Montag, 26. März 2012

Vizito al la insulo Föhr (Feb. 2012)


Vendrede, je la 23a de Februaro, sur nia malgranda insulo regis bela vetero. Tia, kian oni priskribas en lernolibroj kaj turismaj informiloj: Suno brilas, venteto blovetas, maro bruetas. Tio estis bona signalo por la sabato, je kiu mi volis veturi al la najbara insulo Föhr por renkonti amikon.

Tiam mi staris sabate en la haveno kaj tremetis pro frosto. La temperaturo malkreskis ĝis iom super nulo grado, nebulo limigis la vidon. La pramon, kiu staris aŭ iris eble ducent metrojn antaŭ la haveno, mi ne povis vidi. Ties pozicio estis videbla per la ŝipa itiner-montrilo (vessel tracker) de la retejo de la prama entrepreno, kiun mi vidigis sur mia smartfono. Fine laŭtparolila informo: La pramo veturos je la deka horo. Duonhora malfruo.

Post malgranda aventuro, pri kiu mi ne volas raporti ĉi tie, mi atingis la havenon de Wyk sur Föhr kaj renkontis mian amikon, kiu bezonis helpon pri la tekstoprogramo WORD. Posttagmeze mi ekiris reen al la haveno. Jen mia amiko atentigis min pri cikonio: En ĝardeno apud la strato loĝas pluraj cikonioj! Mi neniel pensus vidi cikoniojn en Februaro sur nordfrisa insulo! Ĉar oni manĝigas ilin, iuj restas eĉ dum la tuta vintro en tiu hejmo.



Alvenas la pramo, kiu reportos min al Amrum.



Nun, posttagmeze, la vetero denove malboniĝis. Tamen tiu grizeta, nebuleca vido ravas la rigardanton:



Alveno.

Hodiaŭ estas dimanĉo. Suno brilas, venteto blovetas, maro bruetas.



Kunmetaĵoj:

al·ven·i | atent·ig·i | blov·et·i | bru·et·i | de·nov·e | du·cent | du·on·hor·o | ek·ir·i | griz·et·a | inform·il·o | laŭt·parol·il·o | lern·o·libr·o | lim·ig·i | mal·bon·iĝ·i | mal·fru·o | mal·grand·a | mal·kresk·i | manĝ·ig·i | montr·il·o | nebul·ec·a | nord·fris·a | pri·skrib·i | post·tag·mez·e | re·e·n | re·port·i | ret·ej·o | rigard·ant·o | tekst·o·program·o | trem·et·i | vent·et·o | vid·ebl·a | vid·ig·i