Kiam mi vidis la veturilon en libro, mi tuj ŝatis ĝin. Kiel junulo mi legis multajn scienc-fikciajn rakontojn. La mondo de la estonteco estis mia ŝatokupo kaj vekis en mi la intereson pri inĝeniera tekniko. La raporto pri la »Wüstenschiff« rememoris min pri tiuj junulaj revoj.
La aŭtomobilego aŭ eble hotela aŭtobusego havis longon de sesdek metroj, alton de dek ok metroj kaj kvar etaĝojn. Ĝi moviĝis sur grandegaj, senpneŭmatikaj radoj el fero kun diametro de dek kvin metroj
kaj larĝo de du metroj kaj duona. Ĝi povis venki plej malfacilajn terenojn. Simile al ŝipo sur maro, ĝi transportis tricent pasaĝerojn tra dezerta, senhomaj regionoj kiel dezertoj, havante kun si akvon, nutraĵojn kaj
funkciigajn rimedojn. La pasaĝeroj ĝuis ĉian lukson.
La »Wüstenschiff«-aŭtomobilego renkontas beduenojn.
La retejo »http://kamelopedia.mormo.org/index.php/Wüstenschiff« asertas, ke ĝi sinkis en sablon je la unuataga veturo. Mi ne kredas tion, ĉar ne ekzistas iu pruvo, ke la aŭtomobilego estis pli ol projekto
kaj impresaj bildoj. Neniu vere konstruis aŭ eĉ veturigis ĝin.
La skanaĵojn mi faris el la volumo 34/1913 de la libroserio »Das Neue Universum«.
Kunmetaĵoj:
aŭtobus·eg·o | aŭtomobil·eg·o | est·ont·ec·o | funkci·ig·a | grand·eg·a | jun·ul·o | lig·il·o | libr·o·seri·o | mal·facil·a | mov·iĝ·i | nutr·aĵ·o | re·memor·i | ret·ej·o | sen·hom·a | sen·pneŭmatik·a | skan·aĵ·o | ŝat·okup·o | trans·port·i | unu·a·tag·a | vetur·ig·i | vetur·il·o