Samstag, 22. August 2026

Iom pri kulturo

Mi skribis kun negativa konotacio (subkompreno), ke iuj infanoj ne scias legi analogan horloĝon. Poste mi trarigardis miajn ĉambrojn: Ni ne plu havas analogajn horlôgojn. Ĉiuj horloĝoj estas diĝitaj, ciferecaj. Bone. Mi cedas, ke hodiaŭaj homoj ne bezonas legi analogan horloĝon.

Sed kio okazas, se mi volas indiki, ke iu rado iras dekstrume, do horloĝdirekte?

Mia filino atentigis min pri simila fenomeno: La simbolo de la komputera ordono konservi estas klasika disketo ( 💾 diskedo). Diskedojn oni delonge ne plu uzas, sed la simbolo restas. Aliaj »praaj« simboloj estas aŭskultilo de klasika telefono (📞), koverto de letero por retpoŝto (✉, enira mesaĝo: 📩, elira mesaĝo: 📨, amletero: 💌, dorsoflanko de koverto: 🖂), filmkamerao (🎥). (Ĉiuj tiuj simboloj estas unikodaj, do vi povas simple kopii kaj alglui ilin).

En Germanio ekzistas aparta skribo aŭ tiparo, kiu nomiĝas frakturo. Mi kiel infano lernis legi frakturon per la milpaĝa biblio de miaj gepatroj, kaj eĉ hodiaŭ mi legas tiun skribon tute flue. Cetere ankaŭ mia filino scipovas tion. Mia deziro estas, ke ĉiuj abiturientoj (lernantoj transirontaj al universitato) en Germanio scipovu tion. Kial? Unue ĉar fraktura skribo estas parto de nia kulturo, kaj due ĉar sciencistoj devas labori per originalaj verkoj. Povas esti skanaĵoj, sed tamen ekzaktaj kopioj de originaloj, ne iaj aŭ ies resumoj. Kaj multaj el malnovtempaj originalaĵoj estas presita en fraktura skribo.

Kulturo konservas multon de niaj scioj kaj povoj. Jen la horloĝdirekta irado de rado, jen la simbolo de diskedo, jen frakture presitaj verkoj. Tiuj konservaĵoj ankoraŭ estas necesaj hodiaŭ. Ĉu la homoj en estonteco bezonos tion, tio por mi hodiaŭulo ne estas interesa.

Por mi ankaŭ Esperanto apartenas al niaj klerigado kaj edukado, al niaj konservenda kulturo kaj kultura heredo. Tial ni lernu, disvastigu kaj parolu ĝin.

(Ĉirkaŭ 250 vortoj.)


2026-08-08.


Samstag, 8. August 2026

Domkoboldoj - Heinzelmännchen

Jen mallonga teksto kun simplaj frazoj por plezura legado aŭ Esperanto-kurso.

En Kolonjo iam antaŭ longa tempo vivis domkoboldoj. Dum jarcentoj ili helpis malriĉulojn per sia laboro. Ili faris tion pro inklino. En la nokto ili eliris el siaj kaŝejoj en la profundo de la tero. Per mallaŭtaj paŝoj ili eniris la loĝejojn de la homoj. Lerte ili uzis ĉiun ilon. Malgraŭ sia malgrandeco ili kuraĝe entreprenis pezan laboron. Pro siaj diligenteco kaj lerteco ili plenumis ĉiujn faraĵojn en mallonga tempo. Ilia laboro devis esti finata antaŭ la mateno. Ĉe mateniĝo ili reiris en siajn loĝejojn. Dankeme multaj homoj lasis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn por la bonaj koboldoj sur tablo.

Grafikaĵo: https://www.craiyon.com/de

Pro scivolemo la edzino de tajloro volis subaŭskulti la koboldojn kaj disĵetis pizojn en la salono. En la mallumo de la nokto la domkoboldoj glitis, stumblis kaj falis pro la pizoj kaj dolorigis sin. Tial ili neniam revenis.

Ernst Weyden unuafoje skribe fiksis la legendon pri »Heinzelmännchen« en 1826.

(Ĉirkaŭ 160 vortoj.)


2026-06-19


Samstag, 25. Juli 2026

La gramatika libro de Wilhelm Velten

Temas pri ĉi tiu libro: Velten, Wilhelm: Ausführliche Grammatik der Esperanto-Sprache. Lehr- und Uebungsbuch für fortgeschrittene Esperantisten. Berlin: Esperanto-Verlag Möller & Borel. 1910. 230 pĝ. La aŭtoro vivis de 1841 ĝis 1928. 

Mi aĉetis tiun gramatikon ĉe UEA Libroservo, ĉar ĝi kompletigas mian kolekton. Ĝia »sanstato« ne estis bona, kompreneble, ĉar ĝi havas aĝon de 116 jaroj. La posedanto videble ofte uzis ĝin, aldonante skribajn rimarkojn sur la marĝenoj. Do - estas nenio raportinda. Sed mi havas blogon … kaj ĝi volas esti nutrata.

La libro estas penige legebla. Ĝi havas formaton C6 (114 x 162 mm, proksimume grando de poŝtkarto – se vi konas tiujn malnovmodajn mesaĝilojn) kaj estas presita per malnovgermana »Fraktur«-tiparo por la germanlingvaj tekstopecoj. Tial mi volis skani la libron kaj fari bone legeblan kaj legindan elektronikan eldonon.

Mi ege malŝatas detrui paperajn librojn kaj nepre volis skani la gramatikon sen detranĉado de la paĝoj.

Ekzistas apoj (aplikaĵetoj, programoj) por smartfonoj, kiuj plenumas tian taskon. La libro estas malnova kaj bindita per fadenoj, tial oni povas meti ĝin sur tablon kaj malfermi sur ajna paĝo; la libro restas malfermita sur tiu paĝo kaj ne klapfermiĝas duone. Do mi metas la libron sur la tablon, prenas smartfonon, malfermas la apon. Ĝi bone rekonas la libron kaj la paĝojn kaj markas ĉion per ruĝaj strekoj. Mi ĝojas kaj premas la eksponbutonon.

Ekde ĉi tiu momento mi ne plu ĝojas. La malavantaĝoj de tiu metodo: Mi havas nur du manojn, kaj tiuj ne sufiĉas por manuzi kaj direkti la smartfonon, premi la butonon kaj foliumi la libron al la sekvaj paĝoj. Ja mi ne skanas unu aŭ du, sed cent dek kvin (duoblajn) paĝojn. Krom tio oni devas atenti lumon kaj ombrojn. Premante la eksponbutonon, mi abrupte mislokas la smartfonon kaj tiel fuŝas la skanaĵon. (Parenteze: Mi longe serĉis tradukon por la germana “verreißen” = abrupte misloki. Nek miaj paperaj vortaroj nek Google Translator havis trafan esperantigon.) Plurajn skanaĵojn la apo eĉ distordis, kvankam la papera orginalo estis rektangula.

La uzado de tradicia skanilo same ne donis kontentigan rezulton. Pli ol cent fojojn malfermi la klapon, enmeti la libron, fermi la klapon, skani kaj poste prilabori la skanaĵojn - ne, tion mi ne volis. Tio estus punlaboro por iu, kiuj mortigis patron kaj patrinon, tiel tekstas germana diraĵo.

Fine mi uzis ŝtopu-kaj-uzu-pretan dokumento-kameraon kaj la ĝeneralan programeton de la operacia sistemo por ĉiaj enkorpigitaj kaj USB-kameraoj.

Tio bone funkciis. Mi aranĝis la libron rektangule laŭ 4x4-krado de la kamerao kaj fotis laŭ la vico »Skani - dokumento - Finita - Konservi kiel foton«. Foliumi … skani … foliumi … skani…

La programeto tuj ekkonis la paĝojn kaj fortranĉis superfluajn randojn.

Retaj programoj plenumis la pluajn paŝojn:

  • konverti la jpg-fotojn en pdf-dosierojn,
  • disigi la duoblajn paĝojn,
  • kunigi ĉiujn duonigitajn paĝojn en unu grandan dosieron,
  • transformi la pdf-dosieron de formato A4 al formato A5,
  • prilabori per forigo de nigraj marĝenoj, aŭtomata rektigado de teksto sur paĝo, senmakuligado kaj
  • plifortigi blankan fonon.

La aŭtomata rektigado de teksto sur paĝo estis kelkfoje nekontentiga, eĉ misa. Vi povas (bedaŭrinde) bone vidi tion. 

Poste mi permane viŝis ĉiujn manskribitajn notojn.

Vi povas elŝuti la skanaĵon (ĉ. 70 Mbyte) ĉi tie: 🔗http://tiny.cc/veltengr (el Dropbox pere de tiny.cc).


2026-07-25


Samstag, 11. Juli 2026

Denove pri klerigado

En antaŭa blogero pri klerigado en Germanio mi skribis, ke »Edukado neniam estis kaj estas demando de mono, de riĉa aŭ malriĉa deveno.«

Grafikaĵo: https://www.craiyon.com/de

Mi ne nur legas librojn, sed ankaŭ volonte lernas ion pri la deveno kaj vivo de aŭtoroj. Mi konstatis, ke ne malofte estontaj verkistoj (kaj ne nur tiuj) plenkreskis en malriĉulaj familioj, tamen ricevis edukadon kaj klerigadon de pastroj, instruistoj aŭ aliaj personoj, kiuj frutempe ekkonis talentojn kaj kleriĝemon de la infanoj. Jen du ekzemploj, unu pri verkisto, alia pri entreprenisto.

La germana aŭtoro Karl May (1842 - 1912) devenis de malriĉa teksista familio. Li estis la kvina el dek kvar infanoj. Lin aparte subtenis la Ernstthal-kantoro Samuel Friedrich Strauch, kiu donis al li private lecionojn pri muziko kaj komponado.

Johann Friedrich Gottlob Koenig (1774 - 1833) estis germana presisto kaj entreprenisto. Oni konsideras lin kiel inventinton de vaporpelata rapid-presilo. Li kunfondis la firmaon Koenig & Bauer, la plej malnovan fabrikon de presiloj en la mondo.

Kvankam liaj gepatroj estis simplaj kampuloj, pro sia eksterordinara talento li rajtis partopreni privatajn lecionojn de pastro en Eisleben aldone al la bazlernejo. La vivosituacio de la familio malboniĝis post la frua morto de lia patro; tamen oni ebligis, ke li frekventadis la gimnazion (prepara lernejo por la universitato). Je lia lernofino oni atestis al la juna Koenig, ke li havas precipajn sciojn pri mekaniko kaj matematiko.

(Vivresumoj laŭ vikipedio)

La menciita blogero: 🔗 https://esperanto-sh.blogspot.com/2026/06/kiu-lernos-esperanton.html


2026-05-31

Samstag, 27. Juni 2026

Rompitaj fenestroj - rompataj urboj

Rompitaj fenestroj – rompataj urboj – rompota lando?

Kiam vi havas domon, kaj en tiu domo iu frakasas fenestrovitron, tiam vi devas tuj enmeti novan vitron. Se vi ne faras tion, oni iom post iom detruos ĉiujn fenestrojn, kaj vi havos ruiniĝintan domon.

Lingva ekskurso: En la germana lingvo ni havas proverbon, kiu priskribas tiun situacion: »Wehret den Anfängen!«. En Esperanto eble: »Fifarojn tuj malhelpu!« 

Grafikaĵo: https://www.craiyon.com/de

Tio priskribas la esencon de la hipotezo pri rompitaj fenestroj.

Laŭ ĝi ekzistas korelativeco inter urba kadukiĝo kaj krimo. Usonaj sciencistoj pri sociologio ilustris ĉi tiun teorion per la klarigo, ke rompita fenestrovitro devas esti riparita rapide por malhelpi plian damaĝon en la kvartalo kaj tiel pliiĝantan krimecon.

Estas dubo, kio unue aperas: la krimo, la senesperuloj aŭ la rompitaj fenestroj. Mi pensas, ke tio estas dialektika rilato, do divers-fontaj interagado kaj reciproka influo kondukantaj al la priskribita situacio. La komenco povas esti riparenda aŭto, etkrimuloj, ŝakrado de drogoj, homoj sen espero - tute egale, per kio ajn la spiralo ekiras. Mi ne volas pliprofundigi tiun hipotezon kaj akordon aŭ malakordon pri ĝi (Für und Wider), la skribita skizo sufiĉu.

Mia temo ne estas krimoj. Kelkajn urbojn mi vizitas ekde multaj jaroj kun konsiderinda tempa interspaco: Berlinon ĉiun duan aŭ trian jaron, Flensburgon kvaronjare, Hamburgon nur okaze. Mi rimarkas la aĉiĝon, kiu estas plej videbla en la plej grandaj urboj: senhejmuloj tranoktantaj en domenirejoj, difektaj bicikloj kuŝantaj preter la stratoj aŭ preter la rakoj, ĉieaj cigaredostumpoj, ŝmiritaj muroj, rubo apud rubujoj, ĝenerala impreso de malpureco, gluetikedoj kun politikaj batalvokoj sur pordoj kaj stratlanternaj fostoj. Sur la bulvardoj la butikoj ofte ŝanĝas siajn posedantojn, kelkaj vendejoj estas malplenaj. Almozpetuloj sidas sur la stratoj, kvankam en Germanio ĉiu helpobezona persono ricevas monon, manĝon, medicinan prizorgon kaj tranoktejon sen tempa limigo.

Kompreneble tian staton oni ne trovas en la tuta urbo, sed nur en kelkaj kvartaloj aŭ stratoj. Sed tiuj iam estis kaj parte eĉ hodiaŭ estas bonstataj, »riĉaj«, kaj tio estas timiga. La infanoj, kiuj naskiĝis antaŭ dudek jaroj kaj plenkreskis en tiaj kvartaloj, lernis, ke tiu aĉiĝo, la rubo sur la stratoj, la ŝmiraĵoj sur la domoj, la ĉiea malpureco estas tute normalaj. Kaj la nombro de homoj, kiuj estas aĉmienaj kaj videble senesperaj, kreskas. Tiel el rompita fenestro iom post iom kreskas rompita urbo.


Postskribo:

En la 1960-aj jaroj, Philip Zimbardo eksperimente esploris la ŝablonojn de vandalismo al parkitaj aŭtoj. Li starigis malnovan aŭton kun forigitaj numerplatoj kaj malfermita kapoto en Bronx, New York. Post dek minutoj preterpasantoj komencis malmunti la aŭton por trovi partojn. Post unu tago ĉiuj uzeblaj partoj estis forigitaj. Kaj kelkajn horojn poste komenciĝis la sensenca detruo de la vrako. En dua eksperimento, Zimbardo lasis simile preparitan aŭton en Palo Alto. Nenio okazis; nur maltrankvila preterpasanto fermis la malfermitan kapoton. Zimbardo konkludis, ke antaŭe ekzistanta difekto de objekto kondukas al ŝtelo kaj vandalismo-agoj - sed nur se la socia ĉirkaŭaĵo jam estas difekta, t.e., en la neglektitaj partoj de urboj.


2026-06-25