Sonntag, 25. Februar 2018

Asisto por aŭtoroj (2)

(Daŭrigo)

La 2a akto

En la dua el la kvar aktoj (do ekde 25 % de la historio) la ĉefa rolanto evoluas. Li ne nur reagas, sed prenas rolon de iniciatanto, tamen ne sukcesas kontroli la situacion. Problemoj kaj unuaj konfliktoj estas solvataj.

Je duono de la dua akto (3/8 de la historio) la kontraŭulo faras atakon. La ĉefa persono travivas plenan malvenkon. Lia agomaniero (modus operandi) ŝanĝiĝas.

La 3a akto

La tria el kvar aktoj komenciĝas ĉirkaŭ la duono de la historio kaj daŭrigas la solvon de problemoj. Estiĝas dua ekiga okazaĵo. La ĉefa persono scias, kio estas farenda, li ne plu reagas pasive, sed ekagas memstare kaj volas kontroli la pasadon de la historio. Lastfoje la aŭtoro povas enkonduki novajn informojn. La personoj devas fari decidojn. Denove je la duono de akto (5/8 de la historio) okazas insida atako de la kontraŭulo.

La 4a akto

En la kvara kaj lasta akto ĉiuj restintaj konfliktoj estas solvataj. Regas kvieto antaŭ ŝtormo kaj pozitiva humoro. La ĉefa persono devas venki novajn malfacilaĵojn kaj batali kontraŭ sia interna demono. La komisaro venkas sian alkohol-problemon. Oni ne enkondukas novajn informojn.

Je la duono komenciĝas la fina atako de la kontraŭulo. La ĉefa persono kuŝas sur la tero, estas minacata kaj venkota, kvazaŭ staras kun la dorso al la muro. Lia spirita aŭ karaktera evoluo kondukas la solvo de ĉiuj konfliktoj.

Je 90 procentoj de la rakonto estas finbatalo (black moment, showdown). Ĉio ŝajnas perdita. La posta fina solvo / fina venko donas al la leganto senton de kontentiĝo.

Scenoj

Beletraj libroj konsistas el sinsekvo de scenoj. Ĉiu sceno estas paŝo antaŭen en la historio. Ĉapitroj (se vi nun pensas pri tiuj) orientigas la leganton, sed kutime ne organizas la historion.

Scenoj estas verkataj el la vidpunkto de certa persono. Ili priskribas la celon (kion volas la persono?) kaj lian motivon (kial agas la persono?). Ekzistas konflikto malhelpanta la atingon de la celo. Tio kaŭzas desastron (preskaŭ-katastrofon). La celo ne estas atingita. Variaĵoj:

  • Ne, la celo ne estas atingita.
  • Jes, la cela estas atingita, sed …
  • Ne, la celo ne estas atingita, kaj krom tio … .

La desastro donas novan direkton al la historio. La ĉefa persono devas fari decidon: forkuri kaj kaŝi sinresti kaj batali.

Ekzemplo:

  • Celo: Han Solo volas sin kaj siajn amikojn sekurigi ĉe Lando Calrissian en la nuburbon de Bespin.
  • Konflikto: La Imperio jam okupis la nuburbon.
  • Desastro: Han Solo kaj kamaradoj estas maliberigitaj.

La aŭtoro decidas, super kiuj partoj de la libro sceno etendiĝas. Iusence libro estas granda sceno dispartiĝanta al multaj malgrandaj scenoj.

La antaŭhistorio

La antaŭhistorio estas la historio okazanta antaŭ la kaj kondukanta al la ĉefa intrigo. En krimromano ĝi povas raporti la krimon, aŭ kiel kaj kial estiĝis murdo. En romatikaĵo ĝi klarigas, kial la partneroj disiĝis. La antaŭhistorio ne devas detale prezentiĝi en la libro mem. Ofte sufiĉas, ke la aŭtoro konas ĝin (ĉar el ĝi estiĝas la verkaĵo) kaj konigas al la leganto nur la rezulton. Kelkfoje li devas rakonti la antaŭhistorion pli malpli komplete. Ĝi enhavu nur la faktojn gravajn por la libro. Oni ne ŝarĝu la leganton per antaŭhistorio, kiun li ne povas enordigi.

Personoj

Ĉiu historio vivas per siaj personoj. Ili kreas ligon inter la leganto kaj la libro. Personoj estu rekoneblaj individuoj, havu nomon kaj karakterizaĵojn: ekstera aspekto, prononcado, tikoj. Tiuj karaktizaĵoj iam kaj tiam estu menciataj. Karakterizaĵojn oni priskribas per faroj kaj agoj, ne per vortoj. (Ne: Li helpas povrulojn. Sed: »Mi nun devas ekiri kaj porti legomojn al nutraĵ-banko.«). Kiam Tom Sawyer igis siajn amikojn farbi la palisaron, li pruvis saĝon kaj psikologian sensivon.

La ĉefa persono devas havi malfortaĵon, makulon (»sian kriptoniton«).

Kie ne estas konflikto, tie ne estas historio. La konflikto estas la dilemo1 de la ĉefa persono, irigas la historion, kaj kreiĝas en la komenco de la libro.

Antaŭ ol leganto sentas kompaton kaj maltrankvilon pri iu, li devas scii, kial li sentu tion.

La ĉefa persono devas agadi. La komenco de libro montru lin laborantan penige kaj eble en tipa maniero.

Personoj ne agas en senaera spaco (tamen eble en kosmo) sed en ĉirkaŭaĵo pleniganta la mensajn blankaĵojn (white spaces, Leerstellen) de la leganto.

Historioj bezonas ne nur action (aktivan agadon), sed moviĝon. Ĝi donas al la leganto la senton de progreso kaj, se necese, de rapideco. Personoj devas movi sin (do prefere ne moviĝi de aliaj personoj, sed movi sin), eĉ se ili nur malfermas la malvarmŝrankon.


  1. dilemo – alternativo aŭ situacio, enhavanta du kontraŭajn proponojn, inter kiuj oni nepre devas elekti.

Knal Majsner