Tiuj, kiuj plej obstine kaj plej ofte argumentas kontraŭ Esperanto kaj ĉiam denove ekscitas la fajron, estas la esperantistoj.
Certe vi nun diras, ke mi estas stultulo.
Mi mem neniam aŭdis, ke iu "estas kontraŭ Esperanto", ĉar la plejmulto da homoj ne scias, kio estas Esperanto. Tiuj, kiuj konis la nomon de la lingvo, kutime diris: "Ho, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas?" La resto konis min kaj sciis, ke mi estas serioza homo kaj ne okupiĝas pri sensencaĵoj (jes, tio estas la personeca faktoro).
Bildo: Google Gemini
Tamen: Jam ekde multaj jaroj en kelkaj lernolibroj, gazetoj kaj priesperantaj libroj, eĉ en la retpaĝaroj de Esperato-asocioj aŭtoroj (esperantistoj!) revarmigas malnovajn tezojn kaj demandojn: ke Esperanto estas artefarita lingvo (ne, ĝi estas internacia lingvo), ke Esperanto estas planlingvo (ne, ĝi estas internacia lingvo), ĉu Esperanto havas kulturon (Ĝi havas internacian parolantaron, cetere ebay kaj Amazon pruvas la viglecon de la kulturo de Esperanto.) Por Google Esperanto estas ĉiel kaj ĉie samrajta lingvo. Kaj: Kio estas planlingvo? Ĉu iu, kiu ne estas lingvosciencisto, konas tiun nocion?
Mi demandas: Kiam lastfoje la esperantistoj vere renkontis tiujn kontraŭ-Esperantajn asertojn?
Kaj finfine: Oni povas agi kiel ĉiu politikisto: Respondi per iu ajn trafa slogano, kiu tute ne rilatas al la demando. 😏

Keine Kommentare:
Neue Kommentare sind nicht zulässig.