La generado de elektro el rikoltado de vento estas ĉiutaga temo. Iuj ŝajnigas, ke la generado kaj konservado de elektro kaj la aplikado ekzemple por aŭtomobiloj estas tute nova teknologio. Tute male. La tekniko de elektraj surstrataj veturiloj (1881, Trouvé) estas pli aĝa ol tiu de veturiloj kun brulmotoroj pelataj per benzino (1886, Benz) aŭ per dizeloleo (post 1893, Diesel).
Vidu ankaŭ: https://esperanto-sh.blogspot.com/2019/09/la-elektra-automobilo.html
Mi deflankiĝas de mia temo. Hodiaŭ mi skribas pri la generado de elektro el vento. Hazarde mi trovis artikolon en malnova junulara scienc-teknika revuo de Germana Demokratia Respubliko »technikus« pri perventaj elektrocentraloj. Jen la modifita kaj tre koncizigita teksto devenanta el 1982, kiu priskibas problemojn kaj solvojn, kiuj estas tre konataj al mi.
Ĉar vento estas sufiĉe ŝanĝiĝema, oni devas trovi eblojn de konservado de la rikoltata elektro. Multaj esploroj celas solvi ĉi tiun problemon.
Ekzemple la troan energion haveblan dum fortaj ventoj oni povus uzi por kunpremi aeron (Akvo ne estas kunpremebla! - ML), kiu poste funkciigus turbinojn kaj generatorojn kaj generus elektron, kiam la vento estas trankvila aŭ la aermovado estas malforta. Ankaŭ estus eble uzi la troon por funkciigi grandajn inerci-radojn kaj tiel konservi iomon da energio.
Krome oni povus konekti elektrolizan instalaĵon, kiu malkombinas akvon en oksigenon kaj hidrogenon. Bruligante la hidrogenon, oni produktas vaporon, kiun oni uzas por generi energion, kiam ne estas vento. Kombinado de tiu proceduro kun suna energio ankaŭ estas esplorata. Se ĉi tiuj kaj multaj aliaj problemoj estos solvitaj en la antaŭvidebla estonteco (intertempe pasis pli ol kvardek jaroj - ML), estus eble kovri ĉirkaŭ kvin procentojn de la elektraenergiaj bezonoj en vento-favorataj landoj el ĉi tiu fonto.
Verkita laŭ: Kurze, Gottfried: Vom Winde gedreht. En: technikus 1982, n-ro 7, pĝ. 17-19. Traduko per helpo de Google Translator.
Bildo: Google Gemini
Keine Kommentare:
Kommentar veröffentlichen
Hinweis: Nur ein Mitglied dieses Blogs kann Kommentare posten.