Samstag, 17. Dezember 2016

Memore pri Otto Haar

Kutime mi ne publikigas artikolojn pri Esperanto-temoj. Tamen ĉi-foje mi faras escepton.

En la malgrandaj urboj de Slesvig-Holstinio rapide disfamiĝas la fakto, ke iu okupiĝas pri Esperanto. Kutimaj komentoj estas: „Ho, ĉu tio ankoraŭ ekzistas?“ Kaj: „Jes, estis iam iu, kiu same okupiĝis pri ĝi.“ Kaj kiu estis tiu? Ĉi tie sur Amrum vivis Otto Haar en la vilaĝo Süddorf (hodiaŭ apartenanta al la urbo Nebel).

Mi estiĝis scivola pri tiu nomo. Mia ĝenerala intereso pri historio kaj speciale pri la historio de la Esperanto-Movado kaŭzis, ke mi havas malgrandan kaj modestan kolekton de malnovaj libroj kaj revuoj, inter alie „La Praktiko“. Ĝi estis la revuo de la Internacia Cseh-Instituto kaj aperis de 1932 ĝis 1941 kaj de 1946 ĝis 1970.

Ĝi unuafoje raportis en 1933 pri Otto Haar. Tiam li gvidis en Flensburg Esperanto-kursojn por senlaboruloj [La Praktiko, Den Haag, 1933/2, pĝ. 9]. En 1934 ni sciiĝas, ke la Dana Esperanto-Instituto invitis lin por gvidi kursojn laŭ la Cseh-metodo [La Praktiko, Den Haag, 1934/12, pĝ. 7]. Tiutempe en Danujo laboris ses eksterlandaj Cseh-instruistoj.



En 1935 „La Praktiko“ denove raportas pri Otto Haar. Li estiĝis internacia instruisto de la Internacia Cseh-Instituto en la Esperanto-domo de Arnhem kaj gvidas Esperanto-kursojn en la danaj urboj Odense, Nyborg kaj Glamsberg, poste en Hammel, Bjerringbro, Langaa, Söften kaj Lillering [La Praktiko, Den Haag, 1935/3, S. 7; 1935/9, S. 11; 1935/10, S. 11].

Lia plua agado estas nekonata. Sekva vivosigno estas lia laboro sur la insulo Amrum en la ĉarpentejo de majstro Tadsen. La hodiaŭa posedanto Jürgen Tadsen kiel infano konataĝis kun li. En la metiejo ankoraŭ ekzistas lia ĉarpentista hakilo. Otto estis edzo de Amrum-anino kaj vivis kun ŝi en „Haus Espero“. La domo ankoraŭ ekzistas, la signo kaj la surskribo nun mankas.




Lia tombo troviĝas sur la tombejo de Nebel apud la preĝejo de St. Clemens.


Mi kore dankas sinjorinojn Marlies Tadsen, kiu ne forgesis nian amikon Otto Haar dum la pasintaj jardekoj, kaj Wilma Blechenberg, kiu afable disponigis al mi la foton de Domo Espero.

Noto: La Cseh-metodo estas speciala metodo por la instruado de Esperanto. Oni ne uzas lernolibrojn, nek nacilingvon, sed peras ŝablonajn frazojn.