Montag, 2. April 2012

La ventega alt-tajda ondo de 1962


La evangelia komunumo »St. Clements« de Amrum ĉiumonate okazigas diskutrondon por siaj membroj. Oni kunvenas en la renkontiĝejo de Ruĝa Kruco en la vilaĝo Nebel. Partoprenas ĉefe pliaĝaj loĝantoj de la insulaj vilaĝoj ĉe kafo, teo, kuko kaj pano kun fromaĝo.
Gastoj estas bonvenaj, kaj tial mi veturis tien pro invito de unu el la organizantinoj. Estis hazardo, ke ĉi-foje speciala gasto ĉeestis: Ŝipestro August Jakobs. Lia temo: La ventega alt-tajda ondo de 1962.
Ventegaj alt-tajdaj ondoj de tempo al tempo minacas la ĉemarajn bordojn. En la konscio de la germanoj la »Hamburga« alt-tajda ondo de 1962 postlasis profundajn impresojn. Je la 17a de Februaro 1962, do antaŭ kvindek jaroj, ventega alt-tajda ondo kaŭzis katastrofon, ĉar la tajdo estis eksterordinara. Pli ol 300 homoj mortis ĉefe en Hamburg, digoj rompis, domoj ruiniĝis.
Raportoj pri la okazaĵoj kutime temas pri Hamburg kaj la tieaj viktimoj. La alt-tajda ondo detruis same la vivobazon de la loĝantoj apud la rivero Elbe kaj la marbordaj regionoj de Malsupra Saksio kaj Ŝlesvig-Holstinio.
August, kiel oni kutime nomas lin, naskiĝis en 1920. Iom ŝerce kaj iom pike, ĉiam vigle la 92-jarulo rakontis el sia vivo. En 1920 lia patro aĉetis pastrodomon sur la insulo Langeness, ĉar li, August, »urĝe bezonis lokon por esti naskita«. Li faris la kutimajn petolaĵojn, pro kiuj lia patro ne povis puni lin, ĉar la patro faris la samajn en tiu aĝo. Fine August estiĝis ŝipestro. Dum la alt-tajda ondo li ŝipveturis inter la marinsuloj kun loĝteraĵoj, kiuj estas tipaj por la nordmara kaj nordfrisa insularoj. Li vidis »preternaĝi la kuirejan ŝrankon de sia onklino« kaj helpis savi la loĝantojn de la insuloj. Tamen la ondo mem ne estis la sola danĝero, ĉar ankaŭ post ĝi oni devis havigi al la insulanoj trinkeblan akvon kaj aliajn bezonaĵojn. El tuta Germanio alvenis helpo-donacoj, kiujn oni devis disdoni al la homoj en kunlaboro de la fajrobrigadoj, la kristanaj komunumoj, la maristoj kaj multaj aliaj.

Kunmetaĵoj:
92-jar·ul·o | al·ven·i | bezon·aĵ·o | bon·ven·a | ĉe·est·i | ĉe·mar·a | ĉiu·monat·e | dis·don·i | diskut·rond·o | ekster·ordinar·a | est·iĝ·i | fajr·o·brigad·o | hav·ig·i | insul·an·o | insul·ar·o | komun·um·o | kuir·ej·o | kun·labor·o | kvin·dek | loĝ·ant·o | loĝ·ter·aĵ·o | mal·supr·a | mar·bord·o | mar·insul·o | mar·ist·o | nask·iĝ·i | nask·it·a | nord·mar·a | nord·fris·a | okaz·aĵ·o | okaz·ig·i | onkl·in·o | organiz·ant·in·o | part·o·pren·i | pastr·o·dom·o | petol·aĵ·o | pli··a | post·las·i | preter·naĝ·i | renkont·iĝ·ej·o | ruin·iĝ·i | ŝip·estr·o | ŝip·vetur·i | tie·a | tra·viv·i | trink·ebl·a | vent·eg·o | viv·o·baz·o