Montag, 16. April 2012

Nova albordiĝa ponteto por la jaĥto-klubo de Amrum


La jaĥto-klubo de Amrum (AYC) fondiĝis je la 17a de Januaro 1972 kaj dum tiuj kvardek jaroj spegulis la entuziasmon de la insulanoj por la akvosporto. Pli ol 150 personoj estas membroj de la klubo. En 2012 speciala projekto realiĝis. Unu el la ĝisnunaj lignaj albordiĝaj pontoj, »Brücke 1«, estas anstataŭigita per betona konstruaĵo.



Malnova ligna ponteto



La malnova konstruaĵo estis forigata jam en la pasinta aŭtuno. Antaŭ la komenco de la boatvetura sezono la nova naĝanta albordiĝa ponto konstruiĝis. Speciala pramo alveturigis la ponton al la insulo. Post la muntado la klubanoj sternis la elektrajn kaj akvokondukajn instalaĵojn kaj fiksis akcesoraĵojn.

La nova albordiĝa ponto 120 metrojn longa



Oni jam alveturigis unuajn boatojn per traktoreto.



Nun por la membroj kaj gastoj de la klubo ekzistas alloga kaj komforta albordiĝejo. Kiu ne volas aŭ povas uzi ĝin, devas serĉi alimetodan albordiĝon:



Kunmetaĵoj:

akcesor·aĵ·o | akv·o·konduk·a | akv·o·sport·o | al·bord·iĝ·o | al·bord·iĝ·ej·o | ali·metod·a | al·log·a | al·vetur·ig·i | anstataŭ·ig·it·a | boat·vetur·a  | fond·iĝ·i | for·ig·at·a | ĝis·nun·a | instal·aĵ·o | insul·an·o | klub·an·o | konstru·aĵ·o | konstru·iĝ·i | kvar·dek | mal·nov·a | munt·ad·o | naĝ·ant·a | pas·int·a  | pont·et·o | real·iĝ·i | traktor·et·o