Samstag, 16. Mai 2026

Komputero Parolas Esperante - jam en 1989

La Budapeŝta Teknologia kaj Ekonomika Universitato evoluigis aŭtomatan parolsintezan sistemon. La sistemo ESPAROL povas legi enigitan Esperantan tekston kun ĝusta prononcado.

La sistemo povas laŭte paroli nomojn kaj specialajn signojn kiel ekzemple pluso, procento kaj egalo. Tion plenumas mallonga BASIC-programo. La prononco povas esti adaptata diverse al rapideco, laŭteco kaqj raŭkeco. Ankaŭ kantojn  oni povas programi. La sistemo konsistas el parolsintezilo kaj la responda programaro.



Verkita laŭ: technikus 1989, n-ro 4, pĝ. 13.