Turistoj kompreneble ŝatas demandi pri la vojo. Nun do oni imagu al si malgrandan insulon en la granda Norda Maro. Malgranda, agrabla kaj ĉirkaŭita de akvo. Tiu akvo ne simple ĉirkaŭas la insulon, ne, ĝi onde surverŝiĝas sur la strandon. Tute egale, kie oni troviĝas, oni povas aŭdi la maron — se estas alta tajdo, ni rememoras — kaj la distanco al la strando estas nur kelkaj paŝoj.
Do la turisto finas sian aĉetadon en ĉiovendejo kaj ĉe la kaso demandas la kasistinon, kiu laŭ lia opinio devas samtempe kaj sen ekstra pago plenumi la taskon de ĉiĉerono: »Kien mi devas iri por atingi la strandon?«
Kion ŝi respondu? Kion ŝi respondu sen rikani?
La homo urbana kutimiĝis, ke li devas konkeri longegajn stratojn per aŭtomobilo kaj ne povas imagi al si, ke io troviĝas en piedira distanco. La bonkora kaj kompatema insula kasistino fingromontras al la pordego de la vendejo kaj klarigas: »Tien.«
Plia problemo estas la tempo. La turisto volonte kuŝas dum horoj sur la strando en la suno, tute kviete sidas en kafejo kaj trinkadas unu kapuĉinon post la alia, aŭ ravite rigardas la frisajn domojn sur la transa stratflanko. Ĉi tiuj aktivaĵoj okazas laŭ fiksita horaro, kiu neniel kaj nenial rajtas ŝanĝiĝi. Ĉia malfruiĝo estas malpermesita. Se ekzemple dum la matena aĉeto de bulkoj okazas prokrastoj, tiam oni elŝutas amasojn da adrenalino. Jam la vido al vico de pli ol kvin atendantoj kaŭzas ŝvitadon. Se avino pagas per etvaloraj moneroj, tiam oni skrapetas la plankon per la piedoj.
La patrino kun du infanoj kaŭzas katastrofon. Ŝi ne povas decidi, kion ŝi bezonas. Ĉu du bulkojn el sekala faruno kaj unu kun surmetitaj grajnoj, aŭ ĉu tri sekal-farunajn? Tion la atendanta turisto ne povas elteni. Li diras nenion, sed la vizaĝo ruĝiĝas. La patrino estas punata per koleraj rigardoj, kiam ŝi post laŭsente tri horoj eliras el la bakejo kun tri bulkoj kun grajnoj. Pro tiu virino pasis altvalora feriada tempo tute sensence. Tia impertinenteco!
Je la sama tago tiu turisto kaŭzas obstrukcon ĉe la kaso en la ĉiovendejo, ĉar li forgesis la personan identigan nombron de sia bankokarto. (350+ vortoj)
Kunmetaĵoj
- aĉet·ad·o
- aktiv·aĵ·o
- alt·valor·a
- atend·ant·a
- atend·ant·o
- av·in·o
- bak·ej·o
- bank·o·kart·o
- bon·kor·a
- ĉio·vend·ej·o
- ĉirkaŭ·it·a
- el·ir·i
- el·ŝut·i
- el·ten·i
- et·valor·a
- feri·ad·a tempo
- fiks·i·ta
- fingr·o·montr·i
- hor·ar·o
- ident·ig·a
- impertinent·ec·o
- kaf·ej·o
- kas·ist·in·o
- klar·ig·i
- kompat·em·a
- kompren·ebl·e
- kutim·iĝ·i
- laŭ·sent·e
- long·eg·a
- mal·fru·iĝ·o
- mal·grand·a
- mal·permes·it·a
- mon·er·o
- patr·in·o
- pied·ir·a
- plen·um·i
- pord·eg·o
- pun·at·a
- rav·it·e
- re·memor·i
- ruĝ·iĝ·i
- sam·temp·e
- sen·senc·e
- skrap·et·i
- strat·flank·o
- sur·met·it·a
- sur·verŝ·iĝ·i
- ŝanĝ·iĝ·i
- ŝvit·ad·o
- trink·ad·i
- trov·iĝ·i
- vend·ej·o
Kamparano vendis porkon en la urbo kaj ricevis sep talerojn por ĝi. Sur la hejmenvojo li iris preter lageto kaj sidiĝis sur unu el la ŝtonoj, kiuj kuŝis ĉe la akvejo, por denove nombri sian monon. Do li eknombris laŭte kaj jes, estis sep taleroj.
Dum li nombris, la ranoj en la lageto plurfoje vokis: »Ok, ok!«
La kamparano rilatis la vokon de la ranoj al si kaj tial opiniis, ke devas esti ok taleroj. Li denove komencis la nombradon. Sed kiom ajn ofte li nombris, estis ĉiam nur sep taleroj. Tamen la ranoj insiste vokis: »Ok, ok!«
Tio fine ĉagrenis la kamparanon, kaj li ĵetis la sep talerojn en la lageton kaj diris: »Nu, se vi scias la sumon pli bone ol mi, vi mem nombru!«
Post tio li atendis kelkan tempon, ke la ranoj redonu al li la monon. Sed ĝi restis en la lageto, kaj li devis reiri hejmen sen siaj taleroj. (Germana popola legendo - 160+ vortoj)
Kunmetaĵoj:
- akv·ej·o (loko, kie estas akvo)
- de·nov·e (fari ion je plia fojo, de nova komenco)
- ek·nombr·i (komenci nombri ion)
- hejm·e·n·voj·o (iri sur la vojo al la hejmo)
- kamp·ar·an·o (persono, kiu laboras sur siaj kampoj = sur sia kamparo)
- lag·et·o (malgranda lago)
- nombr·ad·o (la ago nombri)
- plur·foj·e (fari ion je pluraj fojoj)
- re·don·i (doni ion, kion oni antaŭe ricevis de tiu)
- re·ir·i (iri al la loko, de kie oni venis)
- sid·iĝ·i (komence sidi, ek·sidi)
Ĉi tie, sur malgranda insulo en la Norda Maro ĉe la pinto de Germanio, jaron post jaro okazas interesa spektaklo. Precize kun la unuaj sunradioj aperas strangaj kreitaĵoj — tiel nomitaj turistoj. Tiuj homoj, ŝajnigantaj sendanĝerecon kaj senkulpecon, sekvas perfidan planon: la malrapidan elturmentadon de la insulanoj per malica konduto. Ne estas konate, ĉu tiu celo estas konscia aŭ nekonscia. Konate tamen estas, ke ili ĉiujare atingas tiun celon.
Longajn kaj penigajn vojaĝojn la turistoj entreprenas por ripozi kaj por resaniĝi post penigaj laboro kaj ĉiutageco. La paca insulo ofertas ĝuste tion. Sablan strandon, sunon, naturon, kafejojn kaj kompreneble maron. Ho, ĉu maron?
Nu jes, ĉiuj turistoj alvenas per pramo. Sed je la sekva mateno la rigardo el la fenestro de la feriada loĝejo kreas gravan demandon: Kial ni devis iri per pramo? Jen ekstere estas nuraj koto kaj ŝlimo! Eĉ ne iometa postsigno de maro. La insulanoj klarigas la efikon de alta kaj malalta tajdoj. Miro de la turistoj. Ĉu vere la akvo simple malaperas? Kiom ofte tio okazas? Ĉu ĉiun semajnon?
Plua miro pro la respondo. Dum ses horoj estas fluso, la akvo alfluas kaj kreas altan tajdon. Dum la postaj ses horoj estas malfloso, kaj — ho vere — estiĝas malalta tajdo. Tiaj sciencaj klarigoj estas bona komenco de la feriado, ĉu ne? Oni povus nomi tion kleriga vojaĝo … (220+ vortoj)
Kunmetaĵoj
- al·flu·i
- al·ven·i
- ĉiu·jar·e
- ĉiu·tag·ec·o
- el·turment·ad·o
- est·iĝ·i
- feri·ad·a loĝ·ej·o
- feri·ad·o
- insul·an·o
- iom·et·a
- kaf·ej·o
- klar·ig·o
- kompren·ebl·e
- kon·at·e
- kre·it·aĵ·o
- mal·alt·a
- mal·aper·i
- mal·flos·o
- mal·grand·a
- mal·rapid·a
- nom·it·a
- pen·ig·a
- post·sign·o
- re·san·iĝ·i
- sen·danĝer·ec·o
- sen·kulp·ec·o
- sun·radi·o
- ŝajn·ig·ant·a