Posts mit dem Label interreto werden angezeigt. Alle Posts anzeigen
Posts mit dem Label interreto werden angezeigt. Alle Posts anzeigen

Samstag, 18. April 2026

AI kaj la vero

Amiko sendis al mi ligilojn de du Youtube-videoj, kiuj estis entute faritaj de AI: teksto, muziko, personoj (serĉu pri “Breaking Rust” kaj “Lolita Cercel”). Li aldonis rimarkojn:

La aspekto de Breaking Rust estas iomete tro polurita. La samo validas por Lolita Cercel. Sed ŝi estas prekaŭ nedistingebla de vera homa aktorino.

Kaj iam ni vidos tiajn AI-generitajn aktorojn sen rimarki ke ili ne estas homoj. Tio rilatas al iliaj voĉoj, aspektoj, kaj movoj. Ankaŭ la homoj en subtenaj roloj estos certe plibonigataj.

Estas kompreneble ke multaj homoj timas tian evoluon. Sed ekzistas ankaŭ multaj, kiuj ne zorgas. Oni rimarkas tion pro la alta valoro de klakoj, kiuj signifas aprobo. Kompreneble ni devas ankaŭ agnoski la atingojn de la kreintoj de tiaj prezentaĵoj. Por krei tian altkvalitan artan produkton ne sufiĉas simple premi butonon.

Kio okazas, se neniu atentigas nin, ke la filmo estis farita per AI? Kaj certe la evoluo daŭre progresas. Iam aperos humanoidaj robotoj kaj ne eĉ ne rimarkos ke ili ne estas homoj. Kio okazos tiam?

Prompto: Eine Person vor einem Computer erstellt eine AI-Person.
Bildo: https://www.craiyon.com.

Mi respondas el du vidpunktoj:

Unue:

Ĉu vi (do la legantoj) rememoras la muzik-duon “Milli Vanilli”? Ili tute ne povas kanti, sed nur movis sin al sonmuntaĵo (playback), sed la spektantoj ne sciis tion. Ni, la publiko, estis trompataj.

Ĉu vi rememoras generalon Grievous, kiun mortigis Obi-Wan Kenobi sur la planedo Utapau dum la interstelaj militoj (Star Wars)? Ni, la publiko, sciis, ke tiu ne estis generalo Grievous, ĉar li tiam vivis sur farm-bieno en Suda Ameriko. Tio ne estis trompo, ĉar ni ĉiuj konis la veron. (Aŭ simile, mi ne memoras …)

Ĉu vi rememoras la aferon pri la ĵurnalisto Claas Relotius, kiu falsis, pli ĝuste: inventis, multajn artikolojn por la revuo “Der Spiegel” kaj eĉ ricevis diversajn distingaĵojn por ili?

Fotoj jam delonge ne taŭgas kiel pruviloj antaŭ tribunalo, ĉar estas tro facile falsi ilin, forigi aŭ aldoni personon (Famaĵo: Stalin forigis Trotzki-on el foto).

Herodoton, la patron de la historiografio, iuj rigardas kiel "patron de la mensogoj" aŭ "patron de la falsado de historiografio".

En videoj sufiĉas verda tuko (green screen) por forigi fonon kaj anstataŭigi ĝin per alia foto aŭ video. Tion ni vidas ekzemple en episodo de la serio “Modern Family”. La jutubisto kaj aktoro Aramis Merlin foje sidis kun amikoj antaŭ restoracio en Los Angeles. Fine de la video li prezentis la realon: Ili sidis en studio ĉirkaŭ tablo, sed la restoracio en la fono kaj ĉiuj preterirantoj estis fonaj almuntaĵoj per verda tuko.

Ni estas ĉiutage ĉirkaŭataj kaj influataj de mensogoj, trukoj kaj falsaĵoj. Ni ne bezonas AI-on por tio. AI estas plia ilo, ne pli, sed ankaŭ ne malpli. 

Aliflanke:

Ĉu ni ne ŝatas diĝite kreitajn figurojn, kiuj spicas niajn filmojn? Jen Harry, la amata verda lacerto el "Death in Paradise" (Morto en Paradizo), estas komputere generita (CGI) rolulo kaj ne vera lacerto. Li unue aperis kun DI Richard Poole kaj restis kunulo tra pluraj ĉefaj aktoroj, vivante kiel fikcia ĉambrokunulo en la strandkabano de la inspektoro sur Saint Marie. Ĉar Harry estas komputere vivigita, li ne mortis kaj aperas regule. Dum filmado la aktoroj interagas kun malplena spaco aŭ malgranda, arĝenta pilko kiel provizoraĵo (anstataŭigotaĵo, Platzhalter); la lacerto poste estas diĝite enigita. Harry vivas kaj fartas bone kaj daŭre estas regula parto de la serio. (Laŭ Google kaj diversaj fontoj)

Due:

Mi estas herezulo, neniam kredante informojn kaj novaĵojn de amas-komunikiloj kaj jutubistoj je la unua vido aŭ aŭdo. Kelkaj el ili (aŭ eble la plejmulto?) nur hazarde raportas la veron, ĝenerale ili almenaŭ iomete trompas, falsas, mutiligas, misinterpretas konektojn, subite ne plu regas kaj mistradukas la anglan lingvon. Raportisto, kiu ŝajne staras sur strato, eble en realo staras antaŭ verda ekrano en tute alia urbo kaj legas siajn tekstojn de sur telesuflorilo. Kiam nur ies kapo kaj torso estas videblaj, tiam mi tuj ekdubas pri la realeco de la sceno.

Mi filtras informojn. Laŭ evidenta politika starpunkto de la ĵurnalisto, laŭ prudento kaj ĝenerala saĝo (gesunder Menschenverstand), laŭ ĝenerala, scienca kaj teknika klerigado. Mi uzas duan kaj trian fontojn de informoj – se tiuj ekzistas.

Mi komparas informojn, kaj tio estas la salto al AI kaj AI-generitaj scioj kaj resumoj. AI ne pensas, ĉar tion ĝi simple ne povas. Ĝi kunmetas informojn el datumbankoj kaj interreto. Ĝi ne scias, ke datumoj estas malnoviĝintaj, ke studaĵoj (Kiu pagis ilin?) pri nutraĵoj, klimato, kolesterolo aŭ iu ajn temo eble estas falsitaj. Ĝi ne rimarkas, ke konstatoj en la komenco de ĝia resumo estas kontraŭaj al la konstatoj en la fino. Ĝi ne povas kompari unu informon kontraŭ alia, taksi ilin, elekti pli verŝajnan el pluraj asertoj. Tial la homo devas inspekti la rezultojn de AI. Ni ne estas sendefendaj  kontraŭ AI – nin protektas niaj klerigado, scioj kaj konoj.


Pri generalo Grievous: Ĉu oni povas diskonatigi falsinformon pri inventita, tute nereala figuro?

 

Freitag, 3. April 2026

Google Gemini por Esperanto-kurso

Mi havas plurajn malnovajn germanajn prilingvajn lernolibrojn. Iuj el tiuj klarigas gramatikajn regulojn per simplaj, facile kompreneblaj ekzemploj kaj bildoj kiel ĉi tiu:

(Ich besitze mehrere alte deutsche Sprachlehrbücher. Einige von denen erklären Grammatikregeln mit einfachen, leicht verständlichen Beispielen und Bildern wie diesem hier:)

La bildo klarigas la uzadon de difinta artikolo: aĉeti la domon / aĉeti domon. (Das Bild erklärt die Verwendung des bestimmten Artikels: das Haus kaufen / ein Haus kaufen.) Fonto: Schulze, Hermann: Arbeitsstoffe für Sprachlehre und Rechtschreiben nach heimatlichen Sachgebieten. Berlin-Leipzig: Julius Beltz o. J.

Nu jes, tiu bildo estas iom tro simpla, ĉu? Do mi petis Google Gemini (la asistilon de Guglo pelatan de artfarita inteligenteco), ke ĝi kreu similan koloran bildon. Poste mi disigis la bildon en du partojn: 

(Nun, dieses Bild ist etwas zu einfach, nicht wahr? Deshalb habe ich Google Gemini (Googles KI-gestützten Assistenten) gebeten, ein ähnliches Farbbild zu erstellen. Anschließend habe ich das Bild in zwei Teile geteilt:)



Mi elektis el openclipart.com kelkajn bezonatajn simbolojn. Ĉi ĉion mi miksis kun Esperanto-instruaj tekstoj por Google Presentations (Gugla glitbildaro). Jen la rezulto:

(Dazu habe ich einige Symbole von openclipart.com ausgewählt und alles mit Esperanto-Lehrtexten für eine Google Präsentationen kombiniert. Hier ist das Ergebnis:)


Vi povas trarigardi ĉi tiun glitbildaron: ligilo.

(Sie können diese Präsentation hier ansehen: Link.)


(Übersetzung Esperanto → Deutsch: Google Translator.)

Samstag, 7. März 2026

Powerline-konekto por hejma komputera reto

Mia apartamento estas en domo konstruita en la 1960aj jaroj. Eĉ de unu ĉambro al najbara la vifia (WiFi-a)-signalo de mia hejma interreta konekto signife malfortiĝas je distanco de ĉirkaŭ 3 metroj, kaj tio estas eĉ pli okulfrapa en la 5-GHz-frekvencbendo ol en la 2,4-GHz-bendo. Estas konate, ke betono kaj brikoj ĝenas vifiajn signalojn. Tamen mi devas konfesi, ke malgraŭ la malforta signalo ĉiuj agadoj inkluzive de televidado kaj videokunvenoj eblas, kvankam foje malrapide.

Mi volis scii, ĉu Powerline-konekto a) stabiligus la retkonekton kaj farus ĝin rimarkeble pli rapida, kaj b) permesus konekton ĝis la kelo. Konciza respondo: Jes. Mi estas ravita, havante nun fortan vifian signalon de la Powerline-interligo kaj stabilan interkonekton. Powerline estas teknologio, kiu specifas transsendadon de datumoj tra ordinara malaltavolta (hejma, 220-volta) elektrolineo. La konekto finiĝas ĉe la elektrokomputilo pro teknikaj limigoj.  (Vidu pri elektrokomputilo: https://esperanto-sh.blogspot.com/2025/12/cu-komputilo-cu-komputero.html)

Mi aĉetis "TL-WPA4220 Kit" el la serio “AV600 Powerline WiFi Kit” de TP-Link. 


Ĝi uzas la HomePlug-AV-specifaron por transdoni la signalon de la raŭtero per la ekzistanta elektra lineo anstataŭ vifia aŭ Ethernet-kabla konekto. La ilaro inkluzivas adaptilon TL-PA4010 (la pli malgrandan aparaton), kiu konektiĝas al la raŭtero per unu el la du inkluzivaj 2-metraj Ethernet-kabloj, kaj etendilon TL-WPA4220. La etendilo estas konektita al mura ŝtopilo en fora ĉambro kaj establas sian propran vifian konekton. La raŭtero, en mia kazo estas Fritz!Box, plu asignas la IP-adreson. Vifia retnomo (SSID) kaj pasvorto troviĝas sur malgranda etikedo sur la etendilo kaj sur ĝia tipoplato. La etendilo havas ankaŭ du Ethernet-pordojn por perkabla konekto.


La konektiĝo de la adaptilo al la raŭtero kaj de mia komputero al la etendilo okazas aŭtomate kaj sufiĉe rapide.

Tiu bildo montras la reton el la vido de mia raŭtero.

Ekzistas androida aplikaĵo (tpPLC) por administri la sistemon, kaj vi ankaŭ povas direkti la etendilon per la TTT-interfaco (http://tplinkplc.net). Oni devas krei pasvorton dum la unua ensaluto.

Mi ne testis konekton de dua etendilo al la vifia reto de la raŭtero per WPS nek ĝian uzadon.


Router – raŭtero: Mi ne povas amikiĝis kun la traduko de “router” per “enkursigilo”. Tiu vorto supozeble estas kripla transpreno el la rusa “маршрутизатор” (marŝrutisator), en kiu troviĝas la germana vorto “Marschroute” (=itinero, marŝenda vojo, direkto). En la rusa vikipedio mi trovis “раутер” (rauter). Esperanto ne estu sekreta lingvo, kiun komprenas nur kelkaj konfidatoj. “Raŭtero” estas facile komprenebla kaj enmemorigebla en komparo al “enkursigilo”. Enkursigilo por mi estas papero, per kiu oni registras sin por la sekvonta Esperanto-kurso.

Lineo – estas laŭ vortaro.net konduktiloj uzataj por porti elektran energion aŭ telekomunikajn signalojn laŭ fiksita vojo (germane ekzemple "Telefonleitung"). Tio estas ĝusta, sed aldone mi komprenas sub "lineo" la tuton de konduktiloj kaj transsendadoj. "The line went dead." aŭ "Die Leitung war tot." ne signifas, ke la konduktiloj estas difektaj, sed ke per la funkcianta konduktilo ne plu okazas telefona interparolo. (Laŭ mia kompreno.)

Vifio (WiFi, Wi-Fi, WLAN) estas nova kaj ne vaste uzata termino por sendrata komputera loka reto. Mi subtenas ĝin pro internacieco kaj lingva ekonomio.

Samstag, 15. November 2025

Mia 2en1-pletkomputero: Lenovo Chromebook Duet 11M889

Mi uzas la komputeron "Lenovo Chromebook Duet 11M889" ekde ĉirkaŭ kvar semajnoj. Ĝi ne estas mia unua krombuko (do: Chromebook), sed ĝi estas mia unua kun MediaTek-procesoro.

La aparato estas unuavice kaj ĉefe plene disvolvita krombuko kaj malpli (android-speca) pletkomputero, kaj mi diras tion en bona senco. Malfaldi la klavaran klapon, poziciigi la dorsan apogilon: La aparato ŝaltas sin kaj ŝargas la operacian systemon. Ĉio estas ĝuste tie, kie mi atendas ĝin esti: la startmenuo kaj la demetejo de aplikaĵoj, la mastruma menuo, la legosignoj en la retumilo. 

la labortablo kun malfalditaj menuoj

La ekrano havas de-originan rezolucion de 1920 x 1200 pikseloj kaj estas apriore (de en fabriko) agordita al 1200 x 750 pikseloj. La magneta apogilo fiksiĝas firme al la dorso de la krombuko kaj povas esti forigata same kiel la klavaro, se vi volas uzi la aparaton kiel pletkomputeron. Klavaro kaj tuŝekrano funkcias perfekte. Jes, la klavaro: Estas tiel facile, tajpi Esperantajn literojn …  Cetere la klavaro kaj la apogilo kune ŝirmas la aparaton dum transportado.

La pletkomputero havas antaŭan kaj malantaŭan kameraojn kaj du USB-C-ŝtopilingojn, pere de kiuj oni facile povas konekti duan ekranon kaj aliajn akcesoraĵojn.

La akumulatoro havas kapaciton de 3767 mAh kaj ŝarĝiĝas de 20% ĝis 100% en 75 minutoj. Tio sufiĉas por 8 horoj da laboro.

Mi ne volas skribi multon pri la operacia sistemo, nur tiom: Krombukoj funkcias per ChromeOS. Tiu operacia sistemo estas tre sekura, ĉar la uzanto kaj la programoj lanĉitaj de li atingas nur sian privatan dosierujon. Ne eblas eniri la operaci-sisteman kaj programaran subdiskojn. Oni laboras ĉefe per retpaĝaroj kaj progresemaj retaj aplikaĵoj (PWA). Ekzistas kelkaj mastrumaj programoj, ekzemple dosiermastrumilo. La tuta artikolo inkluzive de la bildoj estas verkita kaj prilaborita nur nur interretaj aplikaĵoj.

Mankas SIM-kartingo. Por estigi mobildatuman aliron dum vojaĝo, oni devas preni kun si mobildatuman ret-alirilon aŭ smartfonon. Grifelon por la regado de la aparato oni devas aldone aĉeti. 

Komparnormoj: Octane 2.0: 44000; Jetstream2: 156 000; speedometer 3.1: 7,8






(Por germanoj: Vi trovas tradukojn el Esperanto en germanan lingvon en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )

 

Sonntag, 19. Oktober 2025

puter.com: laborloko en interreto

La aplikaĵo "puter.com" (disŝirita "com.puter") estas retumil-baza, interreta laborloko. Unuflanke ĝi estas atentinda paŝo al sendependigo de interreta laboro disde fiksa laborejo, aliflanke ĝi montras la limojn kaj mizerojn de "libera", "malferma" kaj "senpaga" softvaro (FOSS).

Kio do estas "puter.com"? 

"puter.com" asertas pri si mem, ke ĝi estas kompleta komputero en retumilo, funkcianta per libera softvaro, senpaga, plena je funkcioj, rapida kaj etendebla. Fakte ĝi ne estas komputero, ĉar ĝi ne mastrumas la aparataron nek la operacian sistemon, sed ĝi estas labortablo kun programoj kaj retaplikaĵoj. Ĝiaj kapabloj dependas de la baze uzata komputero kaj ties retumilo. Ĝi storas dosierojn en sia propra nuba storo, oni povas elŝuti kaj alŝuti dosierojn. 

Havante retspacon, vi povas establi tute sendependan propran laborlokon. Tiucele vi elŝutas la dosieraron el Github kaj instalas ĝin je via retejo.



Kiom kostas "puter.com"? 

La uzado estas sen kostoj. Vi ricevas unu gigabajton da storo, sed vi povas aĉeti pli da storo (monata kotizo: 100 GB = 10 $, 500 GB = 25 $, 2 TB = 50 $). 

Kiel oni uzas "puter.com"?

Kiam vi unuafoje lanĉas "puter.com"-on, ĝi aŭtomate asignas al vi nomon kaj konton. Oni povas krei propran kontonomon kaj ligi ĝin al tiu aŭtomata konto. Sur la supro de la laborloko estas langeto, kiu enhavas kelkajn administrajn kaj mastrumajn opciojn. 

Tuj post la lanĉo estas je via dispono:

  • Startmenuo (demetejo de aplikaĵoj)
  • Foliumilo de dosieroj
  • Aplikaĵaro (magazeno de aplikaĵoj): ekstraj elŝuteblaj aplikaĵoj
  • Programiloj de aplikaĵoj por "puter.com"
  • Notlibro
  • Redaktilo por programado
  • aplikaĵo por registrado de fotoj kaj videoj (tamen nur por la enkorpigita kamerao, mian duan kameraon ĝi ne ekkonis)
  • sonregistrilo

Estas aliaj aplikaĵoj, kiuj indas elŝuti kaj uzi:

  • Viewer: Vidigo kaj prilaboro de fotoj
  • Player: vidigilo de videoj
  • Grist: tabelkalkulilo
  • PDF: PDF-legilo
  • Photopea: enreta prilaborilo de fotoj
  • Calc: kalkulilo
  • PuterZoom (sinanonco: Zoom / Discord style video call): Jitsi-klono por videobabiladoj?


Miaj spertoj:

Por la laborloko vi povas ŝanĝi la lingvon (ankaŭ al la germana, ne al Eo), sed la aplikaĵoj administras mem sian fasadon. Do Notepad (notlibro) ekzistas nur en angla lingvo, same kiel preskaŭ ĉiuj aliaj aplikaĵoj. Mi trovis dekduon da kalkuliloj, diversajn horloĝojn (inter ili eĉ tre belajn) kaj pli ol ducent (!) ludojn. 

PuterZoom tute ne havas iujn agordojn. Mi ne sukcesis starigi konekton al dua komputero. Nun mi ne scias, ĉu ĝi vere taŭgas por videobabiladoj, aŭ ĉu ĝi estas (nefunkcianta) telefono.

WordPad prezentis sin per ĉina skribo. La menuo vidigas la programtekstojn (header.title ktp.), evidente mankas la menutekstoj apartenantaj al la aplikaĵo.

La kanban-tabulo estas relative simpla vidigo pri progreso de projekto kun tri listoj: farendaj, aktualaj, finitaj taskoj. Mi ne povas difini aŭ aldoni proprajn listojn. Tre grave: Mi povas analizi la projekton per AI. Eĉ por tute malplena tabulo sen iuj taskoj la analizo daŭras longe … kaj estas longa. Kiel kutime: La aplikaĵo estas en angla lingvo. Mankas agordoj, dokumentoj, helptekstoj. 

Browser-light: Mi povis voki "esperanto.de" kaj aliajn retpaĝarojn. Pluraj aliaj retpaĝaroj ne estas vokeblaj: "Uh oh! We couldn't fully download everything we needed :( We will try again shortly. In the mean time, check for problems with your Internet connection!"), aliaj estas fuŝitaj, aŭ la Microsoft-serĉilo "Bing" intermiksiĝas, kvankam mi uzas la guglan retumilon. Nu jes, mi uzis retumilon ene de retumilo. 

La bona mesaĝo estas: Vi povas mem elekti la aplikaĵojn, kiujn vi volas aŭ devas uzi.

La malbona mesaĝo estas: Vi devas mem elekti pli malpli ĉiujn aplikaĵojn, kiujn vi volas aŭ devas uzi. Kutime oni ne scias, kion la aplikaĵoj faras, ĉu ili taŭgas por la celo.

Laŭ intenco puter.com evidente similas al Microsoft 365 und precipe ChromeOS, kiuj same enkorpigas kaj unuigas nub-storon kaj enretajn aplikaĵojn kaj pli kaj pli progresemajn retajn aplikaĵojn (PWA). 

Resumo: "puter.com" estas bona ideo por laboro, se vi volas storadi ĉiujn dokumentojn kaj datumojn en interreto kaj senŝoke (germane: stoßfrei) ŝanĝi komputeran laborejon al alia loko sen porti aparaton kun vi. Mi skribis komence, ke ĝi montras la limojn kaj mizeron de libera kaj senpaga softvaro: Jes, la aplikaĵoj estas bunta salato karakterizita per manko de gvidiloj kaj helpodokumentoj, parte neklaraj tasko kaj funkciado. Ĉiu povas fari programon por "puter.com", kaj ĉiu signifas: Mankas kontrolo pri bezono (eble jam ekzistas tri aplikaĵoj por la sama tasko), pri kvalito (ĉu la programo vere funkcias, ĉu ĝi estas facile uzebla kaj regebla), pri helptekstoj kaj aliaj dokumentoj ktp. Ne estas reguloj pri la grafika fasado, ĉiu planas kaj desajnas sian aplikaĵon laŭplaĉe.