Samstag, 30. Mai 2026

La gefiloj kaj genepoj de ELIZA

Ĉu vi konas Eliza-n?

Ĝi (aŭ ŝi, ĉar ŝi estis nomata laŭ Eliza Dolittle) estas komputera programo el 1966, kun kiu oni povis tajpe komuniki. Esperantlingva versio ankoraŭ ekzistas - interreto forgesas nenion: Esperanta ElizaLa programo serĉas en la enigita frazo, ĉu ĝi enhavas vorton troveblan en tezaŭro, kaj poste, komencante per tiu vorto, ĝi serĉas sinonimojn kaj ĝeneralajn terminojn. La programo ankaŭ enhavas kolekton de frazoj pri diversaj temoj, ofte demandojn aŭ instigojn por daŭrigi la interparolon.

Pasis ses jardekoj, kaj Eliza ricevis novajn vestaĵojn, novan aŭtomobilon kaj estas parto de klano - eh, mi volis skribi "de granda familio": LLM, larĝa lingvo-modelo. Sed ene de LLM batadas la koro de Eliza. Egale, kiel grandegaj la algoritmoj estas: Ili prenas frazon, analizas ĝin, serĉas konvenan reagon en datumbankoj kaj muntas respondojn. Same kiel Eliza en 1966.

Subspeco de LLM estas la Generaj Pratrejnitaj Transformiloj (GPT), sed ne rezignu: Neniu vere scias, kio estas GPT kaj kion ili faras. (GPTs … sind eine Familie von Large Language Models (LLMs), die auf einer Transformer-Deep-Learning-Architektur basieren. Diese von OpenAI entwickelten Foundation Models unterstützen ChatGPT und andere generative KI-Anwendungen, die von Menschen erstellte Ausgaben simulieren können. Quelle: IBM: Was ist GPT?) Rimarko: Mi pensas, ke fakulo scipovu klarigi la enhavon de sia fako aŭ iun specifan fakton en tri, maksimume kvin frazoj tiel, ke mezklera homo komprenas ĝin. Oni ne klarigas fakvorton per du aliaj fakvortoj. 

En interreto mi trovis la jenan koncizigitan de mi kritikon pri GPT:

GPT-aj artefaritaj inteligentecoj (AI) ne prilaboras enhavon; ili nur generas vortstatistikojn. Tio signifas, ke, eĉ se vi nutrus ilin nur per serioza kaj fidinda literaturo, la AI-oj simple konfuzus ĉion.

La klariga demando estas, ĉu iu teorio taŭge akordas kun pli granda modelo aŭ ne. Ĝuste la ne-akordo estas parto de la vera kompreno. (Aldono de mi: Oni komparas teorion kontraŭ alia, pli ampleksa teorio. Se estas akordo inter ambaŭ teorioj, oni povas - aŭ devas – supozi, ke la akordo estiĝas el la konstruado de la eksperimento [mem-plenuma profetaĵo]. Ne-akordo certe indikas, ke la konstruado de eksperimento ne estis mem-plenuma.)

Kaj ĝuste tion (kompreni ion) GPT-aj artefaritaj inteligentecoj ne povas fari. Ili estas simple trompantoj, kiuj lernis la ĝustajn modajn vortojn kaj uzas ilin por trompi la sensuspektan publikon.

Sed tio ne estas ilia celo. Ili tute ne havas celon; ili ne komprenas senchavan kuntekston kaj sekve ne povas reagi al sensencaĵo. Se vi atentigas ilin pri tio, ili eble havas pardonpetan modulon trejnitan per pardonpetaj tekstoj. Tamen tio ne estas rezulto de kompreno, sed de statistiko.


Samstag, 16. Mai 2026

Komputero Parolas Esperante - jam en 1989

La Budapeŝta Teknologia kaj Ekonomika Universitato evoluigis aŭtomatan parolsintezan sistemon. La sistemo ESPAROL povas legi enigitan Esperantan tekston kun ĝusta prononcado.

La sistemo povas laŭte paroli nomojn kaj specialajn signojn kiel ekzemple pluso, procento kaj egalo. Tion plenumas mallonga BASIC-programo. La prononco povas esti adaptata diverse al rapideco, laŭteco kaqj raŭkeco. Ankaŭ kantojn  oni povas programi. La sistemo konsistas el parolsintezilo kaj la responda programaro.



Verkita laŭ: technikus 1989, n-ro 4, pĝ. 13.

Samstag, 2. Mai 2026

Google Gemini kaj Esperanto

(Der deutsche Text folgt darunter.)

En la lastaj semajnoj mi kelkfoje uzis Gemini-on, la artefaritan inteligentecon de Google, por generi bildojn kaj mallongajn tekstojn. Foje mi devis nombri vortojn. Tiucele ekzistas diversaj enretaj programoj. Nu jes, la dezirata programo ne nur nombru, sed ĝi ankaŭ forigu ĉiujn interpunkciajn signojn kaj linisaltojn kaj sortu la vortojn laŭ alfabeto. Trovi tian programon ne estas facile.

Mi ne scias, kio instigis min, sed subite mi ekhavis la ideon, ke Gemini povu tion. Eble ĝi bezonus du aŭ tri paŝojn, sed tempo ne mankas al mi, kaj praktiko perfektigas. Do mi petis Gemini-on:

"Sortiere die Wörter alphabetisch und entferne alle doppelten Vorkommen:" (Ordigu la vortojn alfabete kaj forigu ĉiujn duoblajn troviĝojn.) kaj almetis tri frazoj.

La rezulto estis fascina. Gemini ne nur plenumis la taskon kun ĝusta Esperanta sinsekvo de la vortoj, sed ankaŭ aldonis germanlingvan noton:


Hinweis: Wörter wie domo / domon oder mia / mian habe ich beibehalten, da es sich im grammatikalischen Sinne (Nominativ vs. Akkusativ) um unterschiedliche Wortformen handelt. Falls du wirklich nur die Wortstämme meintest, gib mir einfach kurz Bescheid!

(Traduko: Noto: Mi konservis vortojn kiel domo / domon aŭ mia / mian ĉar ili estas gramatike malsamaj formoj (nominativo kontraŭ akuzativo). Se vi vere celis nur la vortradikojn, simple sciigu min!)

(Tiu estis la noto, kiun mi ricevis por mia teksto. Alifoje mi ricevis aliajn notojn.)

Mi respondis: Jes, faru!, kaj Gemini unuecigis la liston.

Bonege!


In den letzten Wochen habe ich Gemini, Googles künstliche Intelligenz, genutzt, um Bilder und kurze Texte zu generieren. Manchmal musste ich Wörter zählen. Dafür gibt es diverse Online-Programme. Das ideale Programm sollte aber nicht nur zählen, sondern auch alle Satzzeichen und Zeilenumbrüche entfernen und die Wörter alphabetisch sortieren. So ein Programm zu finden ist gar nicht so einfach.

Ich weiß nicht, was mich dazu gebracht hat, aber plötzlich kam mir die Idee, dass Gemini das könnte. Es wären vielleicht zwei oder drei Schritte nötig, aber ich habe genug Zeit, und Übung macht den Meister. Also habe ich Gemini beauftragt:

„Sortiere die Wörter alphabetisch und entferne alle doppelten Vorkommen:“ und fügte drei Sätze an.

Das Ergebnis war faszinierend. Gemini hat die Aufgabe nicht nur mit der korrekten Esperanto-Reihenfolge der Wörter erledigt, sondern auch noch eine deutsche Anmerkung hinzugefügt:

Hinweis: Ich habe Wörter wie „domo/domon“ oder „mia/mian“ beibehalten, da sie grammatikalisch unterschiedliche Formen haben (Nominativ vs. Akkusativ). Falls du wirklich nur die Wortstämme meintest, sag mir einfach Bescheid!

(Das war der Hinweis, den ich für meinen Text bekommen habe. Ich habe auch andere Hinweise bekommen.)

Ich antwortete: „Ja, mach das!“, und Gemini hat die Liste vereinheitlicht.

Super!