Tiun demandon mi metas precipe al germanaj esperantistoj kaj instruistoj. Preskaŭ ĉiutage mi legas aŭ spektas, ke la kleriga kaj eduka sistemo, ke lernejoj en Germanio estas en malbona stato:
Laŭ UNICEF nuntempe nur 60 procentoj de la infanoj en Germanio posedas bazajn kapablojn pri kalkulado kaj legopovo. En 2018 tiu nombro estis 73 procentoj.
Ne temas nur pri lernejaj juĝnotoj. Infanoj, kiuj ne povas legi aŭ kalkuli el bazlernejo, havos malmultan ŝancon por posta stabila profesia kariero. La perdo de fundamentaj kapabloj - iuj infanoj eĉ ne povas grimpi ŝtuparon - nun influas grandajn partojn de la socio, ne nur infanojn el malriĉaj familioj.
- Infanoj, ekvizitadantaj (ekfrekventantaj) la unuan klason, ne povas ĝuste paroli kaj vortumi frazojn. Ili ne povas fokusiĝi. Mankas aliaj kapabloj kiel teni krajonon aŭ tondilon.
- Transirante el la baz- (1a ĝis 4a klasoj) en la mezlernejon, multaj (laŭ studadaĵoj kaj raportoj en gazetoj temas pri 40%) lernantoj povas komprenante legi nur simplajn, mallongajn frazojn.
- Mezlernejanoj eĉ post la deka klarigo ankoraŭ ne scias, kio estas substantivo aŭ artikolo. (Rimarko: Mi ne scias, ĉu tio estas kulpo de la lernanto aŭ de la instruisto / instrumetodo. - ML)
- Iu universitata studento plendis, ke li devas legi tutan libron.
Grafikaĵo: https://www.craiyon.com/de
Tion fundamentas unuopulaj spertoj kaj citaĵoj kiel tiuj:
- Kelkaj el miaj 7-klasanoj ne povas legi la (analogan) horloĝon nek povas ligi siajn ŝulaĉojn kaj ofte havas tian bazan vortprovizon, ke ili eĉ ne komprenas simplajn, koncizajn instrukciojn. Plej bedaŭrinde estas, ke unu el tiuj ne volis lerni tiun kapablon kaj poste igis nin laĉi liajn ŝuojn por li.
- Antaŭ kvin jaroj mi havis volontulon, kiu ne sciis, kien malfermi la akvokranon.
- Bedaŭrinde, mi spertas ĉiutage en mia laboro, ke eĉ junuloj kun altlerneja diplomo ne povas paroli ĝuste la germanan. (Rimarko: Ĝuste tio estas plendo, kiun mi konas ekde la mezo aŭ fino de la 1970aj jaroj! Do la hodiaŭa stato estas rezulto de iom-post-ioma evoluo. La radikojn de tiu situacio mi trovas en la mezo de 1960aj jaroj. Do ne kulpigu la smartfonon! - ML)
- (Iomete preter la temo, tamen interesa:) La infanoj ne nur ne povas stari sur unu gambo, sed apenaŭ povas stari senmove sur du gamboj dum duonminuto.
- (Iomete preter la temo, tamen interesa:) La klaso de mia 14-jaraĝa filino planis tuttagan ekskurson. Ili devis vojaĝi tien kaj reen per trajno. La plej multaj el ŝiaj samklasanoj neniam antaŭe vojaĝis per trajno.
- Paroli pri socia selektado en eduka sistemo, kiu estas senpaga de bazlernejo ĝis universitato, postulas altan dozon da imagopovo.
- Infanoj el malriĉaj familioj havas historie unikajn ŝancojn aliri edukajn programojn. Lernejo estas senpaga, la biblioteko estas preskaŭ senpaga, kaj libroj estas vendataj kontraŭ cendoj aŭ kuŝantaj sur la strato. Neniu malhelpas malriĉajn infanojn ricevi edukadon.
- Tridek procentoj el la infanoj, kiuj eniras la lernejon (do la 1an klason), ne parolas la germanan lingvon.
- Dum la imperia regno (ĉirkaŭ 1910) la alfabeteco-procentaĵo (Alphabetisierungsrate) en Germanio estis proksima al 100%. Germanio estis unu el la plej kleraj landoj en Eŭropo. En 2018 ĉirkaŭ 88% estas funkcie kleraj, kio signifas, ke 12% el ĉiuj personoj estas funkcie analfabetaj homoj.
Sed Germanio ne estas sola en tia situacio. Jutuba video raportas, ke 21% el la usonaj plenkreskuloj estas analfabetoj. Pli ol duono el la usonanoj ne havas lego- kaj skribokapablojn (tio estas »legopovo-nivelo« = Alphabetisierungsgrad) pli altajn ol de sesgrada klaso.
Reen al Germanio. Ekzistas ankaŭ aliaj, eĉ tute malaj nombroj. Tridek procentoj el la finintoj de la mezlernejo transiras en abiturientigan lernejon (gimnazio) por tie akiri ĝeneralan kvalifikon por universitata eniro.
En 1950 tiu nombro estis proksimume 3,6%. Kiam mi estis abituriento (en la nuna orienta Germanio), el tridek lernantoj de klaso de ĝeneral-kleriga lernejo nur unu aŭ du transiris al gimnazio aŭ laŭ alia vojo akiris similan kvalifikon. Tio estis proksimume 7%.
Do kiel oni hodiaŭ atingas kvinoblan procentaĵon? Ĉu la lernejoj, la ekipaĵoj, la kvalifikado kaj kapabloj de la instruistoj estas tiel bonaj, ĉu la lernantoj estas pli diligentaj, saĝaj, lernemaj? Kiel oni akiras, ke 30% el la lernantoj havas poruniversitatan kvalifikon, kvankam aliaj ĉirkaŭ 40% komprenas nur simplajn kaj mallongajn frazojn? Tute simple. Oni reduktas la postulojn por la abiturientaj ekzamenoj. La universitatoj estas tiuj, kiuj tial suferas, ĉar ilin eniras tro multaj personoj kun nesufiĉaj kapabloj.
La reta eldono de la gazeto WELT skribas (2026-05-31): 1960 machten sechs Prozent eines Jahrgangs Abitur. Heute mehr als 50 Prozent. Die Folge: Zu viele Studenten haben nicht die Voraussetzungen für ein Hochschulstudium. (En 1960 ses procentoj el aĝogrupo sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon. Hodiaŭ tio estas pli ol 50 procentoj. La konsekvenco: Tro multaj studentoj ne havas la necesajn kvalifikojn por universitataj studoj.)
(Laŭ diversaj fontoj, kies pravecon mi ne kontrolis.)
Tiuj konstatoj estas gravaj por la esperantistoj. Esperanton lernas homoj, kiuj el si mem havas intereson pri kleriĝado, klereco kaj inklinon al scioj kaj konoj. Esperanton lernas infanoj, kiuj jam en gepatra hejmo legadis librojn (kaj tio ne signifas, ke la gepatroj aktive instigas la infanojn. Ofte sufiĉas, ke ŝranko kun libroj staras en proksimeco.) Edukado neniam estis kaj estas demando de mono, de riĉa aŭ malriĉa deveno. Tion mi certigas al vi. Kion la esperantistoj, la kluboj, la asocioj kaj estraroj konkludas el la priskribita situacio? Kiu do lernos Esperanton en estonteco? Kiu volas lerni Esperanton, ĉar li rigardas ĝin grava por klereco kaj kulturo, kiu povas lerni Esperanton, eĉ ne havante bazajn sciojn pri la gepatra lingvo?
La sekvan konstaton mi jam publikigis en la artikolo pri mia »Alltags-Grammatik«. Jen la esperantigo:
Mi rimarkis, ke ŝajne ne ekzistas YouTube-filmetoj pri »La germana lingvo por eksterlandanoj« nek retpaĝaroj ofertantaj lerno-helpilojn pri la germana lingvo, kiuj estas tute sen eraroj. Tio estas tre maltrankviliga. La samo validas por matematiko. Multaj aŭtoroj kaŝas en vortmiksaĵo aŭ la esencan informon, kiun oni trovas en subpropozicio kaj rimarkas nur ĉe la tria legado, aŭ sian propran mankon de scio. Kelkaj aŭtoroj priskribas ion ĝuste, nur por poste konfuzi ĉion per siaj postaj ekzemploj.
- (Vi trovas tradukojn el Esperanto en germanan lingvon en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro)
- (Artikolo en germana lingvo pri mia gramatiko: Alltags-Grammatik des Esperanto)
2026-05-25
