ili ankaŭ estu konsciaj, ke ilia tia vivo eblas nur ĉar ekzistas la aliaj, kiuj sidas en kontoro aŭ staras ĉe muntoĉeno, kaj ili ne havas la rajton malestimi homojn kun aliaj vivomanieroj kaj -celoj.