Samstag, 16. März 2013

La releviĝo de la legado


Antaŭ preskaŭ 20 jaroj mi estis en malsanulejo dum pluraj semajnoj, la semajnoj adiciiĝis al monatoj. Tio estis la tempo, kiam mi ĝojis, ke mi havis kompleton da »Sherlock Holmes«-libroj kaj milpaĝan eldonon de »La mastro de la ringoj« (la dika ruĝa libro sur la bildo). Estis kelkaj kilogramoj da libroj, kiujn mi portis unue al malsanulejo kaj poste reen hejmen. 

Antaŭ eble unu jaro unu el miaj amikoj antaŭvidis kelksemajnan restadon en malsanulejo. Lia edzino petis min, ke mi konsilu al ŝi aĉeti elektronikan legilon. Jes, mia amiko ne plu devis porti kilogramon da libroj. Ĉar mi kolektas e-librojn ekde ĉirkaŭ dek jaroj, mi povis ŝuti grandan nombron da libroj al la nova legilo.

Sekva sceno. Veturante per pramo de la ĉeftero al nia insulo, mia filino renkontis negociston, kiun ni ambaŭ konas. Li legis per sia iPad. Ŝi rakontis tion al mi, kaj poste mi interparolis kun li. Ne, li ne bezonis miajn librojn, ĉar lia librostoko jam estis pli granda ol mia. Alifoje kolego de mia edzino demandis min pri libroj, ĉar li aĉetis pletkomputilon kiel kristnaskan donacon por sia edzino. 

Ekde kvar semajnoj mi posedas kindlon kaj mi devas konfesi, ke neniam antaŭe mi legis tiom multe. Blogo ĉiumatene informas min pri senpagaj ofertoj de Amazon, krom tio mi vizitas la retejon www.beam-ebooks.de por elŝuti librojn de nekonataj aŭtoroj. Ofte mi digestas nur unu aŭ du paĝojn kaj tiam konstatas, ke la stilo aŭ la aŭtoraj kapabloj ne kontentigas min. Tamen mi volonte uzas tiun eblecon konatiĝi kun novaj aŭtoroj.

Do la diskutoj, kiuj ekde jaroj okazas almenaŭ en la germana gazetaro, ĉu la komputiloj neniigas la legadon, kaj ĉu elektronikaj legiloj kaj sonlibroj ekstermas paperajn librojn, fine estas sensencaj kaj senfundamentaj. Mi konstatas la malon. Oni parolas ne nur pri elektronikaj libroj kaj legiloj, ne, la homoj parolas ankaŭ pri libroj kaj legado entute. Estas ne nur la legantoj de e-libroj, sed ankaŭ la legantoj de paperaj libroj, kiuj partoprenas diskutadojn kaj malkaŝas siajn favoratajn aŭtorojn. La elektroniko efikis releviĝon kaj regraviĝon de la legado. La homoj volas legi, kaj ili volas librojn. Egale, ĉu paperajn aŭ elektronikajn. 

Kunmetaĵo:
adici·iĝ·i | ali·kaz·e | antaŭ·e | antaŭ·vid·i | ĉef·ter·o | ĉiu·maten·e | diskut·ad·o | ebl·ec·o | edz·in·o | ek·de | el·don·o | el·ŝut·i | en·tut·e | favor·at·a | fi·babil·ad·o | fil·in·o | gazet·ar·o | hejm·e·n | inter·parol·i | kelk·semajn·a | kilo·gram·o | komput·il·o | kon·at·iĝ·i | kontent·ig·i | krist·nask·o | mal·kaŝ·i | mal·san·ul·ej·o | mil·paĝ·a | negoc·ist·o | ne·kon·at·a | neni·ig·i | leg·ad·o | leg·ant·o | leg·il·o | libr·o·stok·o | plet·komput·il·o | post·e | pruv·it·a | re·e·n | re·grav·iĝ·o | re·lev·iĝ·o | rest·ad·o | ret·ej·o | sen·fundament·a | sen·pag·a | sen·senc·a | son·libr·o | unu·e | vetur·ant·e