Freitag, 23. Dezember 2016

Impresoj de Amrum (2)

Ne nur nuboj super Norda Maro estas belaj. Kelkfoje min ravas ĉielarkoj:


Ĉielarko super la haveno de Amrum.



Turistoj volonte venas dum somero, sed pli kaj pli da ili vizitas la insulon ankaŭ en aliaj jarsezonoj. Tiam povas esti, ke nebulo kovras la pejzaĝon.Mi ŝatas la insulon je ĉia vetero. Egale, ĉu suno brilas, ĉu neĝo kovras la stratojn, ĉu frostego glaciigas la maron – mi faras miajn promenojn kaj ĝojas.
 
Tra nebul-kovritaj dunoj serpentumas ligna vojo.

Tio estas vido al la maro – se ne estas nebulo.

Kompreneble okaze de kristnaska festo la insulanoj starigas ornamitajn koniferojn en siajn domojn kaj apud la stratojn. La tradicia artaĵo tamen estas la frisa arko. Vi povas vidi ĝin ĉi tie ĉe la haveno de Wittdün …


kaj en modifita formo (kruco antataŭ arko) super la enirejo al domo:




Kunmetaĵoj:
  •  art··o
  • ĉiel·ark·o
  • en·ir·ej·o
  • frost·eg·o
  • glaci·ig·i
  • insul·an·o
  • jar·sezon·o
  • kelk·foj·e, kompren·ebl·e, krist·nask·o
  • serpent·um·i, star·ig·i

Dienstag, 20. Dezember 2016

Atenco en Berlin

Laŭ la ĝisnunaj informoj (mateno de 2016-12-20) en Berlin, ĉefurbo de Germanio, okazis multviktima atenco.

La atenconto ŝtelis polan trenkamionon kun selkuplita remorko, mortigis ties ŝoforon kaj intence veturigis la veturilon ŝarĝo de ŝtaltuboj en la kristnaskan bazaron ĉe »Gedächtniskirche« (Kaiser-Wilhelm-Memor-Preĝejo) ĉirkaŭ la dudeka horo de lundo, 2016-12-19. Mortis 12 homoj, eble kvindek vundiĝis. La atencinto fuĝis for de la atencejo, sed estis kaptata post nelonge.

Laŭ nekonfirmitaj informoj li eniris en Germanion fine de decembro 2015 kiel fuĝinto el Pakistanio aŭ Afganio, aŭ laŭ aliaj fontoj en februaro 2016. La polico jam konis lin pro pluraj malgravaj krimoj. Li uzis diversajn falsnomojn. Tamen ne estas klare, ĉu la arestito vere estas la atencinto.

Klarige: La amasa alveno de fuĝintoj (inter 800 000 ĝis 1,5 milionoj depende de la politika pozicio) je 2015 en Germanio estis fakte nesolvebla tasko por la limpolico. Multaj homoj venis sen aŭ kun falsaj dokumentoj, aliaj tute ne registriĝis, sed supozeble malaperis en la grandaj urboj. La registrado okazis ĉefe laŭ la informoj, kiujn la fuĝintoj donis. Laŭ mia scio oni ne prenis fingropremaĵojn aŭ sangon por identigi iun (tiucele oni bezonas juĝistan ordonon en Germanio, kaj tiu donas la ordonon nur en kazo de serioza suspekto pri krimo).

La Kaiser-Wilhelm-Memor-Preĝejo (popolnome »Gedächtniskirche«; Kaiser Wilhelm = imperiestro Wilhelm Ia) estas fama preĝejo en la centro de Berlin. Ĝi troviĝas sur la placo Breitscheidplatz inter la stratoj Kurfürstendamm, Tauentzienstraße kaj Budapester Straße en la urboparto Berlin-Charlottenburg.

La reagoj ĉe tvitero kelkfoje sonis al mi strangaj:


  • »Ĝi estiĝas teroro, ĉar ni nomas ĝin teroro.« (Kio alia ĝi estas, ĉu kultura pliriĉiĝo?)
  • »Mi atendas la morgaŭajn novaĵojn.« (Eble ĉio estis nur falsinformo? Ĉu vero estas nur tio, kion la gazetaro kaj la partio nomis tiel?)
  • "Kio instruis al ni la jaro 2016, tio validas ankaŭ ĉi-nokte: Ĵurnalismo estu nur tiel rapida, kiel ĝi povas esti bona. (Tute sensenca parolveziko, kiun mi ne komprenas. Tion skribis profesia ĵurnalisto.)


La esperantistoj kaj la teroro


Mi enŝovas tiun rimarkon ĉi tie, kvankam ne estas certe, ke la ĵusa atenco en Berlin havis terorisman kaŭzon. Preparante alian artikolon, mi rimarkis, ke la esperantistoj havas strangan rilaton al terorismo. Tio pruvis al mi la artikolo pri la Pariza spektaklejo Bataclan. La artikolo enhavas nenian mencion pri la terora atenco de 2015-decembro-13. Ekzistas ligilo al la artikolo Atencoj de novembro 2015 en Parizo, sed ankaŭ(!) ĉi tiu ne raportas pri la atenco kontraŭ Bataclan. La koncerna alineo havas nur titolon, sed nenian enhavon. Tro multaj esperantistoj tro malmulte interesiĝas pri la ekstera mondo. Kial la mondo interesiĝu pri la esperantistoj?

Postskribo (2916-12-21)

  • La suspektito el Pakistanio estas malarestita. La atencinto plu estas nekonata.
  • La teror-organizo »Islama Ŝtato« pretendas la atencon por si.

Samstag, 17. Dezember 2016

Memore pri Otto Haar

Kutime mi ne publikigas artikolojn pri Esperanto-temoj. Tamen ĉi-foje mi faras escepton.

En la malgrandaj urboj de Slesvig-Holstinio rapide disfamiĝas la fakto, ke iu okupiĝas pri Esperanto. Kutimaj komentoj estas: „Ho, ĉu tio ankoraŭ ekzistas?“ Kaj: „Jes, estis iam iu, kiu same okupiĝis pri ĝi.“ Kaj kiu estis tiu? Ĉi tie sur Amrum vivis Otto Haar en la vilaĝo Süddorf (hodiaŭ apartenanta al la urbo Nebel).

Mi estiĝis scivola pri tiu nomo. Mia ĝenerala intereso pri historio kaj speciale pri la historio de la Esperanto-Movado kaŭzis, ke mi havas malgrandan kaj modestan kolekton de malnovaj libroj kaj revuoj, inter alie „La Praktiko“. Ĝi estis la revuo de la Internacia Cseh-Instituto kaj aperis de 1932 ĝis 1941 kaj de 1946 ĝis 1970.

Ĝi unuafoje raportis en 1933 pri Otto Haar. Tiam li gvidis en Flensburg Esperanto-kursojn por senlaboruloj [La Praktiko, Den Haag, 1933/2, pĝ. 9]. En 1934 ni sciiĝas, ke la Dana Esperanto-Instituto invitis lin por gvidi kursojn laŭ la Cseh-metodo [La Praktiko, Den Haag, 1934/12, pĝ. 7]. Tiutempe en Danujo laboris ses eksterlandaj Cseh-instruistoj.



En 1935 „La Praktiko“ denove raportas pri Otto Haar. Li estiĝis internacia instruisto de la Internacia Cseh-Instituto en la Esperanto-domo de Arnhem kaj gvidas Esperanto-kursojn en la danaj urboj Odense, Nyborg kaj Glamsberg, poste en Hammel, Bjerringbro, Langaa, Söften kaj Lillering [La Praktiko, Den Haag, 1935/3, S. 7; 1935/9, S. 11; 1935/10, S. 11].

Lia plua agado estas nekonata. Sekva vivosigno estas lia laboro sur la insulo Amrum en la ĉarpentejo de majstro Tadsen. La hodiaŭa posedanto Jürgen Tadsen kiel infano konataĝis kun li. En la metiejo ankoraŭ ekzistas lia ĉarpentista hakilo. Otto estis edzo de Amrum-anino kaj vivis kun ŝi en „Haus Espero“. La domo ankoraŭ ekzistas, la signo kaj la surskribo nun mankas.




Lia tombo troviĝas sur la tombejo de Nebel apud la preĝejo de St. Clemens.


Mi kore dankas sinjorinojn Marlies Tadsen, kiu ne forgesis nian amikon Otto Haar dum la pasintaj jardekoj, kaj Wilma Blechenberg, kiu afable disponigis al mi la foton de Domo Espero.

Noto: La Cseh-metodo estas speciala metodo por la instruado de Esperanto. Oni ne uzas lernolibrojn, nek nacilingvon, sed peras ŝablonajn frazojn.