Montag, 5. März 2012

Miaj plej ŝatataj androidaj aplikaĵetoj


Androidaj smartfonoj estas liverataj kun kelkaj interesaj kaj utilaj programoj. Sed, kompreneble, tiuj ne sufiĉas por la bezonoj de la plej multaj personoj, aŭ oni deziras programojn, kiuj pli bone akordas al la personaj sento kaj kutimoj.

Mia ĉefa aplikaĵeto estas »MessagEase« (http://www.exideas.com). Ĝi anstataŭas la originan klavaron, kiu estas tro malgranda por miaj vere ne gigantaj fingroj. Ĉe »MessagEase« nur la plej oftaj literoj ricevis propran klavon, la aliaj literoj estas tajpataj per glit-tuŝo de unu litero al alia. Sur la germana klavaro mi havas ekzemple la literon »d« en la mezo de la klavaro, kaj »r«-on dekstre apud ĝi. Tiujn mi povas simple prem-tuŝi. Por tajpi »m«-on, mi glit-tuŝas de »r« maldekstren al »d«. Glit-tuŝo de »d« al »r« kreas la literon »b«. Speciala klavo ŝaltas de tajpado de literoj al tajpado de ciferoj, specialaj glit-tuŝoj vidigas specialajn signojn aŭ ŝaltas al tajpado de majusklaj literoj. Per »Messagease« mi tajpas ne pli rapide, sed pli senerare.

La bildon afable disponigis al mi exideas.com.
Ekde kelkaj jaroj mi serĉas programon, per kiu mi povas administri ĉiutagajn aŭ iam-tiamajn taskojn kaj farendaĵojn. Por androido mi fine trovis aplikaĵeton, kiu almenaŭ ekde pluraj tagoj memorigas min pri taskoj kaj datoj: »Tasks To Do« (www.refined-apps.com). Simpla, sed efika. 

»Whatsapp« (www.whatsapp.com) estas vere fama tujmesaĝilo, kiun uzas preskaŭ ĉiu el miaj konatoj, kiu havas androidan smartfonon. Se ekzistas havendaĵo por androido, tiam ĝi estas Whatsapp. Mi povas sendi ne nur mesaĝojn, sed same bildojn, dosierojn kaj eĉ la propran pozicion trovitan de »Guglaj Mapoj«. Ĝi funkcias per telefonnumeroj, tial oni ne devas havigi al si plian salut- aŭ kaŝnomon. Whatsapp traserĉas la kontaktaron de la smartfonon kaj komparas la tieajn telefonnumerojn kun tiuj de siaj uzantoj. Mi povas tuj vidi, kiu el miaj kontaktuloj aliĝis al Whatsapp, kaj sendi al tiu mesaĝon.

Ankoraŭ ne ekzistas vere bonaj kalendaraj aplikaĵoj por androido. En diversaj forumoj estas raportataj, ke la forumanoj atendas programojn, kiuj havas la nivelon de tiuj por Palm OS, kaj mi konsentas. Sur mia cifereca asistilo »Palm Treo« mi uzis »iambus Agenda«, kaj tiu estis bonega kaj ĝis hodiaŭ supera al ĉiuj androidaj programoj. Tamen, mi bezonis iun aplikaĵeton, kiu estas pli bona ol la gugla, kaj tiu estas »Business Calendar« (http://www.appgenix-software.com). Ĝi tre bone interlaboras kun la reta kalendaro de guglo.

Malpli grava aplikaĵeto estas »GPS Test« (http://www.facebook.com/GpsTest), kiu ne estas precipe havenda, sed agrabla ludilo por konstati, kiom da satelitoj de la tuttera pozicitrova sistemo GPS estas uzeblaj por detemini la pozicion, aŭ por vidi, kie sur Tero mi aktuale troviĝas. 

»Cool Reader« (http://sourceforge.net/projects/crengine) estas mia programo por legi elektronikajn librojn. 

Bona ilo por ŝpari elektran povon estas »Timeriffic« (http://rdrrlabs.com). Per ĝi mi malŝatas por la nokto la aliron al mia hejma sendrata komputila reto kaj la poŝ-telefonan konekton.

Tiuj ne estas ĉiuj aplikaĵetoj, kiuj mi elŝutis el la androida merkato de guglo, sed tiuj, kiuj estas plej gravaj kaj ĉiutage uzataj. Iuj estas haveblaj ankaŭ por aliaj smartfonaj sistemoj kiel tiuj de Nokia, BlackBerry kaj iPhone. Ĉiuj aplikaĵetoj estas haveblaj en la androida merkato de guglo (market.android.com).


Kunmetaĵoj:
al·iĝ·i | al·ir·o | aplik·aĵ·o | aplik·aĵ·et·o | asist·il·o | bon·eg·a | cifer·ec·a | ĉiu·tag·a | ek·de | el·ŝut·i | far·end·aĵ·o | forum·an·o | hav·ebl·a | hav·end·a | hav·end·aĵ·o | hav·ig·i | inter·labor·i | kaŝ·nom·o | klav·ar·o | kompren·ebl·e | komput·il·o | kon·at·o | kontakt·ar·o | kontakt·ul·o | liver·at·a | lud·il·o | mal·dekstr·a | mal·grand·a | mal·pli | mal·ŝat·i | memor·ig·i | pozici·trov·a | raport·at·a | salut·nom·o | sen·drat·a | sen·erar·e | ŝat·at·a | tajp·ad·o | tajp·at·a | telefon·numer·o | tra·serĉ·i | trov·iĝ·i | trov·it·a | tuj·mesaĝ·il·o | tut·ter·a | uz·ant·o | uz·at·a | vid·ig·i