Mi uzas la komputeron "Lenovo Chromebook Duet 11M889" ekde ĉirkaŭ kvar semajnoj. Ĝi ne estas mia unua krombuko (do: Chromebook), sed ĝi estas mia unua kun MediaTek-procesoro.
La aparato estas unuavice kaj ĉefe plene disvolvita krombuko kaj malpli (android-speca) pletkomputero, kaj mi diras tion en bona senco. Malfaldi la klavaran klapon, poziciigi la dorsan apogilon: La aparato ŝaltas sin kaj ŝargas la operacian systemon. Ĉio estas ĝuste tie, kie mi atendas ĝin esti: la startmenuo kaj la demetejo de aplikaĵoj, la mastruma menuo, la legosignoj en la retumilo.
la labortablo kun malfalditaj menuoj
La ekrano havas de-originan rezolucion de 1920 x 1200 pikseloj kaj estas apriore (de en fabriko) agordita al 1200 x 750 pikseloj. La magneta apogilo fiksiĝas firme al la dorso de la krombuko kaj povas esti forigata same kiel la klavaro, se vi volas uzi la aparaton kiel pletkomputeron. Klavaro kaj tuŝekrano funkcias perfekte. Jes, la klavaro: Estas tiel facile, tajpi Esperantajn literojn … Cetere la klavaro kaj la apogilo kune ŝirmas la aparaton dum transportado.
La pletkomputero havas antaŭan kaj malantaŭan kameraojn kaj du USB-C-ŝtopilingojn, pere de kiuj oni facile povas konekti duan ekranon kaj aliajn akcesoraĵojn.
La akumulatoro havas kapaciton de 3767 mAh kaj ŝarĝiĝas de 20% ĝis 100% en 75 minutoj. Tio sufiĉas por 8 horoj da laboro.
Mi ne volas skribi multon pri la operacia sistemo, nur tiom: Krombukoj funkcias per ChromeOS. Tiu operacia sistemo estas tre sekura, ĉar la uzanto kaj la programoj lanĉitaj de li atingas nur sian privatan dosierujon. Ne eblas eniri la operaci-sisteman kaj programaran subdiskojn. Oni laboras ĉefe per retpaĝaroj kaj progresemaj retaj aplikaĵoj (PWA). Ekzistas kelkaj mastrumaj programoj, ekzemple dosiermastrumilo. La tuta artikolo inkluzive de la bildoj estas verkita kaj prilaborita nur nur interretaj aplikaĵoj.
Mankas SIM-kartingo. Por estigi mobildatuman aliron dum vojaĝo, oni devas preni kun si mobildatuman ret-alirilon aŭ smartfonon. Grifelon por la regado de la aparato oni devas aldone aĉeti.
Komparnormoj: Octane 2.0: 44000; Jetstream2: 156 000; speedometer 3.1: 7,8
(Por germanoj: Vi trovas tradukojn el Esperanto en germanan lingvon en mia vortaro: http://www.tiny.cc/vortaro )


