En antaŭa blogero pri klerigado en Germanio mi skribis, ke »Edukado neniam estis kaj estas demando de mono, de riĉa aŭ malriĉa deveno.«
Grafikaĵo: https://www.craiyon.com/de
Mi ne nur legas librojn, sed ankaŭ volonte lernas ion pri la deveno kaj vivo de aŭtoroj. Mi konstatis, ke ne malofte estontaj verkistoj (kaj ne nur tiuj) plenkreskis en malriĉulaj familioj, tamen ricevis edukadon kaj klerigadon de pastroj, instruistoj aŭ aliaj personoj, kiuj frutempe ekkonis talentojn kaj kleriĝemon de la infanoj. Jen du ekzemploj, unu pri verkisto, alia pri entreprenisto.
La germana aŭtoro Karl May (1842 - 1912) devenis de malriĉa teksista familio. Li estis la kvina el dek kvar infanoj. Lin aparte subtenis la Ernstthal-kantoro Samuel Friedrich Strauch, kiu donis al li private lecionojn pri muziko kaj komponado.
Johann Friedrich Gottlob Koenig (1774 - 1833) estis germana presisto kaj entreprenisto. Oni konsideras lin kiel inventinton de vaporpelata rapid-presilo. Li kunfondis la firmaon Koenig & Bauer, la plej malnovan fabrikon de presiloj en la mondo.
Kvankam liaj gepatroj estis simplaj kampuloj, pro sia eksterordinara talento li rajtis partopreni privatajn lecionojn de pastro en Eisleben aldone al la bazlernejo. La vivosituacio de la familio malboniĝis post la frua morto de lia patro; tamen oni ebligis, ke li frekventadis la gimnazion (prepara lernejo por la universitato). Je lia lernofino oni atestis al la juna Koenig, ke li havas precipajn sciojn pri mekaniko kaj matematiko.
(Vivresumoj laŭ vikipedio)
La menciita blogero: 🔗 https://esperanto-sh.blogspot.com/2026/06/kiu-lernos-esperanton.html
- (Por germanoj: Vi trovas tradukojn el Esperanto en germanan lingvon en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro)
- (Por germanoj: Artikolo pri mia germanlingva gramatiko, aktualigita eldono: 14. Juni 2026: Alltags-Grammatik des Esperanto)
2026-05-31

Keine Kommentare:
Neue Kommentare sind nicht zulässig.