Posts mit dem Label Nordfriesland werden angezeigt. Alle Posts anzeigen
Posts mit dem Label Nordfriesland werden angezeigt. Alle Posts anzeigen

Samstag, 21. März 2026

Distrikto Nordfriesland

La distrikto Nordfriesland (Norda Frislando, areo: 2048 km²) troviĝas en la nord-okcidenta parto de Ŝlesvig-Holstinio. Ĝi estas je triono pli malgranda ol la origina setlejo de la nordfrisa popolo. La nordfrisa lingvo ĝis hodiaŭ estas parolata same kiel la germana, dana, la sudjutlanda kaj malsupra-germana (platgermana) lingvoj. Malgraŭ diversaj lingvoj la regiono formas kulturan unuaĵon. Tio rezultas el la unueciga efiko de la Norda Maro, kiu determinas la vivkondiĉojn de la homoj, per ŝtormaj inundoj minacas la vivon, per ŝipveturado ebligas enspezojn.

La distrikto estiĝis en 1979 el la antaŭaj distriktoj Eiderstedt, Husum kaj Südtondern.

Pejzaĝe la distrikto konsistas el marsko (germane: Marsch) kaj hesto (germane: Geest). Marsko estas plata, alnaĝigita lando, sed hesto male malfekunda altaĵo. »Altaĵo« ne signifas vere alta kiel monto, sed alta relative al marsko. Sur hesta grundo kreskas pinoj kaj arbustaĵaroj, agrikulture ĝi estas utiligebla por plantado de terpomoj.

La ekonomian vivon determinas agrikulturo, fiŝado, metioj kaj turismo. La ĉefa urbo de la distrikto, Husum, estas centro de kongresoj kaj de firmaoj, kiuj instalas kaj mastrumas ventopelitajn elektrocentralojn.

Fervojo kaj ŝipveturado estas gravaj por turistoj kaj enloĝantoj. Pramoj trafikadas al insuloj kaj etinsuloj.

En la vilaĝo Alkersum sur la insulo Föhr ekzistas Muzeon pri Arto de la Okcidenta Bordo. La muzeo estas donaco de Frederik Paulsen, la filo de Friedrich Paulsen. Friedrich Paulsen naskiĝis en Dagebüll en Norda Frislando en 1909. Dum la studado en Kiel estiĝis konfliktoj kun la nacisocialismaj regantoj, li fuĝis tra Svisio al Svedio, kie li fine ricevis la svedan ŝtatanecon. De tiam li nomiĝis Frederik Paulsen. En Malmö li fondis la farmacian entreprenon FERRING. Li mortis en Alkersum, havante aĝon de 87 jaroj. Li kaj lia samnoma filo retenis firmajn rilatojn al la nordfrisaj lando kaj kulturo. La filo Frederik Paulsen per la donaco de la muzeo kun internacia signifo honoras la insulon Föhr kaj lian patron.

La muzeo estas hejmo por ĉ. 480 artaĵoj. La pentraĵa trezoro kunvenigas la vizitantojn sur vojago laŭ la bordo de la Norda Maro. Estas fiŝistoj kaj kamparanoj, frisaj popolaj vestaĵoj kaj ĉambroj, la danĝera maro kaj la unika pejzaĝo, kiujn la pentristoj fiksis kaj konservis por ni.

La naturprotektejo de la poldero »Beltringharder Koog« estas la plej granda naturprotektejo de Ŝlesvig-Holstinio (3345 hektaroj) kaj plena de belaĵoj tipaj por la nordmara regiono. La poldero de Beltringharde estas iama intertajda zono, kiu en 1987 estas apartigita per sekuriga digo. En ĝi fluas dolĉakvejoj el marskejoj. La poldero ankaŭ enhavas salakvejon en apartigita parto. La moderna digo 9 kilometrojn longa kaj la amfibia karaktero de la poldero de Beltringharde servas kaj al la sekurecaj interesoj de la loĝantaro en la malaltaj marskejoj kaj al la bezonoj de la naturprotektado.

En Majo rulsketantoj renkontiĝas sur Nordstrand, iama marska insulo antaŭ la urbo Husum, por konkursi.

La Faka Malsanulejo »Satteldüne« sur la insulo Amrum invitas al la Kuro je Mukoviskozeco ĉiujare okazanta pentekoste.

En Julio en la urbo St. Peter-Ording okazas la Kajta Festivalo kun partoprenantoj el Germanio, Danlando kaj Nederlando.

Nordfrisaj insuloj

La regiono de la ŝlesvig-holstiniaj nordmaraj insuloj havas propran nomon – Uthlande (ekstera lando). Ĝi apartenas al la distrikto Norda Frislando. Hodiaŭ ĝi ampleksas de nordo al sudo la insulojn Sylt, Föhr, Amrum, Pellworm kaj aron da insuletoj kun loĝmontetoj, kiujn oni nomas (pluralo) Halligen en germana lingvo. La germanaj nordfrisaj insuloj apartenas al la distrikto Nordfriesland.

Al la tuto de la nordfrisaj insuloj krome apartenas la danaj insuloj Langli, Fanø, Mandø, Koresand, Rømø.

Sylt estas la plej granda el la nordfrisaj insuloj kaj ligita al la firma lando per fervojo, kiu transportas homojn kaj aŭtomobilojn al kaj de la insulo ekde 1927.

Sude de Sylt troviĝas Föhr kaj Amrum. Tiuj du estas atingeblaj nur per pramoj. Kelkaj pramoj veturas de la haveno Schlüttsiel al la insularo, pli multaj trafikadas de la haveno kaj urbeto Dagebüll al Föhr kaj plu al Amrum.

Ankaŭ la insulo Pellworm estas atingebla nur per pramo.

La ekonomia bazo de la nordfrisaj insuloj estas agrikulturo kaj turismo.

La insuloj Amrum, Föhr kaj Sylt kreskis sur hestaj kernoj. Sur tiuj insuloj la plejaltaĵoj estas dunoj. Aliaj insuloj antaŭ la bordo de Nordfriesland estas la marska insulo Pellworm kaj la marinsuloj (Halligen), kiuj dum altaj tajdoj subakviĝas. Tiam nur loĝteraĵoj superas la marnivelon. La grundo de tiuj marskaj etinsuloj ne konservas dolĉan akvon.

Amt (komunumaro) Südtondern

Jutlando estas duoninsulo, kiu apartenas parte al Danlando, parte al Germanio. Tondern estas urbo en la sudo de Jutlando. Ĝi donis sian nomon al la distrikto Tondern, kiu ekzistis de 1867 ĝis 1920 en la prusa provinco Schleswig-Holstein (Ŝlesvig-Holstinio). En 1920 la norda parto de la distrikto estis cedata al Danlando, la suda ricevis la nomon Südtondern (Suda Tondern). La ĉefa administra urbo estiĝis Niebüll, tiam ĉefe fervoja nodo.

Pro reformo de la organizado de distriktoj en (okcidenta) Germanio en 1970 oni formis novan distrikton Norda Frislando el la ĝistiamaj distriktoj Südtondern, Eiderstedt kaj Husum.

La firmlanda parto (do sen la nordfrisaj insuloj Amrum, Föhr kaj Sylt) de la eksa disktrikto Südtondern ekde 2008 konsistigas la komunumaron (Amt) Südtondern.

Post Niebüll la urbo Leck estas la dua plej granda de la komunumaro. La plej malgranda komunumo estas Lexgaard kun 52 loĝantoj.

Freitag, 13. Juni 2025

Apud la vojo

Mi loĝas ĉe la rando de malgranda urbo. Kiam la homoj en mia ĉirkauaĵo volas iri en la centron de la urbo, tiam ili diras: "Mi iros en la vilaĝon." Tio memorigas pri la tempo, kiam tio vere estis vilaĝo. La vojo al la "vilaĝo" pasas tra malgranda arbaro preter sekiĝanta rojo kaj arbustejo. 

Foje mi retmesaĝe babilis kun amiko pri artefarita inteligenteco, nuntempa lernado, smartfonoj kaj Google Lens, la bildorekona teknologio de Google. Estiĝis ideo, kiel oni povas kunigi aplikon de smartfonoj fare de lernantoj, Google Lens kaj instruado ekzemple pri botaniko. Oni metas taskon: "Irante hejmen, fotu la plantojn starantajn ĉe la vojo kaj rekonu ilin per Google Lens, se vi ne konas ilin." 

Oni povas ampleksigi la taskon: traduku la nomojn de la plantoj en iun fremdan lingvon, skribu blogeron pri la plantoj, faru komputeran prezentaĵon. 

Kiam mi iris tra tiu "Birkenweg" al la centro de la urbo, mi demandis min: Kial mi ne mem plenumas tiun taskon? Jes, jen miaj fotoj (2025-06-13).

urtiko


flava irido



falarido

floronta rubuso

ranunkolo

driopterido

betulo

egopodio

velkiĝinta rododendro

acero kampa

Birkenweg-vojo

Sonntag, 3. November 2019

La marbanejo Wyk festas jubileon

Nia amiko Rainer Haupt el Hamburg verkis ĉi tiun artikolon pri la marbanejo en Wyk sur la insulo Föhr (Norda Frislando).



Ekde ducent jaroj estas bansezono en la ĉefa urbo Wyk de la la nordfrisa insulo Föhr. De la jaro 1819 ĝis hodiaŭ la marbanejo allogas ĉiujare multe da homoj, kiuj venas pro la milda klimato kaj la daŭra sunbrilo en la regiono de la nordfrisaj insuloj. Tial la insulo estas nomata ankaŭ Frisa Karibio.

Mi esploris la demandon, kial ĝuste en Wyk multaj homoj sentas pliboniĝon de la bonfarto. Suno estas ĉie, sed eble kutime neatentataj fenomenoj kaŭzas tiun senton. Jen estas diversaj argumentoj kaj perceptoj, sed neniu respondas la demandon, kial oni havas ĉi tiun senton speciale en Wyk.

Mi observis, ke la irado de la suno dum la tago donas klarigon por tio. Matene en la oriento la suno leviĝas super Wattenmeer tie, kien montras la maldekstra mano, kaj speguliĝas en la maro dum la tuta tago ĝis la tagfino, kiam ĝi enakviĝas en okcidento laŭ la direkto de la dekstra mano .

La vizitantoj videble ŝatas la specialan situon, la trankvilon kaj kvieton de la loko. Ili ripozas en iu kafejo sur la promenejo Sandwall aŭ ĉe la tuj apuda strando, ĝuas ĉiaman rigardon al sudo, al Wattenmeer kaj al la silueto de la dek sep termontetoj de la Hallig-insulo Langeneß.

Tiel la homoj spertas konscian vivon en harmonio kun la naturo, kion priskribas ankaŭ la malnovaj scioj de geomancio kaj ĉinaj fengŝuo-instruoj. Tial mi kaj multaj aliaj homoj bonfartas en la loko kaj portas la observojn en koro hejmen.



(La haveno de Wyk /Föhr)

Klarigoj:
  • geomancio: (origine =) aŭgura arto; (hodiaŭ ankaŭ =) instruo, kiu provas kompreni la identecon de vivospaco, loko aŭ pejzaĝo kaj tiel trovi la fundamentojn de harmoniaj kaj sanaj loĝado kaj vivado. 
  • Hallig-insuloj: En la Norda Maro estas malgrandaj insuloj, kiuj subakviĝas plurfoje en la jaro dum tajdaj altakvoj. Tamen homoj loĝas tie kun siaj bestoj. Ili surŝutis loĝteraĵojn, kaj konstruis siajn domojn sur tiuj malgrandaj, homfaritaj montetoj. Dum tajdaj altakvoj la homoj savis sin sur tiujn montetojn. Tia insulo nomiĝas en germana lingvo Hallig, kaj la loĝteraĵo aŭ termonteto estas germane Warft.
  • Langeneß: prononcu Langeness
  • termonteto: (alia traduko: loĝteraĵo) = Warft / Warf.
  • Wattenmeer (germane, proksimuma senco: travadejo; travadebla regiono de la maro, ankaŭ simple Watt): ĉeborda regiono de la nederlanda, germana kaj dana bordo, kiu troviĝas sub forta influo de la tajdoj. En tempo de alta tajdo la grundo estas sub la nivelo de la maro (do estas inundo), en tempo de malalta tajdo la maro retiriĝas kaj la grundo senakviĝas. En Esperanto ankaŭ Vad(o)maro.