Montag, 25. Juni 2012

Ĝi eĉ veturas


Mi jam konis tiujn du veturilojn, kiuj staras antaŭ la kontoro de la turisma oficejo de Amrum apud la albordiĝejo de ŝipoj en Wittdün. Nun unu el ili aperis en la urba trafiko: Elektra veturilo de Renault. Ĝi havas kvar radojn kaj motoron, tial ĝi meritas la titolon »aŭtomobilo«, aŭ, nu jes, aŭtomobileto.

Ĝi veturigas du personojn aŭ unu personon kaj keston da biero. Teorie ĝi estas bona veturilo por insulo dek kilometrojn longa. Sed mankas vitro en la fenestroj. Por Amrum la aŭtomobileto tial ne estas tre taŭga, ĉar sur la nordmara insulo ofte okazas surprizaj pluvoverŝoj. La veturiganto devas preĝi al Dio, ke tiu ne sendu ventopuŝon, kiam la pordo estas malfermita. Mi timas, ke ĝi facile renversiĝas. Oni povas lupreni ĝin por 29 eŭroj tage.

Dum bona vetero oni povas veturi per ĝi:




Kunmetaĵoj:

al·bord·iĝ·ej·o | aŭtomobil·et·o | mal·ferm·it·e | nord·mar·a | ofic·ej·o | pluv·o·verŝ·o | renvers·iĝ·i | vent·o·puŝ·o | vetur·ig·i | vetur·ig·ant·o | vetur·il·o

Samstag, 9. Juni 2012

Trinkaĵoj en Frislando


Mia hodiaŭa gastaŭtoro estas Rainer Haupt el Hamburg.

Ne nur en Japanio okazas te-ceremonio, sed ankaŭ en Frislando. Frislando, la marborda lando de la Norda Maro, kaj antaŭ ĝi la frislandaj insuloj konsistas el tri partoj, du germanaj, kiuj nomiĝas »Nordfrislando« kaj »Orientfrislando«, kaj la nederlanda nomiĝas »Okcidenta Frislando«. Konataj urboj estas en la nordo Husum, en la oriento Aurich kaj en la okcidento Leeuwarden kaj Groningen.

Tre konataj frislandaj insuloj en la nordo estas Sylt, Föhr, Pellworm, Hooge, Langeness. En la oriento estas Borkum, Norderney, Juist, Baltum, Langeoog, Spiekeroog kaj Wangerooge, kaj en la nederlanda okcidenta Frislando Ameland kaj Terschelling.

Krome estas aliaj insuloj, Neuwerk kaj Helgoland, pli norde la danaj insuloj Fanø apud la urbo Esbjerg, Mandø apud la urbo Ribe kaj Rømø apud la urboj Tondern kaj Løgumkloster. Nederlandaj insuloj pli sude estas Texel kaj Vlieland.

Frislandanoj posedas propran lingvon, la frisan, kaj ili salutas unu la alian per la vorto »moin« je ĉiu tempo de la tago ĝis la nokto, tio estas moro en la tuta regiono. Kaj posttagmeze estas tempo por te-ceremonio per nigra forta teo. Ili elektas specialan miksaĵon el Ĉinio kaj Hindio kaj preferas trinki dolĉan teon. Do ili enmetas kelkajn pecojn da kando en la tason, aldonas teon kaj poste iomete da fluida kremo, ĝis formiĝas nubetoj de kremo sur la tesupraĵo. Ĝuante la teon, ili ankaŭ ĉiam ĝuas pecon da kuko, do ja estas frislanda posttagmeza te-ceremonio!

Nederlandanoj ankaŭ estas tetrinkemuloj, sed danoj ŝatas kafon. Ili estas kaftrinkemuloj.

Kvankam kafo estas konata trinkaĵo ankaŭ en Frislando, tamen frislandanoj elpensis specialan trinkaĵon, kiu nomiĝas »Fariseo«. Laŭ la historio »fariseo« estas granda glaso da kafo kune kun glaseto da rumo. Frislandanoj ofte estis eksaj maristoj kaj ŝatis rumon. Bedaŭrinde pastoroj malpermesis trinki alkoholaĵon. Do, por kaŝi la odoron de la rumo, ili surmetis dolĉan batitan kremon sur la supraĵon de la trinkaĵo. Hazarde iu pastoro trinkis ĝin kaj diris: »Ho, vi fariseoj!«

Kunmetaĵoj:
alkohol·aĵ·o | bat·it·e | el·pens·i | en·met·i | form·iĝ·i | Fris·land·o | fris·land·an·o (=friso) | gast·aŭtor·o | glas·et·o | hodiaŭ·a | ĝu·ant·e | Japan·i·o | kaf·trink·em·ul·o | kon·at·e | krom·e | kun·e | mal·permes·i | mar·bord·a | mar·ist·o | miks·aĵ·o | nederland·an·o | nom·iĝ·i | nub·et·o | post·tag·mez·e | supr·aĵ·o | sur·met·i | te·supr·aĵ·o | te·trink·em·ul·o | trink·aĵ·o

Montag, 4. Juni 2012

Preni kafon


Telefonante kun mia filino, mi iam rigardas al la domo de la kontraŭa stratflanko. Tie estas la fama (nu jes, fama en nia urbeto) kafejo »Pustekuchen«. 
 (La kafejo Pustekuchen en Wittdün)

Oni ofertas varmegan kafon, altkvalitan matenmanĝon, bongustajn tortojn kaj afablan rideton. Jen venas grizhara, mezaĝa viro el la pordo. Li estas la posedanto de vendejo de ludiloj kaj turismaj memoraĵoj. En la mano li portas kruĉeton da kafo, tion mi rakontas al mia filino. Ŝi konsentas, ke la kafo de ĉi tiu kafejo estas tre bona, kaj rakontas, ke eĉ S. aĉetas sian laktokapuĉan kafo tie - kaj nur tie -, ĉar ili preparas ŝian kafon ĝuste laŭ ŝia gusto. S., ŝi estas kasistino en la apuda ĉiovendejo, havas tute propran gusto pri kafo, aĉetas nur unusolan specon de muelita kafo, kiun oni mendas pogrande nur por ŝi en la alia, la »malgranda« ĉiovendejo. S. ŝatas min, mi scias tion, ĉar ŝi foje donacis al mi papersaketon da »ŝia« kafo. Mi sentis min sanktigita.
 
Mia filino diras, ke ŝi plej volonte aĉetas kafon ĉe la granda konata ĉeno de pretmanĝejoj. Tiu kafo estas bongusta, kaj la gevendistoj aldonas peceton da biskvito. La duan lokon de ŝiaj plej ŝatataj kafovendejoj okupas speciala kafo-vendeja ĉeno. Tiu kafo ankaŭ estas tre bongusta, sed unu el la vendistinoj estas malafabla kaj ne donas dolĉaĵon al mia filino. Kaj, diru, iu, kiu ĉiusemajne du- aŭ trifoje aĉetas kafon, havas rajton je sia dolĉaĵo, ĉu ne?


Sur la pramoj, kiuj veturas inter la ĉeflando kaj la insuloj, oni ricevas biskviton aldone al taso da kafo nur post la dekunua horo. Do - ne veturu tro frue, se vi ŝatas kuketojn.
Kaj mi? Mi trinkas kafon kun lakto kaj dolĉigilo. Nur freŝe brogitan, tre bongustan kafon mi trinkas pure, nigre, sen iuj aldonaĵoj.

Kunmetaĵoj:
al·don·i | al·don·aĵ·o | alt·kvalit·a | bon·gust·a | brog·it·a | ĉef·land·o | ĉio·vend·ej·o | ĉiu·semajn·e | dek·unu·a | dolĉ·aĵ·o | dolĉ·ig·il·o | du·foj·e | fil·in·o | ge·vend·ist·o·j | griz·har·a | kaf·ej·o | kaf·o·vend·ej·o | kas·ist·in·o | kruĉ·et·o | kuk·et·o | lakt·o·kapuĉ·a | lud·il·o | mal·afabl·a | mal·grand·a | maten·manĝ·o | memor·aĵ·o | mez··a | muel·it·a | paper·sak·et·o | pec·et·o | po·grand·e | posed·ant·o | pret·manĝ·ej·o | rid·et·o | sankt·ig·it·a | strat·flank·o | ŝat·at·a | telefon·ant·e | tri·foj·e | unu·sol·a | varm·eg·a | vend·ej·o | vend·ist·in·o