Samstag, 18. Juni 2016

Birdokaptejo Meeram sur Amrum

Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis la birdokaptejon (Vogelkoje) Meeram de la insulo Amrum.

Anaskaptejoj ekzistas jam ekde la 13a jarcento. Ili estas malgrandaj lagoj, de kies anguloj etendiĝas kvar nasokanaletoj, kiuj finiĝas en kaptokorboj.

Tiu birdokaptejo estis instalaĵo por la kaptado de anasoj de 1867 ĝis 1935. Hodiaŭ ĝi estas muzeo.

Tiutempe la insulo estis preskaŭ senarba. Komence de la kaptosezono oni kaptis kelkajn anasojn kiel logaĵojn. Tiujn oni manĝigis en la nasokanaletoj. Iom post iom alvenantaj migrantaj birdoj imitis la log-anasojn kaj naĝis en la kanaletojn. Ĉiu kanaleto estas iomete kurba. Ne vidante mallarĝiĝon de la kanaletoj, la anasoj sentime sekvis la vokojn de logaĵoj. Anaskaptisto observis kaj pelis ilin en la kaptokorbon.

Malgrandaj portempaj lagoj estas tipaj por dunejoj. En somero ili kutime sekiĝas. Tiel en la dunoj estiĝas marĉaj makuloj, sur kiuj kreskas maloftaj plantoj. En la birdokaptejo dum la tuta jaro estas akvo pro speciala grundotavolo. Hodiaŭ kvar el la origine kvin alfluaĵoj estas sekaj. En la iamaj fluejoj staras betuloj, kiuj forkonsumas en la someraj monatoj la akvon, antaŭ ol ĝi fluas en la lageton.

Hodiaŭ anasoj kaj anseroj vivas sendanĝere kaj ĉefrolas en la fotostrioj de la turistoj.

En apuda apartejo ni vidas kapreolojn ripozantajn en somera suno.

Lago ĉe la birdokaptejo inter dunoj