Montag, 12. März 2012

La ekspoziejo »naturrum Hornborgasjön«

Ta-taa! Mia sveda amiko Karl-Gustav el Skövde havas la honoron publikigi la unua gast-artikolon por mia blogo. 

Pasintjare (2011) mi vizitis la ekspoziejon »naturrum« ĉe la orienta bordo de la lago »Hornborgasjön« ne for de la urbo Falköping. (Vidu la guglo-mapon.)


La Vizitanto-Centro »naturrum Hornborgasjön« estis konstruita en 1986 kunlige kun la restaŭrado de la lago, al proksimume la samaj kondiĉoj kiel antaŭ la drenado de la lago. Troviĝas 29 vizitanto-centroj en Svedujo, ĉiuj bele lokitaj apud naciaj parkoj aŭ natur-rezervejoj. En la vizitanto-centroj oni proponas al la vizitanto partopreni en diversaj aranĝoj por akiri pli profundan konon pri la bestoj, flaŭro, geologio kaj kultura historio, kiu formis la regionon.


La personaro ĉe »naturrum« ĉiam pretas informi vin pri la aktualaj programoj. La samaj informoj estas legeblaj en montrofenestro ĉe la enirejo.


Ekspozicio pri la lago Hornborgasjön

En la Vizitanto-Centro »Hornborgasjön« oni trovos ekspozicion pri la lago. Oni rajtas senkoste utiligi la fiksajn lornojn kaj spekti filmojn pri la lago. La filmo prezentas la faŭnon ĉirkaŭ kaj en la lago. Tiu, kiu volas esplori la ĉirkaŭaĵon, povas sekvi preparitajn vojetojn, pri kiuj troviĝas informofolioj en la akceptejo kaj sur informo-tabuloj je la komenco de la padoj. 


Pri la agadoj kaj programoj ĉe »naturum Hornborgasjön« respondecas la Gubernia Estraro de Västra Götaland kun subvencia financado de la Naturprotektanta Aŭtoritato de Svedio. 

La birdo de la monato (Månadens fågel)

Dum tiu vizito ni observis ĉasantan fiŝaglon, kiu iam kaj tiam haltigis sian flugon kaj komencis ŝvebflugi super la akvo. Bedaŭrinde ĝi ne faris plonĝon en la akvon. Tamen, sur afiŝo estis eble legi informojn pri la fiŝaglo.

Fiŝaglo (Pandion haliaetus)
Fiŝaglo estas migranta fiŝkaptanta birdo, kiu flugas longajn distancojn. La fiŝaglo estas trovata ĉe la sveda marbordo kaj ĉe lagoj ekde marto / aprilo ĝis septembro. Ĝi pasigas la vintron en Afriko. La ino demetas ĝis tri ovoj. La ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj. Dum la unua monato la ino restas kun la idoj en la nesto, dum la vira fiŝaglo kaptas fiŝojn. Dum la ĉasado la fiŝaglo ofte ŝvebflugas en la aero, kiam ĝi esplorrigardas por trovi predon. Kiam ĝi trovas fiŝon, ĝi plonĝas je kruta angulo en la akvon kaj prenas sian predon per siaj ungegoj.


Ĉu vi scias? 
  • ke, la plej maljuna fiŝaglo, pri kiu oni scias, havis 26 jarojn.
  • ke en Svedujo la fiŝaglo estas leĝe protektita ekde 1920. 
  • ke, la fiŝaglo estas simbolo por la graflando Södermanland.
  • ke laŭ folkloro sur iuj insuloj en la Pacifiko oni asertas, ke estis la fiŝaglo, kiu ekis la unuan fajron kaj kune kun sturnoj alportis ĝin al la tero.

La dancado de la gruoj

Estis ege bela vetero, kaj ni faris ekskurson al belvedera observejo iom for de la Vizito-Centro. Sur la tegmento de tiu konstruaĵo troviĝas vento-sekvanta figuro en la formo de gruo. Printempe la lago estas vizitata de miloj da gruoj, Ili kutime faras paŭzon en sia migrado ĉe la suda parto de la lago. Pasintjare, la 6an de aprilo, oni kalkulis 15.400 gruojn. La birdoj faras bruegon per sia trumpetado dum sia pariga dancado. La vizito al la lago estis ege agrabla travivaĵo. Mi sincere rekomendas viziton al tiu loko je iu ajn tempo dum la jaro. Oni ĉiam spertas ion novan je la vizitoj. 


KaGu, Skövde


Kunmetaĵoj:
ag·ad·o | akcept·ej·o | al·port·i | bedaŭr·ind·e | bru·eg·o | ĉas·ad·o | ĉas·ant·a | ĉirkaŭ·aĵ·o |danc·ad·o | de·met·i | dren·ad·o | ek·de | ek·i ekspozici·ej·o | en·ir·ej·o | esplor·rigard·i | estr·ar·o | financ·ad·o | fiŝ·agl·o | fiŝ·kapt·ant·a | gast·artikol·o | ge·patr·oj |graf·land·o | halt·ig·i | inform·foli·o | konstru·aĵ·o | konstru·it·a | kov·at·a | kun·e | kun·lig·e | leg·ebl·a | lok·it·a | mal·jun·a | mar·bord·o | migr·ad·o | migr·ant·a | montr·o·fenestr·o | natur·protekt·ant·a | observ·ej·o | par·ig·a | pas·ig·i | pas·int·jar·e | person·ar·o | prepar·it·a | protekt·it·a | publik·ig·i | respond·ec·i | restaŭr·ad·o | rezerv·ej·o | sekv·ant·a | sen·kost·e | ŝveb·flug·i | tra·viv·aĵ·o | trov·at·a | trov·iĝ·i | trumpet·ad·o | unu·a | ung·eg·o | util·ig·i | vizit·ant·o | vizit·at·a | voj·et·o