Ĉu vi konas Eliza-n?
Ĝi (aŭ ŝi, ĉar ŝi estis nomata laŭ Eliza Dolittle) estas komputera programo el 1966, kun kiu oni povis tajpe komuniki. Esperantlingva versio ankoraŭ ekzistas - interreto forgesas nenion: Esperanta Eliza. La programo serĉas en la enigita frazo, ĉu ĝi enhavas vorton troveblan en tezaŭro, kaj poste, komencante per tiu vorto, ĝi serĉas sinonimojn kaj ĝeneralajn terminojn. La programo ankaŭ enhavas kolekton de frazoj pri diversaj temoj, ofte demandojn aŭ instigojn por daŭrigi la interparolon.
Pasis ses jardekoj, kaj Eliza ricevis novajn vestaĵojn, novan aŭtomobilon kaj estas parto de klano - eh, mi volis skribi "de granda familio": LLM, larĝa lingvo-modelo. Sed ene de LLM batadas la koro de Eliza. Egale, kiel grandegaj la algoritmoj estas: Ili prenas frazon, analizas ĝin, serĉas konvenan reagon en datumbankoj kaj muntas respondojn. Same kiel Eliza en 1966.
Subspeco de LLM estas la Generaj Pratrejnitaj Transformiloj (GPT), sed ne rezignu: Neniu vere scias, kio estas GPT kaj kion ili faras. (GPTs … sind eine Familie von Large Language Models (LLMs), die auf einer Transformer-Deep-Learning-Architektur basieren. Diese von OpenAI entwickelten Foundation Models unterstützen ChatGPT und andere generative KI-Anwendungen, die von Menschen erstellte Ausgaben simulieren können. Quelle: IBM: Was ist GPT?) Rimarko: Mi pensas, ke fakulo scipovu klarigi la enhavon de sia fako aŭ iun specifan fakton en tri, maksimume kvin frazoj tiel, ke mezklera homo komprenas ĝin. Oni ne klarigas fakvorton per du aliaj fakvortoj.
En interreto mi trovis la jenan koncizigitan de mi kritikon pri GPT:
GPT-aj artefaritaj inteligentecoj (AI) ne prilaboras enhavon; ili nur generas vortstatistikojn. Tio signifas, ke, eĉ se vi nutrus ilin nur per serioza kaj fidinda literaturo, la AI-oj simple konfuzus ĉion.
La klariga demando estas, ĉu iu teorio taŭge akordas kun pli granda modelo aŭ ne. Ĝuste la ne-akordo estas parto de la vera kompreno. (Aldono de mi: Oni komparas teorion kontraŭ alia, pli ampleksa teorio. Se estas akordo inter ambaŭ teorioj, oni povas - aŭ devas – supozi, ke la akordo estiĝas el la konstruado de la eksperimento [mem-plenuma profetaĵo]. Ne-akordo certe indikas, ke la konstruado de eksperimento ne estis mem-plenuma.)
Kaj ĝuste tion (kompreni ion) GPT-aj artefaritaj inteligentecoj ne povas fari. Ili estas simple trompantoj, kiuj lernis la ĝustajn modajn vortojn kaj uzas ilin por trompi la sensuspektan publikon.
Sed tio ne estas ilia celo. Ili tute ne havas celon; ili ne komprenas senchavan kuntekston kaj sekve ne povas reagi al sensencaĵo. Se vi atentigas ilin pri tio, ili eble havas pardonpetan modulon trejnitan per pardonpetaj tekstoj. Tamen tio ne estas rezulto de kompreno, sed de statistiko.

Keine Kommentare:
Neue Kommentare sind nicht zulässig.