Samstag, 19. Dezember 2015

Agrablan feriadon! (Daŭrigo)

Turistoj kompreneble ŝatas demandi pri la vojo. Nun do oni imagu al si malgrandan insulon en la granda Norda Maro. Malgranda, agrabla kaj ĉirkaŭita de akvo. Tiu akvo ne simple ĉirkaŭas la insulon, ne, ĝi onde surverŝiĝas sur la strandon. Tute egale, kie oni troviĝas, oni povas aŭdi la maron — se estas alta tajdo, ni rememoras — kaj la distanco al la strando estas nur kelkaj paŝoj. 

Do la turisto finas sian aĉetadon en ĉiovendejo kaj ĉe la kaso demandas la kasistinon, kiu laŭ lia opinio devas samtempe kaj sen ekstra pago plenumi la taskon de ĉiĉerono: »Kien mi devas iri por atingi la strandon?« 

Kion ŝi respondu? Kion ŝi respondu sen rikani? 

La homo urbana kutimiĝis, ke li devas konkeri longegajn stratojn per aŭtomobilo kaj ne povas imagi al si, ke io troviĝas en piedira distanco. La bonkora kaj kompatema insula kasistino fingromontras al la pordego de la vendejo kaj klarigas: »Tien.«

Plia problemo estas la tempo. La turisto volonte kuŝas dum horoj sur la strando en la suno, tute kviete sidas en kafejo kaj trinkadas unu kapuĉinon post la alia, aŭ ravite rigardas la frisajn domojn sur la transa stratflanko. Ĉi tiuj aktivaĵoj okazas laŭ fiksita horaro, kiu neniel kaj nenial rajtas ŝanĝiĝi. Ĉia malfruiĝo estas malpermesita. Se ekzemple dum la matena aĉeto de bulkoj okazas prokrastoj, tiam oni elŝutas amasojn da adrenalino. Jam la vido al vico de pli ol kvin atendantoj kaŭzas ŝvitadon. Se avino pagas per etvaloraj moneroj, tiam oni skrapetas la plankon per la piedoj. 

La patrino kun du infanoj kaŭzas katastrofon. Ŝi ne povas decidi, kion ŝi bezonas. Ĉu du bulkojn el sekala faruno kaj unu kun surmetitaj grajnoj, aŭ ĉu tri sekal-farunajn? Tion la atendanta turisto ne povas elteni. Li diras nenion, sed la vizaĝo ruĝiĝas. La patrino estas punata per koleraj rigardoj, kiam ŝi post laŭsente tri horoj eliras el la bakejo kun tri bulkoj kun grajnoj. Pro tiu virino pasis altvalora feriada tempo tute sensence. Tia impertinenteco!

Je la sama tago tiu turisto kaŭzas obstrukcon ĉe la kaso en la ĉiovendejo, ĉar li forgesis la personan identigan nombron de sia bankokarto. (350+ vortoj)

Kunmetaĵoj
  • aĉet·ad·o
  • aktiv·aĵ·o
  • alt·valor·a
  • atend·ant·a
  • atend·ant·o
  • av·in·o
  • bak·ej·o
  • bank·o·kart·o
  • bon·kor·a
  • ĉio·vend·ej·o
  • ĉirkaŭ·it·a
  • el·ir·i
  • el·ŝut·i
  • el·ten·i
  • et·valor·a
  • feri·ad·a tempo
  • fiks·i·ta
  • fingr·o·montr·i
  • hor·ar·o
  • ident·ig·a
  • impertinent·ec·o
  • kaf·ej·o
  • kas·ist·in·o
  • klar·ig·i
  • kompat·em·a
  • kompren·ebl·e
  • kutim·iĝ·i
  • laŭ·sent·e
  • long·eg·a
  • mal·fru·iĝ·o
  • mal·grand·a
  • mal·permes·it·a
  • mon·er·o
  • patr·in·o
  • pied·ir·a
  • plen·um·i
  • pord·eg·o
  • pun·at·a
  • rav·it·e
  • re·memor·i
  • ruĝ·iĝ·i
  • sam·temp·e
  • sen·senc·e
  • skrap·et·i
  • strat·flank·o
  • sur·met·it·a
  • sur·verŝ·iĝ·i
  • ŝanĝ·iĝ·i
  • ŝvit·ad·o
  • trink·ad·i
  • trov·iĝ·i
  • vend·ej·o