Samstag, 17. Juni 2017

La planlingva ideo kaj la scienc-fikcia literaturo en GDR

Jen do raporto el la pasinteco. Mi verkis ĉi tiun artikolon por la revuo Kontakto n-ro 70 (1981:2), kiu havis la temon »Bildrakontado kaj scienc-fikcio«. Por klarigo: Germana Demokrata Respubliko (mallonge GDR) estis tiu lando, kiu poste kunfandiĝis kun sia okcidenta frato al Germanio. La enhavo de la artikolo tamen estas daŭre interesa almenaŭ por literaturaj fakuloj kaj eble por verkistoj.

En la scienc-fikcia literaturo de Germana Demokratia Respubliko oni ofte traktas problemojn de internacia lingva komunikado. Per la ĉi-suba materialo mi volas doni superrigardon, pri la metodoj kaj solvoj al la menciita demando. Pro teknikaj kaŭzoj ne eblis starigi kompleton de la koncernaj romanoj. La ĉapitro pri tradicioj nur havas do kompletigan karakteron.

Tradicioj

Klasikaj sociaj utopioj

Dum la transiro de feŭdismo al kapitalismo estiĝis pluraj literaturaj verkoj, kiuj priskribis idealigitajn sociojn, kritikante la propran tempon. La romano de Thomas More Utopia donis sian nomon al la ĝenro de sociaj profetaĵoj – utopio. En kelkaj sociaj utopioj rolis planlingvoj, do konscie kreitaj lingvoj por ĝenerala interkompreniĝo, ĉar »ideala popolo ankaŭ devas uzi idealan lingvon« (Werner Krauss). Tiuj planlingvoj laŭ funkcio tamen ne estis internaciaj kompreniloj, sed naciaj lingvoj. Indikojn pri tio ni trovas en la antologio Vojaĝo al Utopia1, el kies antaŭparolo devenas la supra citaĵo. La lingvoj listigotaj ĉi tie plejparte estas filozofiaj artefaritaj lingvoj de la tipo »Ro«.

En Les aventures de Jacques Sedeur dans la découverte de la terre australe (»Aventuroj de Jacques Sedeur …«) Foigny priskribas lingvon, en kiu la litero b signifas ion helan, d ion malagrablan, malbonan. Aab nomiĝas la suno, Aeb signifas stelon.

Planlingvon, kiu montras »tendencojn de ŝparemo kaj malmultigo de sia morfologia kaj fonetika konsisto« (Werner Krauss), ni trovas ĉe La vojaĝoj kaj aventuroj de Jacques Massé de De Patot (1710):
  • ata – mi, ni manĝas
  • ate – vi manĝas
  • at – manĝi, manĝu!
Perfekta lingvo estas parolata en Ikario de Calut: Ofte oni plendas pri tiu obstaklo, per kiu la malperfekteco kaj diverseco de la lingvoj baras la evoluon de la racio… Jen, perfekte simpla, regula kaj racia lingvo, kiun tiel oni skribas, kiel oni parolas, kaj tiel prononcas, kiel oni skribas, kies ĉiu vortradiko havas perfekte difinitan signifon, kies gramatiko kaj vortaro estas tiel simpla, ke ampleksas ĝin ĉi tiu maldika volumo, kaj kies lernado estas tiel facila, ke iu ajn povas alproprigi ĝin dum 4-5 monatoj.2 (p. 17).

Antaŭuloj de moderna scienc-fikcio

Fine de 19a kaj komence de la 20a jarcentoj ni trovas meze de alte evoluinta kapitalisma socio la patrojn de la moderna scienc-fikcio: Jules Verne kiel reprezentanton de teknika fikcio, en Germanio Kurd Lasswitz ĉefe kun sociaj utopioj, kaj (iom poste) en Anglio Aldous Huxley kun satire nihilisma] utopioj. Ĉe Jules Verne ni ne trovas lingvajn problemojn, kvankam onidire li mem estis simpatianto de Esperanto kaj iam planis verki romanon pri esperantistoj. En la romano de Huxley Brava nova mondo (1932) ne plu ekzistas naciaj lingvoj:

»Vi scias, kio estas la pola, mi supozas.«
»Mortinta lingvo.«
»Kiel la franca kaj la germana…«3 (p. 24).

Lasswitz (pron. lasvic) estas pli progresema. En la rakonto Ĝis la nulpunkto de la estado, rakonto el la jaro 2371, ekzistas universala lingvo por ĉiutaga uzo. Tamen: Kvankam oni dum ordinara trafiko preskaŭ senescepte uzis la nove enkondukitan universalan lingvon, oni pro- noncis Ia tenerajn sentojn de la koro per la dolĉaj sonoj de la origina gepatra lingvo… Aliflanke: La grunceledo estas … nova poezia formo … plenumebla bedaŭrinde nur per la moderna universala lingvo4 (p. 7).

Tiu rakonto aperis unuafoje en 1871, do naŭ jarojn antaŭ la publikigo de volapuko!

La scienc-fikcio en GDR

Aludojn pri mondlingvo parolata en utopia komunisma ŝtataro ni trovas jam en la unuaj fikciaj romanoj de GDR, kiuj prezentas aktualigitan version de la klasikaj sociaj utopioj. Esence pli profundajn diskutojn pri problemoj de plurlingva internacia kunlaboro aperas ekde mezo de la sesdekaj jaroj. Estas proponataj du solvoj diversvariantaj: uzo de pluraj mondlingvoj kaj peraŭtomata tradukado, kaj uzo de planlingvo.

Pluraj mondlingvoj

La aŭtoroj proponantaj la unuan solvon kompreneble ne estas konsekvenca]. Tio montriĝas klare ĉe Alexander Kröger. En Antarktika 2020 lia heroo bonŝance ĉiam renkontas kolegojn scipovantajn la germanan lingvon:

»Mi nomiĝas Pjotr. Ĉu vi estas germano? - Bone, ni parolos germane unu kun la alia. Volas mi perfektiĝi en tiu lingvo.«
»Jes, Germana Demokratia Respubliko«, Monig diris. »Mi bezonus helpinstruadon pri rusa lingvo5 (p. 20).

»Bonan tagon«, li eligis ruse. »Mia nomo estas Monig. Mi ĉi tie plenumas praktikumon kaj volas anonci min ĉe kolego doktoro Levrov.« Kiel plej ofte en tiu lingvo Ii parolis malrapide kaj certe misprononce. »Ĉu Germana Demokratia Respubliko?«, ŝi demandis. Kaj jam la prononcado de tiuj tri vortoj perfidis, ke ŝi bone scipovas la germanan lingvon. (samloke, p. 22)

Ofte ekzistas aŭtomatoj komprenantaj tri aŭ minimume du lingvojn:

Tiam li spasme turniĝis kaj kuris al Ia lifto. Vane Ii serĉis la kutiman vokklavon, ĝis lia rigardo trovis oranĝ-koloran plastan ŝildon, kiu petis grandlitere en rusa, angla kaj germana: »Voku klare, sed ne tro laŭte, lifto!«
»Lifto!« li vokis kaj rigardis skeptike Ia nombroludadon sur la lumtabulo. Sed post nelonga tempo la lifto haltis antaŭ li … Ankaŭ ĉi tie Ii renkontis la akustikan vokilon.
»Bonvolu nomi la nombron de la dezirata etaĝo«, tie estis legeble, »sed uzu nur rusan, germanan aŭ anglan6. (p. 5 k.s.).

La aŭtoro de tiu libro, G. Matzke, ankaŭ poste aludis la multlingvecon de Tero:

Jam de la unua tago Hejo [loĝanto de planedo Plutono - ML] havis la deziron lerni nian lingvon. Ĉu vi povas imagi al vi lian surprizon, kiam ni klarigis, ke ekzistas sur Tero centoj da diversaj lingvoj. Al li tre plaĉis la rusa lingvo, do ni instruis ĝin al Ii. (samloke, p. 140 k.s.).

Aŭtomatajn tradukilojn la aŭtoroj priskribas sufiĉe ofte, sed preskaŭ ekskluzive por la komunikado kun eksterteranoj. Tiel oni ekzemple interparolas kun Ayör-oj, la progresemaj loĝantoj de la planedo Transplutono:

»… du malgrandaj, metale brilantaj aparatoj … rondaj, grandaj kiel kolomba ovo … Tiuj estas tradukiloj. Vi povas interparoli kun ĉiu Ayör kaj kompreni liajn vortojn7

Alte evoluintan Iingvo-aŭtomaton prezentas ankaŭ G. Krupkat:

»La aŭtomato estis programita por pluraj lingvoj. El mia erara franca prononcado ĝi tuj eltrovis sonelementojn de la germana lingvo kaj respondis germane8

Uzo de propra planlingvo

Ĉe C. Letsche aŭtomataj tradukiloj estas nur transira solvo. Tia postrestaĵo rolas en La viro el la glacio:

Ĉi-momente Aŭriol malkovris la malgrandan keston similan al binoklo kaj la etan membranon kroĉitan al la orelo. Antaŭ la enkonduko de la mondlingvo Transling, jam de naŭdek jaroj la ĝenerala lingvo, tia tradukilo estis kutima. En Ia iamaj etnaj lingvoj oni interparolis jam nur interne de familioj, kaj la plej junaj jam havis malfacilaĵojn kompreni kelkajn vortojn9 (p. 55).

En antaŭa romano la sama aŭtoro uzis similan ideon: Li sin turnis al la kunvenintoj en la normlingvo, kiu ekde jardekoj estis kutima ankaŭ en scienco kaj estis preskaŭ forpelinta la antaŭajn mondlingvojn.10 (p. 19).

Tiajn pensojn ni trovas ankaŭ ĉe W. Weitbrecht. Li antaŭvidas la enkondukon de mondlingvo kiel politikan akton plenumatan de Unuiĝintaj Nacioj:

Interlingua estis ceremonie enkondukita kiel mondlingvo de UN en la jaro 2000. En ĉiuj landoj ĝi estis instruata kiel unua fremda lingvo, kun latina alfabeto. Por UN estis pli facile proponi artefaritan lingvon, kiu enhavis elementojn de ĉiuj lingvogrupo], ol ekzemple la anglan aŭ rusan. Kaj nun oni apenaŭ konsciis, ke ne ekzistis popolo, kies gepatra lingvo estis Interlingua.11 (p.9 k.s.).

Uzo de Esperanto

La jus cititaj aŭtoroj mem inventis internacian planlingvon. Sed ja tiucele jam ekzistas Esperanto. Eble Ia unua, kiu uzis tiun lingvon en orientgermana scienc-fikcio, estas E. del Antonio. Esperanton Ii mencias en almenaŭ tri romanoj, tiel en Titanus kaj en ties daŭrigo Reveno de la prauloj. En la laste nomita romano la homa socio trairas renovigan procezon, dum kiu ankaŭ Ia lingvoj ŝanĝiĝas.

Roman kapjesis esprimplene. Esperanto estis nekonata al la hodiaŭaj homoj, ilia televizio laboris per aliaj bildfrekevencoj kaj impulsoj12 (p. 70)
Dum la tago li havigis al si lingvistikan aŭtomaton … Dum sekundoj lumradioj skribis la tekston en la interlingvo sur fotofolio. (samloke)

Lingvan ekzemplon por Esperanto P. Gosse donas en la rakonto »Fabela eskalacio«. Bedaŭrinde tiu specimeno estas tute inventita:

»Have wir fasching«, Mirsawoh demandis sian najbaron en la speco de Esperanto, kiu estas parolata en lia regiono.13 (p. 312).

Pledas por Esperanto, pli ĝuste por iu reformita Neo-Esperanto, ankaŭ H. Prüfer. Specimene li skribas: »Uniona Astronaŭtika«14 (p. 14) kaj komentarias:

Fine de la dudeka jarcento la scio de homaro estis tiel kreskinta, ke oni ne plu povis malŝpari tempon kaj forton de la junuloj per la nekrea babilado de pluraj mondlingvoj… Tiel evoluis nia Neo-Esperanto, kiun oni nun jam de jardekoj instruas devige en la lernejoj de preskaŭ ĉiuj ŝtatoj… luj eĉ asertas, ke tiu artefarita lingvo forpelos la naciajn lingvojn dum antaŭvidebla tempo, ĉar ĝi jam nun montras esencajn trajtojn de vivanta lingvo. Sen Neo-Esperanto estus ebla nek nia ekspedicio nek tiu de lkarus. Ĝi estas nia ĉiutaga lingvo. Ni ne povus preni kun ni seson da tradukantoj kiel balaston!« (samloke, p. 15).

Tute alie P. Lorenz en sia romano Humunkulis nenie parolas pri Esperanto, sed uzas la nociojn Usonodollar (usona dolaro) kaj mondnovaĵoj (kiel nomon de gazetara oficejo). Li certe estas ĝis nun la sola verkisto en GDR, kiu mem parolas Esperanton.

  1. Reise nach Utopia, Französische Utopien aus drei Jahrhunderten. Berlin, 1964. 
  2. Calut: Voyage en Icarie. Paris, 1845. (En: Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado). Budapest, 1978. 
  3. Huxley: Schöne neue Welt. Berlin, 1978. 
  4. Lasswitz: Bis zum Nullpunkt des Seins. Berlin, 1979. 
  5. Kröger: Antarktis 2020. Berlin, 1973. 
  6. Matzke: Projekt Pluto. Berlin, 1976. 
  7. Weise: Das Geheimnis des Transpluto. Berlin, 1962. 
  8. Krupkat: Nabou. Berlin. 
  9. Letsche: Der Mann aus dem Eis. Rudolstadt, 1970. 
  10. Letsche: Verleumdung eines Sterns. 2a eld. Rudolstadt, 1968. 
  11. Weitbrecht: Stunde der Ceres. Rudolstadt, 1975. 
  12. del Antonio: Heimkehr der Vorfahren. 7a eld. Berlin, 1978. 
  13. Gosse: Fabelhafte Eskalation. (En: Die Tarnkappe.) Berlin, 1978. 
  14. Prüfer: Planet der Traüme. Halle, 1973.