Posts mit dem Label instruado werden angezeigt. Alle Posts anzeigen
Posts mit dem Label instruado werden angezeigt. Alle Posts anzeigen

Samstag, 11. Juli 2026

Denove pri klerigado

En antaŭa blogero pri klerigado en Germanio mi skribis, ke »Edukado neniam estis kaj estas demando de mono, de riĉa aŭ malriĉa deveno.«

Grafikaĵo: https://www.craiyon.com/de

Mi ne nur legas librojn, sed ankaŭ volonte lernas ion pri la deveno kaj vivo de aŭtoroj. Mi konstatis, ke ne malofte estontaj verkistoj (kaj ne nur tiuj) plenkreskis en malriĉulaj familioj, tamen ricevis edukadon kaj klerigadon de pastroj, instruistoj aŭ aliaj personoj, kiuj frutempe ekkonis talentojn kaj kleriĝemon de la infanoj. Jen du ekzemploj, unu pri verkisto, alia pri entreprenisto.

La germana aŭtoro Karl May (1842 - 1912) devenis de malriĉa teksista familio. Li estis la kvina el dek kvar infanoj. Lin aparte subtenis la Ernstthal-kantoro Samuel Friedrich Strauch, kiu donis al li private lecionojn pri muziko kaj komponado.

Johann Friedrich Gottlob Koenig (1774 - 1833) estis germana presisto kaj entreprenisto. Oni konsideras lin kiel inventinton de vaporpelata rapid-presilo. Li kunfondis la firmaon Koenig & Bauer, la plej malnovan fabrikon de presiloj en la mondo.

Kvankam liaj gepatroj estis simplaj kampuloj, pro sia eksterordinara talento li rajtis partopreni privatajn lecionojn de pastro en Eisleben aldone al la bazlernejo. La vivosituacio de la familio malboniĝis post la frua morto de lia patro; tamen oni ebligis, ke li frekventadis la gimnazion (prepara lernejo por la universitato). Je lia lernofino oni atestis al la juna Koenig, ke li havas precipajn sciojn pri mekaniko kaj matematiko.

(Vivresumoj laŭ vikipedio)

La menciita blogero: 🔗 https://esperanto-sh.blogspot.com/2026/06/kiu-lernos-esperanton.html


2026-05-31

Samstag, 13. Juni 2026

Kiu lernos Esperanton?

Tiun demandon mi metas precipe al germanaj esperantistoj kaj instruistoj. Preskaŭ ĉiutage mi legas aŭ spektas, ke la kleriga kaj eduka sistemo, ke lernejoj en Germanio estas en malbona stato:

Laŭ UNICEF nuntempe nur 60 procentoj de la infanoj en Germanio posedas bazajn kapablojn pri kalkulado kaj legopovo. En 2018 tiu nombro estis 73 procentoj.
Ne temas nur pri lernejaj juĝnotoj. Infanoj, kiuj ne povas legi aŭ kalkuli el bazlernejo, havos malmultan ŝancon por posta stabila profesia kariero. La perdo de fundamentaj kapabloj - iuj infanoj eĉ ne povas grimpi ŝtuparon - nun influas grandajn partojn de la socio, ne nur infanojn el malriĉaj familioj.

  • Infanoj, ekvizitadantaj (ekfrekventantaj) la unuan klason, ne povas ĝuste paroli kaj vortumi frazojn. Ili ne povas fokusiĝi. Mankas aliaj kapabloj kiel teni krajonon aŭ tondilon.
  • Transirante el la baz- (1a ĝis 4a klasoj) en la mezlernejon, multaj (laŭ studadaĵoj kaj raportoj en gazetoj temas pri 40%) lernantoj povas komprenante legi nur simplajn, mallongajn frazojn.
  • Mezlernejanoj eĉ post la deka klarigo ankoraŭ ne scias, kio estas substantivo aŭ artikolo. (Rimarko: Mi ne scias, ĉu tio estas kulpo de la lernanto aŭ de la instruisto / instrumetodo. - ML)
  • Iu universitata studento plendis, ke li devas legi tutan libron.

Grafikaĵo: https://www.craiyon.com/de

Tion fundamentas unuopulaj spertoj kaj citaĵoj kiel tiuj:

  • Kelkaj el miaj 7-klasanoj ne povas legi la (analogan) horloĝon nek povas ligi siajn ŝulaĉojn kaj ofte havas tian bazan vortprovizon, ke ili eĉ ne komprenas simplajn, koncizajn instrukciojn. Plej bedaŭrinde estas, ke unu el tiuj ne volis lerni tiun kapablon kaj poste igis nin laĉi liajn ŝuojn por li.
  • Antaŭ kvin jaroj mi havis volontulon, kiu ne sciis, kien malfermi la akvokranon.
  • Bedaŭrinde, mi spertas ĉiutage en mia laboro, ke eĉ junuloj kun altlerneja diplomo ne povas paroli ĝuste la germanan. (Rimarko: Ĝuste tio estas plendo, kiun mi konas ekde la mezo aŭ fino de la 1970aj jaroj! Do la hodiaŭa stato estas rezulto de iom-post-ioma evoluo. La radikojn de tiu situacio mi trovas en la mezo de 1960aj jaroj. Do ne kulpigu la smartfonon! - ML)
  • (Iomete preter la temo, tamen interesa:) La infanoj ne nur ne povas stari sur unu gambo, sed apenaŭ povas stari senmove sur du gamboj dum duonminuto.
  • (Iomete preter la temo, tamen interesa:) La klaso de mia 14-jaraĝa filino planis tuttagan ekskurson. Ili devis vojaĝi tien kaj reen per trajno. La plej multaj el ŝiaj samklasanoj neniam antaŭe vojaĝis per trajno.
  • Paroli pri socia selektado en eduka sistemo, kiu estas senpaga de bazlernejo ĝis universitato, postulas altan dozon da imagopovo.
  • Infanoj el malriĉaj familioj havas historie unikajn ŝancojn aliri edukajn programojn. Lernejo estas senpaga, la biblioteko estas preskaŭ senpaga, kaj libroj estas vendataj kontraŭ cendoj aŭ kuŝantaj sur la strato. Neniu malhelpas malriĉajn infanojn ricevi edukadon.
  • Tridek procentoj el la infanoj, kiuj eniras la lernejon (do la 1an klason), ne parolas la germanan lingvon.
  • Dum la imperia regno (ĉirkaŭ 1910) la alfabeteco-procentaĵo (Alphabetisierungsrate) en Germanio estis proksima al 100%. Germanio estis unu el la plej kleraj landoj en Eŭropo. En 2018 ĉirkaŭ 88% estas funkcie kleraj, kio signifas, ke 12% el ĉiuj personoj estas funkcie analfabetaj homoj.

Sed Germanio ne estas sola en tia situacio. Jutuba video raportas, ke 21% el la usonaj plenkreskuloj estas analfabetoj. Pli ol duono el la usonanoj ne havas lego- kaj skribokapablojn (tio estas »legopovo-nivelo« = Alphabetisierungsgrad) pli altajn ol de sesgrada klaso.

Reen al Germanio. Ekzistas ankaŭ aliaj, eĉ tute malaj nombroj. Tridek procentoj el la finintoj de la mezlernejo transiras en abiturientigan lernejon (gimnazio) por tie akiri ĝeneralan kvalifikon por universitata eniro.

En 1950 tiu nombro estis proksimume 3,6%. Kiam mi estis abituriento (en la nuna orienta Germanio), el tridek lernantoj de klaso de ĝeneral-kleriga lernejo nur unu aŭ du transiris al gimnazio aŭ laŭ alia vojo akiris similan kvalifikon. Tio estis proksimume 7%.

Do kiel oni hodiaŭ atingas kvinoblan procentaĵon? Ĉu la lernejoj, la ekipaĵoj, la kvalifikado kaj kapabloj de la instruistoj estas tiel bonaj, ĉu la lernantoj estas pli diligentaj, saĝaj, lernemaj? Kiel oni akiras, ke 30% el la lernantoj havas poruniversitatan kvalifikon, kvankam aliaj ĉirkaŭ 40%  komprenas nur simplajn kaj mallongajn frazojn? Tute simple. Oni reduktas la postulojn por la abiturientaj ekzamenoj. La universitatoj estas tiuj, kiuj tial suferas, ĉar ilin eniras tro multaj personoj kun nesufiĉaj kapabloj. 

La reta eldono de la gazeto WELT skribas (2026-05-31): 1960 machten sechs Prozent eines Jahrgangs Abitur. Heute mehr als 50 Prozent. Die Folge: Zu viele Studenten haben nicht die Voraussetzungen für ein Hochschulstudium. (En 1960 ses procentoj el aĝogrupo sukcese trapasis la abiturientan ekzamenon. Hodiaŭ tio estas pli ol 50 procentoj. La konsekvenco: Tro multaj studentoj ne havas la necesajn kvalifikojn por universitataj studoj.)

(Laŭ diversaj fontoj, kies pravecon mi ne kontrolis.)

Tiuj konstatoj estas gravaj por la esperantistoj. Esperanton lernas homoj, kiuj el si mem havas intereson pri kleriĝado, klereco kaj inklinon al scioj kaj konoj. Esperanton lernas infanoj, kiuj jam en gepatra hejmo legadis librojn (kaj tio ne signifas, ke la gepatroj aktive instigas la infanojn. Ofte sufiĉas, ke ŝranko kun libroj staras en proksimeco.) Edukado neniam estis kaj estas demando de mono, de riĉa aŭ malriĉa deveno. Tion mi certigas al vi. Kion la esperantistoj, la kluboj, la asocioj kaj estraroj konkludas el la priskribita situacio? Kiu do lernos Esperanton en estonteco? Kiu volas lerni Esperanton, ĉar li rigardas ĝin grava por klereco kaj kulturo, kiu povas lerni Esperanton, eĉ ne havante bazajn sciojn pri la gepatra lingvo?

La sekvan konstaton mi jam publikigis en la artikolo pri mia »Alltags-Grammatik«. Jen la esperantigo:

Mi rimarkis, ke ŝajne ne ekzistas YouTube-filmetoj pri »La germana lingvo por eksterlandanoj« nek retpaĝaroj ofertantaj lerno-helpilojn pri la germana lingvo, kiuj estas tute sen eraroj. Tio estas tre maltrankviliga. La samo validas por matematiko. Multaj aŭtoroj kaŝas en vortmiksaĵo aŭ la esencan informon, kiun oni trovas en subpropozicio kaj rimarkas nur ĉe la tria legado, aŭ sian propran mankon de scio. Kelkaj aŭtoroj priskribas ion ĝuste, nur por poste konfuzi ĉion per siaj postaj ekzemploj.

2026-05-25

Freitag, 3. April 2026

Google Gemini por Esperanto-kurso

Mi havas plurajn malnovajn germanajn prilingvajn lernolibrojn. Iuj el tiuj klarigas gramatikajn regulojn per simplaj, facile kompreneblaj ekzemploj kaj bildoj kiel ĉi tiu:

(Ich besitze mehrere alte deutsche Sprachlehrbücher. Einige von denen erklären Grammatikregeln mit einfachen, leicht verständlichen Beispielen und Bildern wie diesem hier:)

La bildo klarigas la uzadon de difinta artikolo: aĉeti la domon / aĉeti domon. (Das Bild erklärt die Verwendung des bestimmten Artikels: das Haus kaufen / ein Haus kaufen.) Fonto: Schulze, Hermann: Arbeitsstoffe für Sprachlehre und Rechtschreiben nach heimatlichen Sachgebieten. Berlin-Leipzig: Julius Beltz o. J.

Nu jes, tiu bildo estas iom tro simpla, ĉu? Do mi petis Google Gemini (la asistilon de Guglo pelatan de artfarita inteligenteco), ke ĝi kreu similan koloran bildon. Poste mi disigis la bildon en du partojn: 

(Nun, dieses Bild ist etwas zu einfach, nicht wahr? Deshalb habe ich Google Gemini (Googles KI-gestützten Assistenten) gebeten, ein ähnliches Farbbild zu erstellen. Anschließend habe ich das Bild in zwei Teile geteilt:)



Mi elektis el openclipart.com kelkajn bezonatajn simbolojn. Ĉi ĉion mi miksis kun Esperanto-instruaj tekstoj por Google Presentations (Gugla glitbildaro). Jen la rezulto:

(Dazu habe ich einige Symbole von openclipart.com ausgewählt und alles mit Esperanto-Lehrtexten für eine Google Präsentationen kombiniert. Hier ist das Ergebnis:)


Vi povas trarigardi ĉi tiun glitbildaron: ligilo.

(Sie können diese Präsentation hier ansehen: Link.)


(Übersetzung Esperanto → Deutsch: Google Translator.)

Samstag, 21. Februar 2026

Porprofesia klerigado - Berufsausbildung

En Germanio junuloj kutime ne serĉas labor­lokon post vizitado de lernejo, sed antaŭe lernas metian (man­laboran) aŭ industrian profesion. Precipe la industria por­profesia kler­igado estas tre specifa por german­lingvaj landoj, tial mi volas skribi pri ĝi.

En germana lingvo ekzistas la nocioj »Berufs­aus­bildung, Lehre, Beruf­liche Grund­bildung« (por­profesia klerigado) kaj »Lehr­ling, Berufs­schüler« (profesi-lernanto, nov­germane »Auszu­bildender«). En mia lerneja tempo instruistoj kaj lernantoj havis mal­facilaĵojn en traduko de tiuj vortoj en aliajn lingvojn, ĉar ĉi tiuj formoj de edukado kaj klerigado simple ne ekzistas en plej­multo da landoj.

La (manlaboraj) metiistoj konas similan klerigadon jam ek de mezaĝo. Gepatroj pagis al metiaj majstroj, kiuj instruis al iliaj infanoj la sciojn kaj konojn de siaj meti­fakoj (meti·fako = Gewerk – mia provo de traduko). La majstroj trejnis la junulojn. Eĉ ekzistas germana pro­verbo: “Lass dir das Leh­rgeld zurück­zahlen.” (Ricevu repagon de viaj lernado­kostoj.). Tio indikis, ke junulo ricevis ne­taŭgan, ne­sufiĉan klerigadon de sia majstro.

Post la fino de klerigado kaj sukcesa trapasado de ekzameno, kiu pruvis la praktikajn lertojn kaj konojn, la junuloj, kiuj nun estis trejnitoj (eble la plej bona traduko por la germana “Geselle”), vojaĝis tra la landoj (de Eŭropo) kaj fake plispertiĝis dum pluraj jaroj. Tiaj “vojaĝantaj meti-trejnitoj” (fahrende Gesellen, journeymen) estis “auf der Walz” (preskaŭ netradukebla: je plispertiga migrado, vojo, vojaĝo). Post la migrado ili povis plenumi plian praktikan ekzamenon por akiri majstran rangon.

La industria por­profesia klerigado – laŭ mia scio – estiĝis dum la 1920aj jaroj en la germana aviadila industrio kaj poste dis­vastiĝis tra ĉiuj industriaj fakoj en Germanio, Aŭstrio kaj german­lingva Svisio. La kreskanta industrio bezonis multajn laboristojn kun specialaj scioj, kiuj povis labori en diversaj sekcioj de fabrikoj kaj anstataŭigi unun per alia. Tiaj laboristoj ne ekzistis – aŭ nur mal­mult­nombre. Tial la fabrikoj devis mem klerigi la bezonatajn fakulojn. La profesi-lernantoj ricevis salajron (Lehrlings­ent­geld) kiel stimulilon por la trejnado.

Tiu sistemo de por­profesia klerigado hodiaŭ estas sufiĉe komplika, tial mi skribos ĉefe pri mia klerigado en Germana Demok­ratia Res­pub­liko, la nuna orienta Ger­manio, ĉar ĝi havis simplan strukturon kaj estas facile kompren­ebla. La bazaj principoj validas ankoraŭ hodiaŭ.

Fininte devigan dek­jaran vizitadon de lernejo, la pli­multo el la lernantoj lern­akiris profesion dum du­jara lerno­tempo. Por iuj profesioj la lerno­tempo estis pli longa ĝis mak­simume tri jaroj. Tiu de mia profesio de il­faristo (tiu­tempa nomo: fak­laboristo pri (fabrik-)iloj) estis du jaroj kaj ses monatoj.

La plejmulto de junuloj instruiĝis en entre­prenaj por­profesiaj lernejoj (Betriebs­schulen). Krom tiuj ekzistis reto de komunumaj pro­fesiaj lernejoj, en kiuj la meti­lernantoj, lernantoj el privataj entre­prenoj, el la privata komerco kaj lernantoj de mal­grandaj popol­propraj fabrikoj kaj metiaj ko­operativoj edukiĝis, kiuj ne posedis proprajn entre­prenajn lernejojn.

La lernantoj ricevis praktikan edukadon kaj teoriajn lecionojn.

En la unua lerno­jaro la trejnatoj akiris la bazajn kapablojn de la profesio en metia sekcio de la lernejo, ekzemple fajlado, borado, tornado, frezado. Mi tre ŝatis la bedaŭrinde nur unu­semajnan kurson pri forĝado. Dum longaj jaroj mi konservis mem­forĝitan ĉizilon.

Post tiu baza praktika edukado la profesi-lernantoj eniris la realan fabrikan mondon kaj la profesian specialiĝon en la dua lerno­jaro. Ĝi kapabligis la estontan fak­laboriston plenumi la mult­flankajn postulojn de profesia faro konforme al la labor­divida pro­duktado laŭ branĉoj kaj fabrikoj.

Mia trejnanto (Aus­bilder, Lehr­fach­arbeiter) estis mez­aĝa, tre sperta il­faristo, kiu riparis kaj pri­zorgis ĵigojn (vidu mal­supre) en sekcio de kamion-pro­duktado. Tie mi aplikis miajn konojn kaj lernis novajn, sed same grava estis la konatiĝo kun la mondo de laboristoj, kiu estis sufiĉe nova por mi. Kiam oni venas al la labor­loko, kiam estas paŭzo­tempoj, ĉu kaj kie oni povas aĉeti kafon kaj bulkon kun kolbaso, kiujn vestaĵojn oni devas sur­meti (oni povis ekkoni laŭ kiteloj profesi-lernantojn, fak­labor­istojn kaj inĝe­nierojn), kiuj kaj kiaj estas la kolegoj, kiu hierarkio ekzistas, kiujn specialajn ilojn oni havas kaj kiel oni uzas tiujn, de kie oni prunte ricevas pliajn ilojn, kiu dis­donas labor­taskojn, kie kaj kiel oni registras kaj kalkulas plenumitajn labor­taskojn, kion oni faras, se oni vundis sin, kiam kaj kie oni purigas kaj duŝas sin post laboro? Tiuj estis la “molaj” spertoj trans la teknikaj. La mondo de laboristoj.


Bildo de Hans Benn sur Pixabay. Kamiono IFA W50.

La teoriaj lecionoj ĝenerale estis daŭrigo al la supera lernejo kun fokuso al profesi-specifaj fakoj.

Ilfaristo havis la jenajn lecionarojn en 1975:

  • fabrika ekonomio (Betriebsökonomie)
  • bazoj de elektroniko, fabrika kibernetiko, informatiko (Grundlagen der Elektronik, der BMSR-Technik, der Datenverarbeitung) (tri lecionaroj)
  • produktiloj (Fertigungsmittel)
  • ilmaŝinoj (Werkzeugmaschinen)
  • materialoj (Werkstoffkunde)
  • teknika desegnado (Technisches Zeichnen)
  • fabrikada teknologio (Fertigungstechnik)
  • Sano kaj sekureco ĉe la laborejo (Gesundheits- und Arbeitsschutz)
  • Bazaj profesiaj kapabloj (Berufliche Grundfertigkeiten)
  • Varmotraktado kaj formŝanĝado de ŝtalo (Wärmebehandeln und Umformen von Stahl)
  • Laboro per il-maŝinoj (Arbeit an Werkzeugmaschinen)
  • Farado de simplaj produktiloj (Fabrikado de simpla produktada ekipaĵo - Herstellen von einfachen Fertigungsmitteln)
  • Riparado, bon­tenado kaj pri­zorgado de pro­duktiloj (Instandhaltung, Wartung und Pflege von Fertigungsmitteln)
  • profesi-faka specialigo (Berufliche Spezialisierung)

(Alternativa traduko de “Fertigungsmittel” estas produktada ekipaĵo. – Laŭ Google Translator.)

Aliaj profesioj kompreneble postulis aliajn sciojn. Vendisto kun specialigo pri viando kaj kol­basaĵoj havis la jenajn le­cionarojn en 1976:

  • fabrika ekonomio (Betriebsökonomie)
  • bazoj de elektroniko, fabrika kibernetiko, informatiko (Grundlagen der Elektronik, der BMSR-Technik, der Datenverarbeitung) (tri lecionaroj)
  • civitanaj scioj (Staatsbürgerkunde)
  • sporto (Sport)
  • Teknologio (Technologie)
  • Reklamado (Werbung)
  • Ekonomia matematiko (Wirtschaftsmathematik)
  • Lingva komunikado (Sprachkommunikation)
  • Vendado de varoj (Grundlagen und Pflichtkomplex Warenverkauf)
  • Komerca tekniko (Handelstechnik)
  • Enkasigado kaj finkalkulado / fakturado (Kassierung und Abrechnung)
  • Aĉetado kaj stokado (Bestandshaltung)
  • Vendado de varoj (Warenverkauf)
  • Viando kaj viandaĵoj (Fleisch und Fleischwaren)
  • kalkulado de efikeco de kostocentroj (Kostenstellenleistungsrechnung)

Fine de profesi-lernado mi trapasis teorian kaj praktikan ekzamenojn kaj ricevis diplomon de fak­laboristo.

Faklaboristoj havas tre ampleksan scion, kiu kapabligas ilin labori en diversaj fabrikoj kaj sekcioj sen longa trejnado. Ili konas fabrikajn procezojn. Ĝis hodiaŭ mi scias, kio estas MnCrV4 (speco de ŝtalo), kion faras ĵigejo (ĝi preparas kaj direktas la muntadon de novaj ĵigoj - Vorrichterei), kial oni uzas diversajn fridigajn emulsiojn (Kühl­mittel) por tornado, frezado kaj borado, kaj kio estas “honen” - por tiu speco de prilaborado de metaloj eĉ ne ekzistas vorto en Esperanto, kvankam ĉiu eksplod­motoro (ne, la motoro ne eksplodas. Estas brul­ad­motoro.) en aŭto tra­pasas tiun pri­laboradon.


Notoj:

Difino de ĵigo = “Vorrichtung”: En maŝin- kaj veturil­fabrikado oni uzas ĵigojn por pozici­igi labor­pecojn, teni ilin en loko, fiksi ilin sekure kaj foje direkti ilojn. La unuopaj partoj tenataj en ĵigo estas prilaborataj: borado de truoj, kunigo de ladaj partoj per veldado, muntado, ktp. Ia parenco estas videbla al la angla lingvo: jig = Vorrichtung, jigsaw = Puzzle (puzlo, eksmodiĝinta vorto estas "ĵigo (!) por aranĝ­bildo). Ambaŭ terminoj ampleksas unuopajn sed kune aparten­antajn partojn, kiuj estas kun­metitaj por formi tutaĵon.

En la vortaro de Krause, E.-D.: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007 oni trovas la vorton "lernoknabo" por la germanaj nocioj "Stift, Lehrling".

Samstag, 29. November 2025

Meine Alltags-Grammatik

Fühle ich mich berufen, eine Grammatik der internationalen Sprache Esperanto zu schreiben? Nein, ich würde mein Zeit gern mit anderen Dingen verbringen.

Warum mache ich es? In den vielen Jahren, in denen ich mit der Sprache beschäftige, an Kongressen teilgenommen, übersetzt und Texte verschiedenen Inhalts geschrieben und korrigiert habe, musste ich feststellen, dass es im Wesentlichen zwei Arten von Büchern zur Eo-Grammatik gibt. Einmal gibt es verhältnismäßig kleine Gram­matiken, die die 16 Regeln mit einigen Erweiterungen wiedergeben. Das hilft viel­leicht im Esperanto-Kursus, keines­falls kann man damit lange Texte über­setzen oder ver­fassen.

(Aber was sind sind die 16 Regeln? Die gesamte Grammatik bilden sie nicht ab, son­dern sie definieren die Sprache. Wer diese Regeln einhält, spricht Esperanto. Wer nicht, der spricht irgendein Kaude­rwelsch. Die Grammatik ist viel mehr.)

Daneben gibt es einige dicke Bücher vor allem in Esperanto, die den Sprach­gebrauch analysieren. Die Plena Analiza Gramatiko kommt auf rund 600 Seiten, das Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko sogar auf 748 Seiten. Diese Bücher können vor allem eins nicht: Demjenigen, der die Sprache lernt und seine ersten Schritte in der neuen Sprache unternimmt, hilfreich unter die Arme greifen. Ein Anfänger nimmt keine dicken Wälzer in einer fremden Sprache zur Hand, weil er zurecht befürchtet, dass er nichts von dem versteht, was dort steht. Bücher mit hunderten von Seiten trägt man nicht im Alltag mit sich herum, und man hat sie auch nicht auf seinem Tablet-PC. Und: Die wenigsten sind Sprachwissenschaftler oder kennen sich mit der Fachsprache aus.

Damit sind wir genau an dem Punkt, an dem ich zu Beginn meines Esperantisten-Daseins war. Einzig der Göhl (Ausführliche Sprachlehre des Esperanto) stand zwischen beiden Fronten: Er war ausführlich, in Deutsch und nicht zu umfangreich. Seine Nachteile: Er hatte ein grauenhaftes, ziemlich unübersichtliches Layout und ist aus heutiger Sicht in seinen Fachbegriffen inzwischen veraltet.  Der Nachdruck von 1973 kommt auf etwa 300 Seiten im Format 14,5 x 20,3 cm.

Welche grammatischen Kennt­nisse kann ich voraus­setzen? Ich wurde 1962 ein­geschult, und unser Jahr­gang war der erste, der etwa ab der 5. Klasse im Deutsch- und Fremd­sprachen­unter­richt komplett auf die deutschen Be­zeich­nungen für grammatische Fach­begriffe verzichtete. Ich weiß zwar, was Haupt- und Ding­wörter sind, doch in der Schule haben wir mit Substantiven gearbeitet. Natür­lich haben sich das nicht alle Schüler ein­geprägt, und die meisten haben längst ver­gessen, was Substantive, Verben und Ad­jektive sind. Trotzdem setze ich Kennt­nisse voraus, die in etwa dem Wissens­stand eines guten Schülers der achten bis zehnten Klasse einer Poly­tech­nischen Ober­schule der DDR ent­sprechen. (Russisch wurde ab der fünften, die fakul­tative zweite Fremd­sprache, in der Regel Englisch, ab der sieb­ten Klasse unter­richtet.)

Quelle: Gräf, G., Hoffmann, S., Klein,F.: English for you 1. Begleitmaterial zum Fernsehunterricht. Berlin: Volk und Wissen 1970.  S. 76.

Ich bevorzuge Lehr­materi­alien, die mir kurz und knapp einen Sach­verhalt er­klären und an­schließend mit tref­fenden Bei­spielen er­läutern. So habe ich auch versucht, die Gram­matik auf­zubauen.

Deshalb nenne ich sie Alltags-Grammatik: Sie soll den Be­nutzer durch die all­täglichen Probleme der Sprache begleiten. Sie ist keine wis­sen­schaft­liche Ab­handlung. Sie analy­siert nie­mandes Sprach­gebrauch. Mein Blick­winkel ist der eines Über­setzers und Autors. Ich hoffe, dass ich gram­matische Zusammen­hänge mit aus­reichender Genau­ig­keit be­schrieben habe, ohne zu sehr ins Detail zu gehen und dadurch den Leser zu verwirren. 

Ich konzentriere mich nicht darauf, WAS etwas ist, sondern WIE etwas im Esperanto umgesetzt wird. Das WAS muss der Interessierte in den Grund­lagen - mehr wird nicht ge­braucht - aus der Schule mit­bringen oder sich im Inter­net an­lesen, und das WIE wird ähnlich einem Lehr­buch an Bei­spielen erläutert.

Jetzt komme ich zu einem schwie­rigen Thema. Als "ita/ata-Streit" steht das Partizip Passiv seit Jahr­zehnten im Mittel­punkt vieler sprach­licher Aus­einander­setzungen. Dazu muss man sich klar­machen, dass es in der deutschen Sprache ein Vor­gangs­passiv und ein Zu­stands­passiv gibt. Das Vor­gangs­passiv be­schreibt eine Hand­lung (Das Fenster wird geöffnet.), das Zu­stands­passiv den Zu­stand nach einer Hand­lung (Das Fenster ist geöffnet.). Ersteres wird mit dem Hilfs­verb "werden" gebildet, letzteres mit "sein". Im Espe­ranto gibt es nur ein Hilfs­verb "esti". Ohne auf die Her­leitung einzu­gehen: Ich betrachte das Passiv im Esperanto grund­sätz­lich als Vor­gangs­passiv. Wer eine aus­führliche Begrün­dung braucht, lese die Bücher von Geraldo Mattos, Quellen­angabe be­findet sich in der Alltags-Grammatik

Was halte ich noch für not­wendig zu sagen?

  • Ich habe beim Verfassen des Buches sehr viel über Grammatik lernen müssen und bin trotzdem kein Sprachwissenschaftler geworden.
  • Im Handel und selbst bei Ebay sind aktuell kaum deutschsprachige Esperanto-Grammatiken erhältlich. Ich möchte diese Lücke mit einem kostenlosen, sofort und überall verfügbaren elektronischen Buch schließen, das man bei Bedarf ohne besonderen Aufwand in eine Ausgabe auf Papier umwandeln kann.
  • Ich habe festgestellt, dass es offensichtlich keine YouTube-Videos zum Thema »Deutsch für Ausländer« und keine Webseiten mit Hilfen zum Deutsch­unterricht für Schüler gibt, die inhaltlich fehlerfrei sind. Das ist sehr bedenklich. Ähnliches gilt für das Fach Mathematik. Viele Autoren verbergen in einem Wust von Wörtern das Wesentliche, das manchmal in einem Nebensatz zu finden ist und man erst beim dritten Durchlesen bemerkt, oder ihr eigenes Unwissen. Einige Autoren beschreiben etwas richtig und bringen mit ihren anschließenden Beispielen alles wieder durcheinander.
  • Das Layout, das Arrangement von Texten und Bildern, sowohl in Büchern als auch im Internet trägt meiner Meinung nach nicht dazu bei, das Lernen und Begreifen zu unterstützen. Die einen gestalten ihre Werke immer noch wie vor zwanzig Jahren (unendliche Wüsten aus schlecht gegliedertem Text), die anderen überfrachten ihre Seiten mit fetten Überschriften und grafischen Elementen, zwischen denen der Nutztext untergeht. Ich sollte mich vielleicht nicht zu weit aus dem Fenster lehnen … ich mag gut gestaltete, aufgelockerte Texte, Aufzählungslisten und Tabellen.

Wer mich auf Fehler, Unstimmigkeiten und Ähnliches aufmerksam machen oder mit mir diskutieren will, kann dies gern tun. Wer meine E-Mail-Adresse nicht kennt: über den Esperanto-Verband an michael.lennartz.

Nachdem Sie meine lange Einführung in die Alltags-Grammatik des Esperanto überstanden haben: Hier ist der Link zum Download. 

https://tiny.cc/mlgramm (Der konkrete Pfad zur Datei kann sich ändern.)

Sie können das Buch im Copy­shop drucken lassen (Titel­bild und Rück­seite sind in der PDF-Datei enthalten) oder die Datei auf Tablet-PC oder Computer kopieren. Je nach Druckerei können Sie das Material als Lose­blatt­sammlung, gelocht, als Broschüre oder in ver­schiedenen Bindungs­arten he­rstellen lassen. Dafür beträgt der Preis nach meinen Recherchen 8 bis 20 Euro. Ein Tablet-PC sollte eine Bild­schirm­diagonale von  10 Zoll haben. 

Mein Arbeits­exemplar habe ich mit Spiral­bindung (Draht­kamm­bindung) und auf Papier mit einem Gewicht von 100 g/m² her­stellen lassen für eine ein­fache Hand­habung und lange Lebensdauer.


Mein gedrucktes Exemplar stammt von "drucksofa.de".

Das Urheber­recht liegt bei mir, ich erlaube und wünsche die kosten­lose, zeit­lich unbe­grenzte Nutzung und Ver­breitung der Datei.

Aktualisierte Ausgabe: 14. Juni 2026.

(Die Aktualisierungen beinhalten vor allem die Beseitigung von Tippfehlern und fehlerhaftem Kopieren und Einfügen. Für die wenigen kurzen thematischen Erweiterungen muss man sich kein neues Exemplar drucken lassen.)


Samstag, 9. August 2025

Ein anderer Zollstreit

Wir, also die Esperantisten, sind von der Einfachheit und leichten Erlernbarkeit des Esperanto überzeugt. Vor Kurzem erhielt ich eine Online-Zeitschrift eines Esperanto-Verbandes. Beim Lesen stolperte ich über das Wort tarifo im Sinn von »Zoll«, also der Abgabe, die man bei der Aus- oder Einfuhr von Waren ins oder vom Ausland zu zahlen hat. 

Bildo: openclipart.com (aŭtoro: Geoffrey)

Es gibt meines Wissens im Esperanto vier Übersetzungen für »Zoll«: Die klassische Zusammensetzung limdepago (Grenzabgabe), das etwas neuere limimposto (Grenzsteuer), weiter das Wort dogano, das vermutlich am verbreitesten ist, und eben tarifo

Dabei hat sich die Bedeutung des Wortes tarifo geändert: 

Im PIV 1977 finde ich als Erstes die Definition: Tabelo de la impostoj, metitaj super importaĵoj aŭ eksportaĵoj de varoj. Es handelt sich nicht um die Abgabe an sich, sondern um das Verzeichnis, in dem die Abgaben aufgeführt sind. Das sieht aus wie Haarspalterei, aber ich denke da an einen Mann, der eine Liste mit Zöllen in die Kameras dieser Welt hält. 

PIV 2020 / vortaro.net sagt: Difinita monsumo, pagenda por la impostoj, metitaj super importaĵoj aŭ eksportaĵoj de varoj. Hier haben wir die Abgabe, nicht das Verzeichnis. Daneben finde ich das Wort dogantarifo (Tarifo de la ŝuldataj pagoj laŭ la varspecoj).

Aber Esperanto ist ja so einfach … Wirklich.


Freitag, 18. Juli 2025

Sep unikaj germanaj vortoj

La germana jutubisto "Der Germanistiker" prezentis filmon pri sep unikaj vortoj, kiuj estas propraj al la germana lingvo. Jen ili:

Heimweh, Verschlimmbessern, Erklärungsnot, bettfertig, sturmfrei, Ohrwurm, Schadenfreude. 

Krom tiuj li uzas la esprimon "alle Jubeljahre". 

"Heimweh" troviĝas en la vortaro de E.-D. Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007.):  hejmsopiro (Oni sopiras pri io perdita.), hejmveo, sopiro al la patrujo.

"Verschlimmbessern" - Mi tradukas per aĉe plibonigi aŭ eble pli trafe: "aĉplibonigi".

"Erklärungsnot, in Erklärungsnot sein oder kommen" - Neceso de klarigo; esti en prema situacio, ĉar oni devas klarigi ion, kion oni ne volas aŭ ne povas klarigi; seniĝi je klarigoj. Mi ne povas esperantigi la esprimon per unu aŭ du vortoj. En la ĉirkaŭo de ĉi tiu temo Google Translator proponis "esti perdoplena" (to be at a loss) "je klarigoj". 

"bettfertig" - tutsimple: litopreta, preta por enlitiĝo, dormopreta.

"sturmfrei" estas vorto komplika laŭ signifo. Origine ĝi estis eco de fortikaĵo aŭ kastelo, kiun oni ne povas konkeri per armita sturmo. En studenta lingvaĵo ĝi ricevis novan signifon: ĉambro aŭ loĝejo vizitebla liberenemalhelpate de gepatroj aŭ dommastroj.

"Ohrwurm" (la besteto forfikulo) estas facile encerbigebla melodio. Ĝi rampas kiel forfikulo tra la orelo en la cerbon kaj restas tie neforigebla.

"Schadenfreude" troviĝas en la vortaro de E.-D. Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg: Buske 2007.): malica ĝojo.

"alle Jubeljahre" signifas tre malofte aŭ literatur-lingve: unufoje en jardeko.


(Por germanoj: Vi trovas la tradukojn en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )


Freitag, 13. Juni 2025

Apud la vojo

Mi loĝas ĉe la rando de malgranda urbo. Kiam la homoj en mia ĉirkauaĵo volas iri en la centron de la urbo, tiam ili diras: "Mi iros en la vilaĝon." Tio memorigas pri la tempo, kiam tio vere estis vilaĝo. La vojo al la "vilaĝo" pasas tra malgranda arbaro preter sekiĝanta rojo kaj arbustejo. 

Foje mi retmesaĝe babilis kun amiko pri artefarita inteligenteco, nuntempa lernado, smartfonoj kaj Google Lens, la bildorekona teknologio de Google. Estiĝis ideo, kiel oni povas kunigi aplikon de smartfonoj fare de lernantoj, Google Lens kaj instruado ekzemple pri botaniko. Oni metas taskon: "Irante hejmen, fotu la plantojn starantajn ĉe la vojo kaj rekonu ilin per Google Lens, se vi ne konas ilin." 

Oni povas ampleksigi la taskon: traduku la nomojn de la plantoj en iun fremdan lingvon, skribu blogeron pri la plantoj, faru komputeran prezentaĵon. 

Kiam mi iris tra tiu "Birkenweg" al la centro de la urbo, mi demandis min: Kial mi ne mem plenumas tiun taskon? Jes, jen miaj fotoj (2025-06-13).

urtiko


flava irido



falarido

floronta rubuso

ranunkolo

driopterido

betulo

egopodio

velkiĝinta rododendro

acero kampa

Birkenweg-vojo