Samstag, 21. März 2026

Distrikto Nordfriesland

La distrikto Nordfriesland (Norda Frislando, areo: 2048 km²) troviĝas en la nord-okcidenta parto de Ŝlesvig-Holstinio. Ĝi estas je triono pli malgranda ol la origina setlejo de la nordfrisa popolo. La nordfrisa lingvo ĝis hodiaŭ estas parolata same kiel la germana, dana, la sudjutlanda kaj malsupra-germana (platgermana) lingvoj. Malgraŭ diversaj lingvoj la regiono formas kulturan unuaĵon. Tio rezultas el la unueciga efiko de la Norda Maro, kiu determinas la vivkondiĉojn de la homoj, per ŝtormaj inundoj minacas la vivon, per ŝipveturado ebligas enspezojn.

La distrikto estiĝis en 1979 el la antaŭaj distriktoj Eiderstedt, Husum kaj Südtondern.

Pejzaĝe la distrikto konsistas el marsko (germane: Marsch) kaj hesto (germane: Geest). Marsko estas plata, alnaĝigita lando, sed hesto male malfekunda altaĵo. »Altaĵo« ne signifas vere alta kiel monto, sed alta relative al marsko. Sur hesta grundo kreskas pinoj kaj arbustaĵaroj, agrikulture ĝi estas utiligebla por plantado de terpomoj.

La ekonomian vivon determinas agrikulturo, fiŝado, metioj kaj turismo. La ĉefa urbo de la distrikto, Husum, estas centro de kongresoj kaj de firmaoj, kiuj instalas kaj mastrumas ventopelitajn elektrocentralojn.

Fervojo kaj ŝipveturado estas gravaj por turistoj kaj enloĝantoj. Pramoj trafikadas al insuloj kaj etinsuloj.

En la vilaĝo Alkersum sur la insulo Föhr ekzistas Muzeon pri Arto de la Okcidenta Bordo. La muzeo estas donaco de Frederik Paulsen, la filo de Friedrich Paulsen. Friedrich Paulsen naskiĝis en Dagebüll en Norda Frislando en 1909. Dum la studado en Kiel estiĝis konfliktoj kun la nacisocialismaj regantoj, li fuĝis tra Svisio al Svedio, kie li fine ricevis la svedan ŝtatanecon. De tiam li nomiĝis Frederik Paulsen. En Malmö li fondis la farmacian entreprenon FERRING. Li mortis en Alkersum, havante aĝon de 87 jaroj. Li kaj lia samnoma filo retenis firmajn rilatojn al la nordfrisaj lando kaj kulturo. La filo Frederik Paulsen per la donaco de la muzeo kun internacia signifo honoras la insulon Föhr kaj lian patron.

La muzeo estas hejmo por ĉ. 480 artaĵoj. La pentraĵa trezoro kunvenigas la vizitantojn sur vojago laŭ la bordo de la Norda Maro. Estas fiŝistoj kaj kamparanoj, frisaj popolaj vestaĵoj kaj ĉambroj, la danĝera maro kaj la unika pejzaĝo, kiujn la pentristoj fiksis kaj konservis por ni.

La naturprotektejo de la poldero »Beltringharder Koog« estas la plej granda naturprotektejo de Ŝlesvig-Holstinio (3345 hektaroj) kaj plena de belaĵoj tipaj por la nordmara regiono. La poldero de Beltringharde estas iama intertajda zono, kiu en 1987 estas apartigita per sekuriga digo. En ĝi fluas dolĉakvejoj el marskejoj. La poldero ankaŭ enhavas salakvejon en apartigita parto. La moderna digo 9 kilometrojn longa kaj la amfibia karaktero de la poldero de Beltringharde servas kaj al la sekurecaj interesoj de la loĝantaro en la malaltaj marskejoj kaj al la bezonoj de la naturprotektado.

En Majo rulsketantoj renkontiĝas sur Nordstrand, iama marska insulo antaŭ la urbo Husum, por konkursi.

La Faka Malsanulejo »Satteldüne« sur la insulo Amrum invitas al la Kuro je Mukoviskozeco ĉiujare okazanta pentekoste.

En Julio en la urbo St. Peter-Ording okazas la Kajta Festivalo kun partoprenantoj el Germanio, Danlando kaj Nederlando.

Nordfrisaj insuloj

La regiono de la ŝlesvig-holstiniaj nordmaraj insuloj havas propran nomon – Uthlande (ekstera lando). Ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando. Hodiaŭ ĝi ampleksas de nordo al sudo la insulojn Sylt, Föhr, Amrum, Pellworm kaj aron da insuletoj kun loĝmontetoj, kiujn oni nomas (pluralo) Halligen en germana lingvo. La germanaj nordfrisaj insuloj apartenas al la distrikto Nordfriesland.

Al la tuto de la nordfrisaj insuloj krome apartenas la danaj insuloj Langli, Fanø, Mandø, Koresand, Rømø.

Sylt estas la plej granda el la nordfrisaj insuloj kaj ligita al la firma lando per fervojo, kiu transportas homojn kaj aŭtomobilojn al kaj de la insulo ekde 1927.

Sude de Sylt troviĝas Föhr kaj Amrum. Tiuj du estas atingeblaj nur per pramoj. Kelkaj pramoj veturas de la haveno Schlüttsiel al la insularo, pli multaj trafikadas de la haveno kaj urbeto Dagebüll al Föhr kaj plu al Amrum.

Ankaŭ la insulo Pellworm estas atingebla nur per pramo.

La ekonomia bazo de la nordfrisaj insuloj estas agrikulturo kaj turismo.

La insuloj Amrum, Föhr kaj Sylt kreskis sur hestaj kernoj. Sur tiuj insuloj la plejaltaĵoj estas dunoj. Aliaj insuloj antaŭ la bordo de Nordfriesland estas la marska insulo Pellworm kaj la marinsuloj (Halligen), kiuj dum altaj tajdoj subakviĝas. Tiam nur loĝteraĵoj superas la marnivelon. La grundo de tiuj marskaj etinsuloj ne konservas dolĉan akvon.

Amt (komunumaro) Südtondern

Jutlando estas duoninsulo, kiu apartenas parte al Danlando, parte al Germanio. Tondern estas urbo en la sudo de Jutlando. Ĝi donis sian nomon al la distrikto Tondern, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1920 en la prusa provinco Schleswig-Holstein (Ŝlesvig-Holstinio). En 1920 la norda parto de la distrikto estis cedata al Danlando, la suda ricevis la nomon Südtondern (Suda Tondern). La ĉefa administra urbo estiĝis Niebüll, tiam ĉefe fervoja nodo.

Pro reformo de la organizado de distriktoj en (okcidenta) Germanio en 1970 oni formis novan distrikton Norda Frislando el la ĝistiamaj distriktoj Südtondern, Eiderstedt kaj Husum.

La firmlanda parto (do sen la nordfrisaj insuloj Amrum, Föhr kaj Sylt) de la eksa disktrikto Südtondern ekde 2008 konsistigas la komunumaron (Amt) Südtondern.

Post Niebüll la urbo Leck estas la dua plej granda de la komunumaro. La plej malgranda komunumo estas Lexgaard kun 52 loĝantoj.

Samstag, 7. März 2026

Powerline-konekto por hejma komputera reto

Mia apartamento estas en domo konstruita en la 1960aj jaroj. Eĉ de unu ĉambro al najbara la vifia (WiFi-a)-signalo de mia hejma interreta konekto signife malfortiĝas je distanco de ĉirkaŭ 3 metroj, kaj tio estas eĉ pli okulfrapa en la 5-GHz-frekvencbendo ol en la 2,4-GHz-bendo. Estas konate, ke betono kaj brikoj ĝenas vifiajn signalojn. Tamen mi devas konfesi, ke malgraŭ la malforta signalo ĉiuj agadoj inkluzive de televidado kaj videokunvenoj eblas, kvankam foje malrapide.

Mi volis scii, ĉu Powerline-konekto a) stabiligus la retkonekton kaj farus ĝin rimarkeble pli rapida, kaj b) permesus konekton ĝis la kelo. Konciza respondo: Jes. Mi estas ravita, havante nun fortan vifian signalon de la Powerline-interligo kaj stabilan interkonekton. Powerline estas teknologio, kiu specifas transsendadon de datumoj tra ordinara malaltavolta (hejma, 220-volta) elektrolineo. La konekto finiĝas ĉe la elektrokomputilo pro teknikaj limigoj.  (Vidu pri elektrokomputilo: https://esperanto-sh.blogspot.com/2025/12/cu-komputilo-cu-komputero.html)

Mi aĉetis "TL-WPA4220 Kit" el la serio “AV600 Powerline WiFi Kit” de TP-Link. 


Ĝi uzas la HomePlug-AV-specifaron por transdoni la signalon de la raŭtero per la ekzistanta elektra lineo anstataŭ vifia aŭ Ethernet-kabla konekto. La ilaro inkluzivas adaptilon TL-PA4010 (la pli malgrandan aparaton), kiu konektiĝas al la raŭtero per unu el la du inkluzivaj 2-metraj Ethernet-kabloj, kaj etendilon TL-WPA4220. La etendilo estas konektita al mura ŝtopilo en fora ĉambro kaj establas sian propran vifian konekton. La raŭtero, en mia kazo estas Fritz!Box, plu asignas la IP-adreson. Vifia retnomo (SSID) kaj pasvorto troviĝas sur malgranda etikedo sur la etendilo kaj sur ĝia tipoplato. La etendilo havas ankaŭ du Ethernet-pordojn por perkabla konekto.


La konektiĝo de la adaptilo al la raŭtero kaj de mia komputero al la etendilo okazas aŭtomate kaj sufiĉe rapide.

Tiu bildo montras la reton el la vido de mia raŭtero.

Ekzistas androida aplikaĵo (tpPLC) por administri la sistemon, kaj vi ankaŭ povas direkti la etendilon per la TTT-interfaco (http://tplinkplc.net). Oni devas krei pasvorton dum la unua ensaluto.

Mi ne testis konekton de dua etendilo al la vifia reto de la raŭtero per WPS nek ĝian uzadon.


Router – raŭtero: Mi ne povas amikiĝis kun la traduko de “router” per “enkursigilo”. Tiu vorto supozeble estas kripla transpreno el la rusa “маршрутизатор” (marŝrutisator), en kiu troviĝas la germana vorto “Marschroute” (=itinero, marŝenda vojo, direkto). En la rusa vikipedio mi trovis “раутер” (rauter). Esperanto ne estu sekreta lingvo, kiun komprenas nur kelkaj konfidatoj. “Raŭtero” estas facile komprenebla kaj enmemorigebla en komparo al “enkursigilo”. Enkursigilo por mi estas papero, per kiu oni registras sin por la sekvonta Esperanto-kurso.

Lineo – estas laŭ vortaro.net konduktiloj uzataj por porti elektran energion aŭ telekomunikajn signalojn laŭ fiksita vojo (germane ekzemple "Telefonleitung"). Tio estas ĝusta, sed aldone mi komprenas sub "lineo" la tuton de konduktiloj kaj transsendadoj. "The line went dead." aŭ "Die Leitung war tot." ne signifas, ke la konduktiloj estas difektaj, sed ke per la funkcianta konduktilo ne plu okazas telefona interparolo. (Laŭ mia kompreno.)

Vifio (WiFi, Wi-Fi, WLAN) estas nova kaj ne vaste uzata termino por sendrata komputera loka reto. Mi subtenas ĝin pro internacieco kaj lingva ekonomio.