Samstag, 5. September 2026

Skizo pri la strukturo de Usono

La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (cetere la unusola ŝtato sur tiu kontinento, kiu havas la esprimon »Ameriko« en sia nomo) konsistas el individuaj, suverenaj (federaj) ŝtatoj, kiuj delegis kelkajn respondecojn al federacia registaro. Estas tiom malmultaj respondecoj, ke Usono eĉ ne havas Ministron pri Internaj Aferoj (estas Sekretario pri Internaj Aferoj, sed li ĉefe respondecas pri naciaj parkoj kaj rilatoj al indiĝenoj). Ĝenerale validas, ke la federacia registaro prizorgas eksteran politikon kaj kelkajn interŝtatajn aferojn. Ĉio alia restas ĉe la federaj ŝtatoj, precipe aferoj rilataj al la ĉiutaga vivo de civitanoj.

Grafikaĵo: https://de.wikipedia.org/wiki/Datei:Map_of_USA_with_state_names.svg

Tio estas simpligita klarigo, ĉar la limoj fariĝis malklaraj en iuj aferoj dum la pasintaj ducent kvardek jaroj. La influo de la federacia registaro konstante pliiĝis precipe ekde la secesia milito (American Civil War).

Ĉiu el la 50 ŝtatoj havas »reziduan (restan) suverenecon«. Ili havas siajn proprajn armeojn kaj aerarmeojn (la Nacian Gvardion), tute apartajn jurajn sistemojn, kolektas siajn impostojn sendepende de la federacia registaro, kaj decidas pri aferoj kiel ekzemple pri trinkado de alkoholo kaj pri rajto de geedziĝo. Ili respondecas pri edukado kaj ankaŭ pri sanservo. Eĉ en la tutlanda Medicaid-programo por malriĉuloj la federaj ŝtatoj determinas precize, kiu rajtas je avantaĝoj. Sociala asekuro, aliflanke, estas federacia programo.

La federaj ŝtatoj ankaŭ decidas pri aferoj kiel somera horloĝtempo. Arizono ekzemple ne havas someran horloĝtempon, argumentante, ke ĝi jam ricevas pli ol sufiĉe da sunbrilo. Sed la Navaha Nacio, kies teritorio kuŝas plejparte ene de Arizono, ne transprenis ĉi tiun staton, tial tiu parto de Arizono havas someran horloĝtempon. Tamen, ne la tuta areo: la Hopia Nacio troviĝas ene de navaha teritorio, kaj tie ne estas somera horloĝtempo.

En Usono ne ekzistas centra civitana registrejo nek federaciaj identigiloj nek stirpermesiloj nek kodoj (libro de leĝaroj), kiel ni konas tiujn en Germanio. La federacia justico estas aparta de tiu de la ŝtatoj. Impostoj pri benzino, cigaredoj kaj biero varias de ŝtato al ŝtato kaj ofte de municipo (la plej malalta administrada ebeno, komunumo) al municipo. La federacia registaro ne povas altigi la aldonvaloran imposton, ĉar kiel multaj aliaj impostoj ĝi konsistas el partoj pagigita de la federa ŝtato kaj pagigita de la loka registaro. La aldonvalora imposto povas esti en unu ŝtato 0%, en iu municipo preskaŭ 10 %, sed nenie 19% kiel en Germanio.

La federacia registaro efikas eksteren, la federaj ŝtatoj efikas internen. Ambaŭ kontrolas unu la alian: La federacia registaro certigas, ke neniu ŝtato invadas siajn najbarojn aŭ subite deklaras diktaturon. La ŝtatoj kune certigas, ke la federacia registaro ne transpaŝas siajn limojn.

Tial la partopreno en balotado je la federacia nivelo estas relative malalta. La kialo ne estas ĝenerala politika malinteresiĝo de usonanoj, sed simple la fakto, ke la federacia registaro apenaŭ ludas rolon en la vivo de averaĝa civitano. Ŝtata kaj loka politikaj agadoj estas multe pli gravaj por ili, kie ili ankaŭ havas grandan kaj rektan influon.

Same la ŝtataj kaj lokaj juroj estas pli gravaj en Usono ol en Germanio, kie la gravaj aferoj estas decidataj je la federacia nivelo. Kiam usona prezidento parolas pri impostreduktado, li nur aludas federaciajn impostojn, ne la ĝeneralajn impostojn.

La divido de respondecoj inter la federacia kaj federaj registaroj ankaŭ estas unu el la plej grandaj disputpunktoj inter Demokratoj kaj Respublikanoj. Demokratoj volas transdoni multajn respondecojn - precipe socialan subtenon - al la federacia registaro, dum Respublikanoj volas teni ilin ĉe la federaj ŝtatoj.

Rigardi Usonon kiel unuopan nacion estas malpreciza. La lando fakte ne konsistas el 50 ŝtatoj; sed el 3 600 municipoj. Krom tiuj ekzistas pli ol 560 aŭtonomaj indianaj teritorioj konataj kiel suverenaj enlandaj nacioj (sovereign domestic nations). Precize oni ankaŭ devas enkalkuli ĉiujn aliajn specialajn administrejojn (lernejajn zonojn kaj universitatojn), kiuj ĉiuj posedas ian gradon de aŭtonomeco. Tio estas la totalo de proksimume 85 000 administraj unuoj — ĉiuj estas pli-malpli sendependaj, memstaraj objektoj.

Municipoj kolektas siajn proprajn impostojn, povas ŝanĝi trafikregulojn, kaj eĉ realigi leĝojn pri ĉifrado de Wi-Fi. Distrikta ŝerifo estas rekte elektita de la civitanoj. Ĉiu urbo havas sian propran policon, kies rajtoj kiel jura instanco finiĝas ĉe la urbolimoj, kaj kiu respondecas nur al la urba registaro. Ekzistas miloj da leĝoj pri armiloj en Usono, ĉar la federacia registaro laŭ la Dua Amendo al la usona konstitucio ne rajtas jure agi pri tio.

Ĉar oficistoj kaj postenuloj en Usono preskaŭ ĉiam estas determinataj per rektaj balotoj - la ĉefa escepto estas la prezidanto -, la unuopaj civitanoj havas tre gravan influon al la aferoj, kiuj rekte tuŝas ilian vivon.

Fonto: https://usaerklaert.wordpress.com/2006/06/25/die-grobstruktur-der-usa-oder-wo-man-vor-bush-am-sichersten-ist/

(Ĉirkaŭ 730 vortoj.)


2026-08-21.