En Germanio oni diras, ke, vojaĝinte, iu povas rakonti interesaĵojn. Komence de Aŭgusto 2012 mi vojaĝis, kaj jes, mi kredas, ke mi povas rakonti interesaĵojn.
Ĉiun duan aŭ trian jaron mi devas veturi al Berlin por medicina kontrolo de mia sanstato. Tiel ankaŭ ĉi-jare. Unuafoje mi decidis veturi per trajno anstataŭ per aŭtomobilo. Kutime mi uzas trajnon nur
por la dudek-minuta veturo inter Dagebüll kaj Niebüll. Mia lastfoja longa pertrajna veturado okazis en Danlando de Århus al Flensburg, tiu estis agrabla.
Stacidomo Dagebüll
Nun mi devis veturi de la pramhaveno Dagebüll tra Hamburg al Berlin. La komenco de la vojaĝo ne estis komforta. La seĝoj en la vagono estis tro mallarĝaj kaj staris mallongdistance unu de la alia.
Trans la irejo de la vagono sidis du avinoj kun siaj eble dekjaraj nepoj. Vole nevole mi devis aŭskulti iliajn interparolojn. Ilia veturado daŭros longe - ankoraŭ naŭ horojn ĝis la sudo de Germanio. Ho
ve, jam post tridek minutoj la knaboj tre enuis kaj senĉese babilaĉis kaj grumbladis. Iu avino malpakis manĝaĵon kaj proponis tranĉaĵojn de kapsiko.
»Mi ne volas«, diris unu el la knaboj. Tiam: »Mi estas alergia je
tio.« Fine: »Mi gustumas ĝin.«
Tiel mi lernis, ke jam dekjaraj knaboj scias: Asertante, ke li estas alergia je iu manĝaĵo, li povas eviti manĝi ĝin.
Aliaj pasaĝeroj estis geedzoj kun du infanoj.
Venis la konduktoro. Li longe trafoliumis la biletojn de la geedzoj kaj konstatis: »Viaj biletoj validas ne por hodiaŭ, sed por morgaŭ!«
La edzino obĵetis: »Tio ne povas esti. Mi pasigis du horojn en la vojaĝocentro, aĉetante la biletojn. Vidu, la lokbiletoj kaj la biletoj por la bicikloj havas daton de hodiaŭ.«
Vere nur la biletoj por la veturado, sed ne tiuj por la bicikloj kaj por la sidlokoj surhavis malĝustan daton. La familio devis krompagi, ĉar kompreneble estis ilia tasko kontroli la biletojn.
La trajno malrapidiĝis kaj haltis. Voĉo informis la pasaĝerojn, ke »pro trafikaj kaŭzoj« la trajno malfruos. Nu jes, certe ne pro Dia volo. Mi ektimis: La dudekminuta malfruo signifis, ke mi maltrafos
la konektan trajnon al Berlin. Mi havis bonŝancon. La voĉo diris, ke la pasaĝeroj al Berlino eliru jam en Hamburg-Dammtal kaj tie atendu la trajnon al Berlin.
Mi daŭrigis mian vojaĝon per ICE-trajno al Berlin. Komence mi ne trovis mian vagonon kaj demandis la konduktoron. »Via vagono troviĝas kvar vagonojn malantaŭen, sed ne sidiĝu tie. La klimataŭtomato
ne funkcias. Ankaŭ la trajna restoracio estas difekta. Prefere sidiĝu en la tuj apuda vagono, en ĝi estas liberaj sidlokoj.«
Mi trovis komfortan seĝon kun tableto kaj malpakis mian pletkomputilon. Ĝis Berlin mi spektis filmon, dum kontraŭ mi sidis juna virino, kiu unue telefonis kaj poste mallaŭte plorante aŭskultis muzikon
per sia MP3-ludilo. Amsufero.
Atinginte nian ĉefurbon Berlin, mi elvagoniĝis en la ĉefstacidomo. Verdire ĝi ne estas stacidomo, sed supervendejo kun trakoj. Mi ege malŝatas ĝin. Kutime alveno kaj forveturo de trajnoj okazas en la
malsupra (kela) etaĝo. Tio estas betona grizaĵo sen ia arkitektura valoro. Per rulŝtuparoj oni veturas supren tra du etaĝoj da vendejoj. En la kvara etaĝo ekveturas la urbotrajnoj.
Mi estas nekapabla orientiĝi. Horloĝoj ie ekzistas, sed sin kaŝas malantaŭ anonctabuloj kaj grizaj, dikaj, betonaj kolonoj. Horaroj kun tempoj de alveno kaj forveturo ie ekzistas, sed neniam rekte antaŭ
mi. Benkoj por mallonga ripozado ekzistas, sed tro malmultaj por la ĉefa stacidomo de la ĉefurbo de Germanio. Mi havis tekon kaj kofron kun mi, ĉie mi tiris kaj portis la pakaĵon.
Mi serĉis necesejon. Do mi iris tra la tuta stacidomo, veturis supren kaj malsupren (tirante kofron, portante tekon) kaj trovis planon de la stacidomo, sur kiu estis markita tiu instalaĵo. Kredeble la plano estis tiu de alia stacidomo, ĉar
mi ne trovis vojon laŭ la plano al la serĉata loko.
Super la irejoj estis tabuletoj, kiuj indikis la vojon al iuj celoj. Atentu: Sago ĉielen ne signifas, ke vi veturu supren, sed ke vi iru rekten. Iuj tabuletoj montris la
vojon al la necesejo. Fine mi trovis ĝin! Tio ne estis unuopa necesejo, sed neceseja centro (unusola por la stacidomo), kie vi devas pagi por eniri ĝin. Kion fari je la kofroj? Ne gravas, vi ne plu bezonas necesejon.
Elĉerpite mi atingis la urbeton apud Berlin, kie mi tranoktis ĉe amikoj.
La penoj rekomenciĝis je la sekva mateno. Ĉi-foje mi prenis nur kofron kun mi. Tiri ĝin al stacidomo. Atendi la trajnon, kiu nomiĝas »RE« (regiona ekspreso), sed estas same malrapida kaj malfrua kiel
ĉiu ordinara trajno.
Enirante la trajnon, mi denove subaŭskultis interparolon (Kiu plu parolos pri sekureco en interreto? Atentu, pri kio vi parolas en trajnoj! Mi staras apud vi.) Juna instruisto rakontis, ke li faris rolludadon
kun siaj gelernantoj pri laborkondiĉoj kaj strikoj en kapitalismo (certe li nenion scias pri tiuj aferoj, tiu juna instruisteto). Li admonis la gelernantojn, ke, se ili ne ŝatas partopreni la rolludadon, li punos ilin. Ili
devos legi libron. Diable, kial instruisto uzas legadon kiel punon???
La postaj tagoj pasis sen gravaj epizodoj. Dum la reveturo mi decidis, ke la sekva vizito al Berlin okazos per aŭtomobilo.