Marcel Reich-Ranicki estis unu el la plej brilaj personecoj de la literatura vivo en Germanio post la dua mondmilito. Lia konateco devenas ne de belliteraturaj verkoj, sed de lia agado kiel literatura kritikisto
ĉe gravaj germanaj gazetoj kaj la germana televido.
Mi persone konas lin nur el la televido, kie li gvidis la serion de priliteraturaj sendaĵoj Das Literarische Quartett de la dua germana televido (ZDF). Li estis forta personeco, kaj jes, li ŝatis aliajn
fortajn personecojn apud si, kontraŭ kiuj li povis froti sin, interŝanĝi argumentojn kaj grumbli. Laŭ mia vidpunkto li ofte malpravis, sed li sciis prezenti sian malpravon plej ĉarme.
Lin distingis la kapablo, ke li povis disigi la literaturan valoron disde persona ideologio. Ekzemple li tre ŝatis Knut Hamsun kiel verkiston, tamen klarigante, ke li malakceptas ties »sango-kaj-grundo«-ideojn.
Marcel Reich-Ranicki estis homo de la unua jarkvindeko de la 20a jarcento. Lia vivresumo, sed ankaŭ liaj laboroj kaj mondkonceptoj spegulas la (depende de respektiva persona percepto) rompitecon aŭ komplikecon
de la okazaĵoj post la unua mondmilito, la leviĝon de la grandaj eŭropaj diktatorecoj kaj la jen sencelan, jen rezisteman agadon de unuopaj personoj kaj persongrupoj.
MRR naskiĝis sub la nomo Marceli Reich je la dua junio 1920 en la pola urbo Włocławek. La patro estis judo, la patrino germanino, la familio posedis fabrikon. Ekde 1929 li vivis en Berlin, kie li pasigis
la abiturientan ekzamenon en 1938. En oktobro de la jaro oni ekzilis lin al Pollando. Nur en Varsovio li lernis la polan lingvon. Fine de novembro 1940 li estis devigita loĝi en la Varsovia geto, kie li laboris kiel tradukisto
kaj verkis recenzojn pri teatraĵoj. Kune kun sia edzino li forsavis sin de la deportado kaj vivis kaŝite.
Post la milito MRR laboris por la pola sekreta polico, poste kiel vic-konsulo en Londono. En 1948 li poligis sian nomon per aldono de »Ranicki«.
Komence de 1950 okazis »purigoj« en la socialismaj landoj, la sekreta servo kaj la ministerio pri eksteraj aferoj eksigis lin, li estis ĵetata en malliberejon. Post tiu tempo li eklaboris en pola eldonejo
en Varsovio. Jam en 1951 li komencis vivon kiel sendependa verkisto, kiu finiĝis per malpermeso de publikigado komence de 1953.
Post aliaj vivostacio li restis en Germanio ekde 1958 kaj laboris kiel literatura kritikisto ĉe la Frankfurter Allgemeine Zeitung (Frankfurta Ĝenerala Gazeto, FAZ), post tio ĉe la Hamburga revuo Die
Zeit (La tempo).
De 1988 ĝis 2001 li gvidis la sendaĵon Das Literarische Quartett (la literatura kvaropo) de la dua germana televido (ZDF).
Li estis profesoro ĉe diversaj universitatoj kaj ricevis multajn distingaĵojn.
(Vivresumo laŭ la germana vikipedio)