Samstag, 27. Januar 2018

Asisto por aŭtoroj (1)

Knal Majsner kontribuas kiel gastaŭtoro al mia blogo.

Kiu skribas nur por si mem, tiu ne publikigu. Kiu publikigas, tiu verku por la legonto.

Ĉi tiu blogero ne estas leciono pri la arto de libroverkado. Sed se iu volas verki libron, tiam estas bone anticipe aŭskulti kelkajn bazajn konsilojn kaj lerni ion el la spertoj de aliaj verkintoj. Mi esperas, ke speciale verkistoj, kiuj volas publikigi siajn librojn sendepende de agentoj kaj eldonejoj, povos utiligi miajn konsilojn.

La premiso

Libro komenciĝas per ideo aŭ sceno en kapo. Mia sekva paŝo estas la vortumado de tiu ideo kiel unu frazo. Skribante »unu frazon«, mi opinias »unu frazon«. Per tiu la verkanto tuj havas respondon je la demando, pri kio li nun verkas. Oni respondas per tiu unu (aŭ eble du) frazoj. Tiu unu frazo estas la premiso, kiu en pli longa formo estiĝos libropriskribo.

La premiso ne povas esti: Mia heroo savas la mondon.

Libroj rakontas historiojn kun personoj troviĝantaj en konflikto. Tial la premiso spegulas la ĉefan personon, lian konflikton kaj la rezultantan agadon. Dum la verkado oni povas kaj devas kontroli laŭ la premiso, ĉu oni ankoraŭ skribas la planitan libron, aŭ ĉu oni pense troviĝas jam delonge en alia historio.

Akra aserto: Se mi ne povas elfari premison, tiam la plano pri la libro estas misa.

La planado

Aktoj konsistigas historion

Kiu ne nur sidiĝas kaj sen antaŭaj pripensoj verkas libron (oni nomas tiun pantalonsidulo laŭ la angla pantser), sed volas plani la intrigon (tiu plano estas plotaĵo, la verkanto plotas la intrigon el unuopaj ideoj, kaj li tial estas plotanto), tiu lernas el diversaj lerniloj, ke oni dividas libron kiel klasikan dramon en tri aktojn. En tiuj evoluiĝas streĉoarko atinganta kulminon mallonge antaŭ la fino de la lasta (do ĉi tie: de la tria) akto.

Variaĵo de tio estas la kvarakta strukturo, kiu disigas la longan duan akton en du mallongajn pecojn.

Pri tiu temo ekzistas multe da literaturo, kaj neniu aŭtoro devas obei la instruojn.

La planado de intrigoj povas malhelpi, ke oni travivas verkad-blokadon. Dekomence oni scias, kiel la historio evoluas, kaj kiel ĝi finiĝas. Pantalonsiduloj ne verkas pli malbonajn librojn ol plotantoj, sed estas en pli granda danĝero, ke ilin haltigas verkad-blokado, aŭ ili forkonsumas siajn fortojn per malgravaĵoj aŭ inventas finon, kiu ne estas sinsekva rezulto el la pasado de la historio.

Antaŭparolo

Por antaŭparolo ne estas loko en beletraĵo. Tiujn informojn oni enplektas en la historion mem – se necese.

Prologo

Prologon la aŭtoro skribu nur, se ĝi estas nepra.

La 1a akto

La unua akto estas la unua kvarono de la libro. Ĝi enkondukas la historion, prezentas la ĉefan personon kaj liajn kontraŭulon, konflikton kaj la mondon, en kiu la personoj vivas. Pro »ekiga okazaĵo« (inciting event) la ĉefa persono perdas la ekvilibron, kaj la historio ekiras.

La aŭtoro kunmetas ĉiujn erojn de la rakonto. Personoj ekzemple estas: ĉefa persono, kontraŭulo, amanto, mentoro, flankulo, helpanto, partnero. Aŭtoro de fantaziaĵoj inventas diversajn sorĉilojn, radiantajn magiantajn ŝtonojn, flugantajn drakojn kaj tiel plu kaj devas preskaŭ komplete difini la mondon. Post la unua akto li ne enkondukas gravajn karakterizaĵojn, aparatojn, bestojn, pejzaĝojn.

En krimromano la krimulo jam devas ludi iun rolon. La »pafilo de Ĉeĥov« (serĉu en vikipedio) jam devas videble pendi sur la muro.

La unua linio

La unua linio estas la unua, plej bona kaj iam eĉ lasta okazo por tutpreni la leganton (nerespondita demando, Kial io estas tiel, kiel ĝi estas priskribata? Kiel povas esti, ke … Kial io okazis, aŭ ne?) La unua linio estas bonvenigo, saluto, ia »Hallo«. Ne malsaĝe foruzu ĝin! La unua alineo decidigas la leganton, ĉu li daŭrigas la legadon.

Ne ekzistas recepto por ĝi, foje sufiĉas frazeto kiel »Pluvis.« Se la leganto interesiĝas pri la libro kaj daŭrigas la legadon, tiam li atingas la hokon:

La hoko

La aŭtoro devas kapti la leganton per la unua frazo, la unua alineo, la unua aŭ plej malfrue sur la dua paĝo same kiel fiŝkaptisto kaptas fiŝon per hoko. La fiŝo devas manĝi la hokon, kaj la leganto devas aĉeti la libron. Hoko povas esti frazo, iam eĉ nur malmultaj vortoj, kiu konvinkas la leganton, ke li nepre devas plu legi la libron. Hoko estas, se la leganto demandas sin: Kio okazas tie?

Brute mortigita homo ne estas hoko.

La unuaj dek procentoj

Plia ebleco por interesigi la leganton pri romano estas la establa prezentaĵo (establishing shot) de la ĉefa persono kaj lia ĉirkaŭaĵo en unu aŭ du frazoj. La komenco aŭ la malfermanta ĉapitro difinas la tonon de la tuta historio kaj akordas la leganton al venontaj okazaĵoj. La ĉefa persono devas alfronti defiojn kaj travivas konfliktojn. Jen aperas konkreta demando, je kiu la leganto postulas respondon.

Komence de libro oni rezignu skribi banalaĵojn kaj histori-sciencajn kaj aliajn krominformojn.

La fino de la 1a akto

Fine de la 1a akto okazas ŝanĝo de la intrigo. Ekzistas punkto, post kies transiro oni ne povas reveni (point of no return) al la antaŭa vivo. La ekaranĝo (setup) estas finita, la rolantoj transiras la Rubikonon. Io, kio ŝanĝas la vivon de la ĉefa persono, okazis, kaj pro tiu ŝlosila okazaĵo li devas partopreni la agadon.

Knal Majsner